Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 43 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoAntikva kastelo estas trovita subakve;
Interstela asteroido gastiĝas en nia sunsistemo;
Orbita kosma ŝtato celas internacian rekonon.

Saluton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 43-n ensendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La lago Van estas la plej vasta lago en Turkio, sed tio ne estas la sola kialo de ĝia signifeco. Arkeologoj de la Van Juzunŝu Ila Universitato kaj teamo de subakvistoj antaŭ ne longe malkovris subakvan fortikaĵon tie. La antikva nacio Urartu konstruis la kastelon proksimume 3000 jarojn antaŭ dum la Fera Epoko.
La teamo esploris la lagon pro onidiroj pri antikvaj detruaĵoj malgraŭ aliaj arkeologoj, konantaj la lokon, asertis, ke tie malmulte eblas trovi. Tamen la onidiroj evidentiĝis veraj: la teamo de subakvistoj, estrata de Tahsin Cejlan informis al Turka novaĵservo Agentejo Andalou, ke la arkeologa areo vastas je unu kilometro. La videblaj muroj de la fortikaĵo havas dikecon de 3 ĝis 4 metroj.
Kelkaj el la restaĵoj estas malfirmaj ŝtonaj kolonoj, la aliaj estas muroj laŭ informo de National Geographic. Aspektpritakse la teamo opinias, ke la subakva kastelo estas proksimume 3000 jaraĝa. Ĝi estis konstruita, kiam akvonivelo en la lago estis je kelkcent metroj malpli alta. Laŭ informo de ScienceAlert, la akvonivelo en la lago Van ŝanĝiĝis ege signife dum jarmiloj.
Urartu estis la reĝlando, kiu prosperis inter la naŭa kaj la sesa jarcento antaŭ la kristnasko kaj ĝi situis ĉirkaŭ ĉi lago laŭ materialoj de la ĉefurba muzeo de arto. Aliaj arkeologiaj restaĵoj en la loko, kelkaj el kiuj situas super la nuna akvonivelo de la lago, ankaŭ estas objektoj por esploro. Kaj arkeologoj, kaj subakvistoj planas reveni al la lago por ellerni pli pri la trovita fortikaĵo. Ili ankoraŭ ne certas pri kiom profunde la muroj eniris fundon de la lago kaj ili esperas ekscii pli pri homoj, loĝintaj en la kastelo.
-----
Ĉeesto de la nedifinita objekto, fluganta tra nia sunsistemo, antaŭ ne longe kialis urĝan laboron de observejoj en la tuta mondo. NASA konfirmis, ke tio ĉi estas la unua objekto, kiu venis de alia stelo kaj ĝi povas havi longecon je kvarono de mejlo. Malgraŭ la asteroido, nomata "Umuamua" tutcerte ne estas stirata de aliplanedanoj, ĝi povas doni al ni informon pri aliaj sunsistemoj.
Malfruoktobre sciencistoj ekopiniis, ke ili observas objekton, venintan el fora spaco, per la teleskopo Pan-STARRS1 en la Havaja Universitato. La Internacia Astronomia Unio reapartenigis la objekton de kometo al interstela asteroido en sia prezento la 14-n de novembro. La asocia administranto de la Sciencmisia Direktoraro Tomas Curbuhen diris la 20-n de novembro dumprezente: "Dum dekoj da jaroj ni teoriumis, ke tiaj ĉi interstelaj objektoj ekzistas, kaj nun la unuan fojon ni havas pruvon de ilia ekzisto."
La magazeno Nature publikigis la esploron pri la trovaĵo, gvidata de sciencistoj de la Havaja Astronomia Instituto. NASA subvenciis la laboron. La stranga asteroido povis "vojaĝi tra la Lakta Vojo ne aliĝinte al iu stelsistemo dum centoj da milionoj da jaroj antaŭ ol ĝi ekhavis ŝancon trovi la nian", laŭ informo de la agentejo.
