Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 42 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoSimpla kaj malmultekosta maniero diagnozi haŭtkanceron;
Saĝtelefono foriganta moskitojn. Ĉu ĝi funkcias?;
Kvinmonata aventuro de perdiĝintoj en la Pacifiko feliĉe finiĝis.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 42-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

"sKan" estas malmultekosta disponaĵo, kiu povas malkovri kanceron de haŭto fruetape. La disponaĵo kreas varmecmapojn por trovi malnormalaĵojn en haŭto nomatajn ankaŭ kiel melanomoj, kiuj estas plejeble sukcese kuracataj kondiĉe de frua malkovro. Haŭtkancero estas la plej vasta formo de kancero tutmonde, kiun oni frontas en unu triono da kazoj kaj ĝi rezultiĝas en dekmiloj da mortoj ĉiujare. sKan gajnis ĉi-jare la internacian premion de Ĝejms Dajson, kio donos aldonajn subvenciojn kaj atenton, kiuj povus helpi savi sennombrajn vivojn.
Por atingi ĉi-celon la disponaĵo sKan uzas relative pli aktivan metabolon de kanceraj ĉeloj. Post periodo de malvarmigo haŭto damaĝita de kanceraj ĉeloj revarmiĝos pli rapide pro tiu ĉi fakto, ol sanaj ĉeloj. sKan uzas malmultekostajn kaj akuratajn temperaturmezurilojn por trovi rapide revarmiĝantajn partojn de haŭto, lumigante per lumĵetileto potenciale kancerajn ĉelojn. Ĉi-rezultoj poste estas montrataj sur varmomapo, kiu povas esti uzata de medicina spertulo por difini, ĉu la kuracato bezonas aldonan helpon. Malfrua malkovro povas signifi diferencon inter vivo kaj morto por homoj, suferantaj pro haŭtkancero; la pritaksita survivebleco de tiaj ĉi kuracatoj, kies malsano estis frue malkovrita, estas 98 procentoj.
"Uzante vaste atingeblajn kaj malmultekostajn komponantojn la sKan ebligas facile trovi melanomojn al multaj homoj", diras Ĝejms Dajson, la Britia inventisto kaj industria dezajnisto. "Tio ĉi estas tre saĝa disponaĵo kun eblo savi vivojn en la tuta mondo. Pro tio mi elektis ĝin ĉi-jare kiel internacia venkinto." Aldone al la honoro esti gajninto de la premio, la teamo de sKan ricevos 40000 dolarojn, kiujn ili planas uzi por kongrui al standartoj de la Usona Administracio pri manĝaĵoj kaj kuraciloj. "Ni vere estas inspiritaj kaj konsciigitaj pro ricevo de tia ĉi grava eblo", diras teamo de sKan okaze de sia venko.
----------
Forgesu pri kontraŭinsektaj kemiaĵoj - La kompanio LG antaŭ ne longe prezentis saĝtelefonon, kiu malallogas moskitojn uzante sonajn ondojn. La ekskluzive prezentita en Barato saĝtelefono K7i entute estas kutima telefono kun 5-cola ekrano, 2GB da labormemoro kaj 16GB da konstanta memoro. Tamen ĝia kapablo malallogi moskitojn elstarigas ĝin inter aliaj disponaĵoj. La saĝtelefono K7i ellasas ultrasonon, kiu supozeble forflugigas ĉagrenigajn moskitojn el la spaco ĉirkaŭ la disponaĵo.
Ĉi-kapablo, nomata angle Mosquito Away antaŭe jam estis instalita en klimatizilojn, lavmaŝinojn kaj televidilojn. Laŭ informo de LG la ultrasonaj ondoj estas tute sendanĝeraj por homoj. Aldone la teknologio estas silenta, senodora kaj ankaŭ uzantamika. Nuntempe ĝi estas vendata kontraŭ 7990 rupioj aŭ 121 dolaroj.
Bedaŭrinde ne estas klare ĉu vere la teknologio funkcias. La BBC ekzemple asertas, ke tio estas mito. Laŭ aserto de Bart Knols, la entomologo, kiu prezidas la konsilan grupon de la Danlanda Malaria Fonduso, "ne estas sciencaj pruvoj", ke moskitoj povas esti forflugigataj per ultrasona teknologio.
Se ĝi tamen funkcias, tio povas havi gravajn aplikeblojn. Proksimume duono de la tutmonda loĝantaro havas riskon esti infektita de malario. En la jaro 2015 estis registritaj 212 milionoj da kazoj de malario, kiuj rezultiĝis en 429000 mortojn. Per preventado kaj kontrolagado kvanto de mortoj pro malario tutmonde malpligrandiĝis je 29 procentoj ekde la jaro 2010. Tamen parazito, disvastigata de moskitoj daŭre estigas riskon por homoj, ĉefe loĝantaj en triamondaj landoj.
----------
Du virinoj el Honolulu, Havajo eksentis sin trankvilaj kiam ili kaj iliaj hundoj estis savitaj post kvin monatoj de perdiĝo en ŝarkoplena oceano. Ĝenifer Appel kaj Taŝa Fuiava ekflosis de Tahitio la 3-n de majo, sed frontis paneon de movigilo pro ŝtormo. Feliĉe ili havis akvosensaligilojn kaj rezervon de manĝaĵoj kaj hundonutraĵo por la tuta jaro. Ĉi-bazaj rezervoj ebligis ilian survivon dum sufiĉe longa tempo por esti trovitaj de Tajvana fiŝkapta ŝipo proksimume 900 mejlojn for de Japanio.
Sekvatage matene, post kiam la ŝipeto de la virinoj estis trovita, la Usona militŝipo Aŝland savis ilin. Sinjorino Appel diris: "Mi estas dankema pro ilia servo al mia lando. Ili savis niajn vivojn. Fiero kaj ridetoj, kiujn ni spertis vidinte aperintan militŝipon estis vera feliĉo."
Malpli ol post unu monato post ilia ekfloso el Tahitio ili frontis malbonan veteron. Telefoni por peti helpon ne eblis, ĉar la sola telefono hazarde dronis en la maro jam en la unua tago. Dum longaj 5 monatoj ili drivis en la Pacifiko, sendante plagsignalojn kaj atendante helpon. "Tio estis tre malĝojiga kaj senesperiga afero", diris Appel. "Ĉio, kiun vi povas fari estas uzi kion vi povas kaj havas. Vi ne havas alian opcion."
Eblas kredi aŭ ne kredi, sed limigita rezervo de manĝaĵo ne estis la plej granda problemo. La ŝipeto estis ĉiam ĉirkaŭita de ŝarkoj. "Ni malrapide flosis tra ilia loĝspaco. Ili venis por montri sin kaj rememori al ni, ke ni devas daŭrigi nian batalon." - diris Appel. "Ili decidis uzi nian ŝipeton por instrui siajn ŝarkidojn pri kiel indas ĉasi. Ili atakis nokte."
Post kiam Fuiava kaj Appel estis albordigitaj al Aŝland, ili ricevis medicinan helpon. Ili restos en la militŝipo ĝis kiam ĝi atingos la sekvan porton.
La komandoro Stiven Ŭotson, la komandanta oficiro de Aŝland diris en sia deklaro: "La Usona militfloto havas devon helpi al ajna suferanta maristo de ajna nacieco en ajna situacio."

Jen kiel okazas. Almenaŭ tiuj virinoj povas rakonti al siaj geparencoj la plej nekredeblan historion en sia vivo. Ni daŭre atendas viajn ideojn kaj proponojn al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!