Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 45 - el 2018
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoSukcesoj de akustika levitacio montras novajn perspektivojn;
Ellaboro de memriparanta betono progresas;
Forigo de spaca rubo per lasero: ebloj kaj problemoj.

Saluton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 45-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Esploristoj el la Bristola Universitato (Britio) la unuan fojon sukcesigis stabilan akustikan levitacion por objekto, kiu estas pli granda, ol longeco de sona ondo. Principe ĉi-aliro estas aplikebla por levi en aeron objektojn, kiuj havas dimension ĝis tiu de homo. La koncerna artikolo estis publikigita en la revuo Physical Review Letters.
Akustika levitacio estas stabila restado de objekto en aero, subtenata per stagnanta sona ondo. Kutime la problemo de tiu ĉi aliro estas, ke dimensioj de sonaj ondoj laŭregule estas malgrandaj kaj la plej longaj ondoj ( tio estas infrasono) entute malfacile aplikeblas proksime al homoj, ĉar ili povas kaŭzi malfavoran efekton al organismo. Sonoj en aŭdebla parto de akustika diapazono ankaŭ ne estas la plej bona opcio por akustika levitacio, ja ondoj kun bezonata energio estigos fortegan bruon. Pro tio aŭtoroj de la nova esploro elektis por sia eksperimento sonajn ondojn kun frekvenco 40000 hercoj, do tio estas ultrasono, kiu ne ĝenas al homo.
En la eksperimento oni sukcesis akustike levitaciigi ŝaŭmplastan globeton, kiu havas diametron je 1,6 centimetroj. Ĉiuj antaŭaj eksperimentoj pri akustika levitacio apenaŭ sukcesis halti objektojn kun diametro je unu aŭ du milimetroj. Do dimensio de la objekto en ĉi-eksperimento estis jam je 1,88 fojoj pli granda, ol longeco de sonaj ondoj, uzitaj en la eksperimento.
Akustika levitacio de malgrandaj objektoj estas konsiderata kiel perspektiva por aro de specife puraj produktadoj, kiel ekzemple elektroniko. Tie ofte estas bezonata transportado de elektronikaj malgrandaj fragmentoj de duonkonduktantoj. Ajnaj firmaj manipuliloj povas damaĝi ilin aŭ meti polvon al ili ankoraŭ antaŭ protekta tavolo estos metita sur ili. Akustika levitacio ebligas eviti tion. Kiel opinias esploristoj, ilia nova aliro al levitacio ebligos levi en aeron objektojn eĉ pli grandajn - ĝis homo.
----------
Eĉ en tiom ekonomike avana lando kiel Usono ekzistas problemoj pri betono - ĝi detruiĝas. Malgrandaj fendoj pligrandiĝas malfermante metalajn elementojn, riparo de kiuj estas longa kaj multekosta. Laŭ informo de la Usona Komunumo de Civilaj Inĝenieroj, ĉi-problemo kostos por la lando preskaŭ 4 trilionojn da dolaroj, se ĝi ne estos solvita ĝis la jaro 2025.
Inĝenieroj jam longe serĉis manieron por memstara restariĝo de betono. Oni pritraktis eblon plenigi fendojn per polimeraj fibroj, kiuj enhavas gudron. Tamen tiu ĉi multpromesa ideo rezulte estis ne tiom sukcesa. Betono kaj gudro havas diversajn ecojn rilate al temperatura plivastiĝo kaj en kelkaj kazoj fendoj iĝis eĉ pli grandaj.
Nin Ĉĵan kaj liaj kolegoj trovis alian solvon - fungon trichoderma reesei, kiu kapablas kreski en plej malfavoraj kondiĉoj kaj produkti kalcian karbonaton. La esploristoj proponas enmeti sporojn de la fungo en betonon dum ĝia miksado. Kiam fendoj aperas kaj ilin trafas akvo, tiam lanĉiĝas produktado de kalcia karbonato per fungoj kaj tiu karbonato plenigas fendojn.
Bedaŭrinde estas ankaŭ problemo - poroj de betono estas malpli grandaj, ol sporoj de la fungoj, pro tio ili ne survivos enmiksiĝinte en betonon. Ĉĵan proponas solvi la problemon per aldono de aerveziketoj en la miksaĵon, sed ĉi-aliro postulas aldonan provadon. Des ne malpli, la unuaj rezultoj ŝajnas esti multpromesaj, komunikas MIT Technology Review.
Betonaj marpontoj, kiuj estis konstruitaj fare de antikvaj romanoj antaŭ 2000 jaroj ne nur ne detruiĝis, sed male - iĝis eĉ pli firmaj. Sciencistoj malkovris ilian sekreton. Evidentiĝis, ke maraj mineraloj, eniĝantaj en betonon kun akvo plifirmigas la konstruaĵojn de ene.
----------
Problemo de batalo kontraŭ spaca rubo estas pritraktata fare de gvidantaj mondaj kosmaj agentejoj jam ne la unuan fojon. Diversaj spertuloj jam proponis amason de manieroj por liberigi orbitojn apudterajn de nebezonata rubo, sed teamo el Ĉinio proponas eble unu el la plej radikalaj metodoj. Tio estas specialaj laseroj por detruado de spaca rubo.
Grupo de sciencistoj el la Inĝeniera Universitato BBC de Ĉinio, gvidata de Cjuan Ven, planas uzi laseron por disfaligo de grandaj fragmentoj en malpli grandajn, kiuj poste povas forbruliĝi en atmosfero, aŭ povas esti kolektitaj kaj senditaj for de la Tero. Laŭ plano de la sciencistoj, se munti la laseron en ajna sputniko, ĝi povos laŭ signalo ellasi mallongajn impulsojn infraruĝajn. Kvanto de la impulsoj estas 20 pro unu sekundo. Laŭ asertoj de spertuloj, tio sufiĉas por detrui grandajn restaĵojn. La ĉinaj esploristoj elkalkulis angulojn de impulsaj radioj kaj pozicion rilate al la Tero, je kiuj lasero estos plej efika kaj ankaŭ ili ellaboris projekton de konstruado de stacio en la spaco, speciale por detruado de kosma rubo, ĉirkaŭfluganta la Teron.
Fakte dum la lastaj 60 jaroj kvanto de spaca rubo laŭ diversaj pritaksoj atingis proksimume 20000 da fragmentoj, kiuj ĉirkaŭflugas havante rapidecon je 28000 kilometrojn pro unu horo. Kaj tio estas granda problemo, ja kvanto de flugoj en spacon konstante pligrandiĝas. Same pligrandiĝas kvanto de rubo, kiu konsistas ĉefe el restaĵoj de kosmaj ŝipoj.
Sed ĉu la mondo akceptos, ke nur unusola lando havos laserojn en la spaco? Fizikisto Viktor Apollonov el la Instituto de Ĝenerala Fiziko de la Rusia Akademio de Sciencoj diris al la eldono Gizmodo, ke tia ĉi teknologio povas esti uzata militcele kaj “pro tio ĝi estas pridiskutinda”. Li diris ankaŭ, ke homoj diskutas pri la koncepto ekde komenco de 2000-aj jaroj kaj devas okazi tutmondaj interparoloj kiel unua paŝo survoje al spacaj laseroj.

Espereble ne nur betono baldaŭ estos memriparanta, sed ankaŭ aŭtoj, vestaĵoj kaj ceteraj kutimaj objektoj. Kaj dume sendu viajn ideojn kaj proponojn al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!