"Umuamua" signifas en la havaja lingvo "sendito el foro, veninta unua". Ĝi havas ruĝetan koloron kaj estas dekoble pli longa, ol larĝa, laŭ datenoj de NASA, kiu informas, ke ĉi dimensiaj parametroj estas malkutimaj por asteroidoj, observitaj antaŭe. Kaj ĝi havas diversan brilecon: "se juĝi per ĉi-faktoro, ĝi turniĝas unu fojon pro 7.3 horoj." Ĝi ŝajnas esti densa, enhavanta metalojn kaj ŝtonojn sen glacio aŭ akvo kaj estis ruĝigita per kosma radioaktiveco.
Kelkaj surteraj teleskopoj daŭre observadas la asteroidon Umuamua. Ĝi estas proksimume 124 milionojn da mejloj for de nia planedo kaj eble estos jam tro fore mezdecembre por pluesplori ĝin. Ĝi moviĝos al la stelaro de Pegazo post forflugo el nia sunsistemo.
-----
Spaco estas nun oficiale hejmo por la unua "spaca nacio". La novkreita ŝtato Asgardio lanĉis sian unuan sputnikon Asgardio-1 al la orbito la 12-n de novembro 2017. Havanta dimension de futbala pilko la sputniko dum du tagoj atingis la Internacian Spacan Stacion per komerca ŝipo de NASA. La sputniko "Nanosat" enhavas 5 terabajtojn da datenoj pri 18000 el 114000 civitanoj de Asgardio por demonstri kapablon de la nacio konservi datenojn sendepende de iu surtera ŝtato aŭ korporacio; ĝi ankaŭ enhavas naciajn simbolojn, inkluzive flagon de Asgardio, blazonon kaj ellaboratan konstitucion.
Nomigita per la nomo de la skandinava mita ĉiela urbo, Asgardio estis fondita de la rusa sciencisto Doktoro Igor Aŝurbejli en oktobro 2016. Ekde la fondo de la ŝtato homoj de diversaj nacioj aliĝis la projekton por iĝi Asgardanoj. "Mi vere volas havi eblon vidi, ke homoj kapablas havi pliajn eblojn por esprimi siajn opiniojn", diris Rajven Sin, la Asgardia artisto, loĝanta en Honkongo laŭ informo de CNN. "En la socio, en kiu ni vivas nun - ĉio ŝajnas esti aŭ kapitalisma aŭ komunisma - tio naskas multajn konfliktojn. Kiel homo mi ŝatus esperi, ke ni havos aliajn vivmanierojn. Por pli bona vivo kaj pli multaj opcioj."
Post necesa preparo kaj ekipado en la Internacia Spaca Stacio, Asgardio-1 ekflugos aparte laŭ sia propra orbito, kie ĝi restos dum de 5 ĝis 18 monatoj antaŭ forbruliĝo en atmosfero. Tamen tio estas nur komenco de la Asgardia historio. La spaca nacio planas peti oficialan rekonon de la Unuiĝintaj Nacioj kiel sendependa nacio kaj la lasta kondiĉo, kiun Asgardio devas plenumi estas konstrui enorbitiĝintan loĝstacion, kie Asgardianoj povos loĝi. Ankaŭ la fondinto sinjoro Aŝurbejli komprenas, ke malfacilaĵoj estas antaŭe. "Ni devas esti kiel kutima lando. Ĉiuj landoj havas problemojn kaj baldaŭ ni havos la samajn," li diris al CNN. "Sed ni havos elstaran trajton malsame de kutimaj landoj, ĉar ni ne estos surtere."

Ĉu la ideo de la orbita ŝtato estas nerealigebla? Nu, eble la samon oni pensis kaj pensas pri Esperanto, sed jen la vica elsendo en la lingvo. Sendu viajn proponojn kaj novaĵojn al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo ĉe radio Muzaiko!