Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 44 - el 2018
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoDisdonu superfluajn manĝaĵojn rete;
Trovitas ligo inter eksplodoj de supernovaoj kaj vetero surtere;
Lumiĝantaj kreskaĵoj - estontaj lumfontoj surstrate kaj hejme.

Saluton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 44-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

OLIO estas enreta aplikaĵo, kreita por malpligrandigi perdon de manĝaĵoj per socia retumado. Post registriĝo en OLIO uzantoj povos alŝuti fotojn kaj priskribojn de manĝaĵoj kiel superfluaj legomoj, konservaĵoj aŭ ceteraj nebezonataj manĝaĵoj, kiujn ili volas disdoni. Post lanĉo en Unuiĝinta Reĝlando komence de la jaro 2016 OLIO ekhavis 322000 uzantojn kaj 400000 proponojn pri disdonataj manĝaĵoj. Triono de la uzantoj devenas el malriĉaj familioj.
“La manĝdisdona sistemo certe ankoraŭ bezonas plibonigojn” - diras kunfondintino de OLIO Tessa Kuk, kiu inspiriĝis pri kreo de la aplikaĵo ŝiavorte por okupiĝi pri “la unu el la plej grandaj problemoj, kiujn frontas homaro hodiaŭ”, laŭ informo de Independent. Triono de la tuta produktita manĝaĵo en la mondo estas forĵetata, kio egalas al 700 pundoj de monperdo por ĉiu familio en Unuiĝinta Reĝlando. Kuk estis inspirita post unu kazo, kiam ŝi vidis, ke homoj volis disdoni superfluan manĝaĵon, sed ne povis trovi bezonantojn. “Mi ekpensis, ke tio estis perfekta kaj bona manĝaĵo kaj tutcerte devas esti iu ne pli fore ol je 100 metroj, kiu ŝatus ĝin. La problemo estas, ke ili ne scias pri tio” - diris ŝi.
Kiam Kuk komprenis, ke ne ekzistas tia ĉi manĝdisdona aplikaĵo, ŝi kune kun Saaŝa Celestial-One, la iama usona investa bankisto, kunfondis OLIO-n post gajno de 2,2 milionoj da dolaroj de investoj. OLIO nun kunlaboras kun kafejoj kaj vendejegoj por malpligrandigi forĵetadon de manĝaĵoj survoje pozitive influante komercadon kaj konduton de klientoj. Disdonaj aplikaĵoj kiel OLIO substrekis pozitivajn kapablojn de socia enretiĝo. “Tio ĉi videbligis eblon en la kutima medio ĉirkaŭ ni kaj tio povas esti ege efika afero” - diras Ĝo Iles, la ĉefa redaktoro de la eldono Circulate, kiu subtenas ideon de cikla ekonomiko, kio signifas reuzadon de materialoj kaj produktoj.
----------
Esploristoj de la Teknika Universitato de Danlando malkovris, ke kosmaj radioj, ellasataj dum eksplodo de steloj havas mezureblan influon al vetero surtere. Supernovao, kiu okazas en la tutfina momento de stelvivo kaj rezultiĝas je amasa eksplodo ellasas kosmajn radiojn, kiuj influas formigon de nuboj surtere. Pro apero de nuboj vetero iĝas pli malvarma. “Finfine ni havas la lastan eron de mozaiko klariganta kiel partikloj el la spaco influas veteron surtere” - diras Doktoro Henrik Svensmark, la gvidanta aŭtoro de la esploro publikigita en la eldono Nature Communications. “Tio estigas komprenon pri kiel ŝanĝoj kaŭzitaj de suna aktiveco povas ŝanĝi klimaton”.
La esploristoj malkovris, ke kosmaj radioj, ellasitaj de supernovao elpuŝas elektronojn el atmosferaj partikloj de Tero kreante jonojn, kiuj pligrandigas kvanton de nubonaskaj kernoj aŭ “semoj” por formigo de nuboj. Jonigo kapabligas malgrandegajn partiklojn kaj molekulojn de atmosfero ekzisti pli longe, ebligante pli facilan procezon de nuboformigado. Pro la fakto, ke nuboj forte influas kvanton de sunenergio atinganta la tersurfacon, ĉi-malkovro klarigas eventojn, okazintajn rilate al klimato pasintece kaj helpas prognozi tiujn estontece.
Ekzemple ligo inter supernovao kaj formigado de nuboj similas al ŝlosila rolo de suna aktiveco en la Mezepoka Varmperiodo (ĉirkaŭ la 1000 jaro) kaj malvarma periodo konata kiel Malgranda Glacia Epoko (1300-1900 jaroj). La esploristoj ankaŭ malkovris, ke suno influas nivelon de kosmaj radioj atingantaj la Teron, kio siavice influas efekton de supernovaaj radioj rilate al klimato. Kiam suno estas magnete aktiva, do malpli da kosmaj radioj venas al Tero, se male, do pli da radioj trairas atmosferon. La influo de kosmaj radioj kaj suna aktiveco al Tera klimato povas rilati al lastaj klimataj eventoj kiel ŝanĝoj, observataj en la 20-a jarcento kaj varmiĝo aŭ malvarmiĝo dum la lastaj 10000 jaroj.
----------
Lumantaj kreskaĵoj povas ŝajni fantaziaĵo, sed teamo de esploristoj el MIT kreskigis akvokreson, kiu ellasas malfortan lumon dum preskaŭ kvar horoj. La esploristo Seon-Jeong Kvak gvidis la teamon de inĝenieroj kaj sciencistoj por enigi en la kreskaĵojn la saman substancon, kiu lumigas lampirojn. La profesoro de MIT Mikael Strano diris, ke “La ideo estas krei kreskaĵon, kiu povas funkcii kiel surtabla lampo - la lampo, kiun vi ne bezonas ŝalti. La lumo estas ellasata pro metabola energio de la kreskaĵo mem.”
Lumantaj kreskaĵoj aŭ eĉ arboj povas briligi nian mondon estontece danke al ĉi-esploro. La kreskaĵoj lumas pro la specifa enzimo, nomiĝanta luciferazo. Ekzakte tiun-ĉi substancon enhavas lampiroj.
Luciferazo influas al molekuloj de luciferino por ellasi lumon. La teamo kunmetis tiujn ĉi komponantojn en nanodimensiajn ujojn por liveri ilin ekzakte en ĝustan parton de kreskaĵo. Sciencistoj ankaŭ montris, ke eblas ĉesi lumiĝadon aldonante inhibanton de luciferazo, do estas ideo pri kreado de kreskaĵoj, kiuj ĉesas lumiĝi responde al ekzaktaj kondiĉoj, ekzemple kiam aperas sunlumo.
Antaŭaj eksperimentoj pri kreado de lumellasantaj kreskaĵoj celis ĉefe genan ŝanĝon de kreskaĵoj por igi ilin produkti luciferazon memstare, sed tia ĉi maniero postulas tre multe da laboro por ricevi tre malfortan lumon. Kaj cetere ĉi-maniero ofte estas limigita per unu ekzakta tipo de kreskaĵo.
La nova ellaboraĵo de MIT aplikeblas por ajna kreskaĵo. Do, sciencistoj demonstris tion je akvokreso, brasiko, spinaco kaj tiel plu. Ili ankaŭ esperas, ke eblos ŝpruci al kreskaĵoj per nanokomponantoj en la sekva etapo de esploroj. Do, arboj kaj kreskaĵoj povos servi kiel lumfontoj.
La ĵurnalo Nano Letters publikigis la esploron enrete novembre. Sciencistoj el la Universitato de Kalifornio Riversajdo kaj Berkli kontribuis la laboron.

Interalie revenas al laboro post eventoplena novjara paŭzo. Mi esperas, ke vi ankaŭ pasigis gaje tiun tempon. Estu ni sukcesaj kaj pozitivaj en la nova jaro! Sendu viajn ideojn kaj proponojn al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!