Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 46 - el 2018
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
Teksto- Konstrua ligno, densa kiel ŝtalo estas ellaborita;
- Kaptado de eltera infraruĝa energio por naturamika energiproduktado;
- Unu pli maniero de energikonservado en malnovaj minejoj.

Saluton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 46-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Jen nova decido por konstrumaterialoj. Ĉu metalo? Ĉu ligno? Tio estas superligno! Esploristoj el la Universitato de Marilando kreis la tiel nomatan “superlignon”, kiu estas pli firma ol multaj titanaj kunfandaĵoj. La esplorteamo uzis dupaŝan procezon por ege plidensigi lignon tiamaniere plifirmigante ĝin ĝis dekoble kompare al kutima natura ligno. “Ĝi estas same firma kiel ŝtalo, sed sesoble malpli peza”, diris al ScienceDaily Teng Li, la kungvidanto de la esplorteamo. “Oni bezonas dekoble pli da energio por rompi ĝin, ol kaze de la kutima ligno. Ĝi eĉ povas esti faldita kaj unuigita kun la sammateriala parto komence de la procezo”.
Por krei la supermaterialon la esplorteamo komence boligas lignon en miksaĵo de natria hidroksido kaj natria sulfito. Post parta forigo de malnecesaj komponantoj el ligno ĝi estas premita en varmego por detrui ĉelajn membranojn kaj formi firmajn nanofibrojn. La rezultiĝanta denseco kaŭzas ĝian egan firmecon. “Ĉi-tipo de ligno povas esti uzata en aŭtoj, aviadiloj, konstruaĵoj — do, en ajna kampo, kie oni kutime uzas ŝtalon” - diris al la sama servo kungvidanto de la esploro Liangbing Hu Hu.
Cetera specifa forta trajto de la nova materialo estas, ke ĝi estas favora por daŭripova disvolviĝo. “Rapide kreskantaj arboj kiel pino aŭ balzo, kiuj bezonas malpli da tempo por ekhavi grandan dimension kaj estas naturamikaj povas anstataŭigi malrapidulojn, havantajn grandan densecon naturan kiel tektonon, kiam temas pri uzado en meblaĵoj kaj konstruado de domoj” - diris Hu. “Konsiderante grandan abundecon de arbaroj, same kiel de celulozoriĉaj kreskaĵoj, ĉi-esploro vere inspirigas nin,” - diris Ĝigang Suo, la profesoro pri mekaniko kaj materialoj de la Universitato Harvard, kiu ne partoprenis la esploron. La teamo de la Universitato de Marilando ankaŭ kreis travideblan lignon, kiu povas esti uzata por anstataŭigo de glaso kaj plasto per pli daŭripovaj kaj firmaj alternativoj.
----------
Esploristoj el la Universitato de la Reĝo Abdullah pri Sciencoj kaj Teknologio en Sauda Arabio ellernis novan manieron produkti elektran energion el varmeco, kiun ellasas la Tero uzante kvantuman tunelan efekton. Tio ĉi estas la fenomeno, en kiu partikloj povas trairi energian baron en la maniero, kiu laŭ reguloj de klasika mekaniko ne eblas, sed tamen tio okazas. Prognozita la unuan fojon komence de la 20-a jarcento kaj tutmonde agnoskita mezjarcente la kvantuma tunela efekto ludas gravan aplikan rolon en disponaĵoj, kiel tunela diodo, kvantuma komputilo kaj skananta tunela mikroskopo. Uzado de ĉi-efekto por rikoltado de elektra energio el radia varmeca energio de la Tero aplikas speciale ellaboritan antenon, kiu kapablas kapti tiujn radiojn kiel altfrekvencaj elektromagnetaj ondoj kaj poste transformigante tiujn en konstantan elektran kurenton.
Varmeco, produktita per sunaj radioj, trafantaj la Teron, rezultiĝas en konstantan fluon de infraruĝa radiacio kaj nunkondiĉe, kiam ĝi ne estas uzata, granda amaso da energio estas por ĉiam perdata. Oni pritaksas, ke la tutmonda ellasado de infraruĝa radiacio povas atingi milionojn da gigavatoj ĉiusekunde. Ĉar la infraruĝaj ondoj estas tre mallongaj, sciencistoj de la Universitato bezonis krei mikroantenojn, taŭgajn por kaptado de tiu ĉi varmeco. “En la mondo ne ekzistas komercaj diodoj, kiuj povus funkcii je tiom granda frekvenco,” - diris la gvidanta esploristo Atif Ŝamim. “Pro tio ni sinturnis al la kvantuma tunela efekto”.
Per la tunela disponaĵo, konata kiel metalo-izolilo-metalo (MIM) diodo, elektronoj povas trairi malgrandan baron malgraŭ malsufiĉa energio vidpunkte de klasika teorio. Kiam elektronoj trairas la baron, ili estas konvertataj en konstantan elektran kurenton. La teknologio povas esti aplikata en sunaj generiloj, kiuj nun kaptas nur malgrandan parton de potenciala varmeco kaj lumo, kiuj povas iĝi fonto de pli amasa energiproduktado. Nun estas multe da laboro antaŭe ĉar potencialo por rikoltado kaj produktado de energio estas grandega. „Tio ĉi estas nur komenco - la pruvo de la koncepto,“ - diris sinjoro Ŝamim. „Ni povas havi milionojn da tiaj disponaĵoj, konektitaj unu kun la alia por pliamasigi energiproduktadon“.
----------
Karboakiranta industrio malplivastiĝas tutmonde, sed ĝi ne simple malaperas. Ekestas novaj ideoj pri reuzado de ties infrastrukturo. “Interalie” foje jam rakontis pri la ideo uzi iamajn minejojn kiel akvujoj por rezervi energion. Do, aperas ankaŭ, mi diru, „sekaj“ manieroj konservi energion, kiuj ne postulas tiom da subtera spaco kaj surteran akvujon. La nova projekto estas ĝuste tia simpla, kiel ĉio genia en la mondo kaj ĝi nomiĝas angle Gravitricity. Tio estas sistemo de granda pezilo, kiu estas pendita je ŝnuregoj kaj kiu povas laŭbezone moviĝi en la ŝakto por konservi aŭ produkti energion.
La funkciado estas simplega. Ĝi estas bazita sur levado kaj subenigado de la pezilo. La principo similas al horloĝo kun peziloj, kiuj movigas pendolon. La pezilo en la projekto havas pezon je 3000 tunoj, kio ebligas produkti ĝis 20 megavatojn da energio. La ŝaktoj mem havas profundecon de 150 ĝis 1500 metroj. La sistemo kapablas atendi signalon por ekprodukto dum 50 jaroj sen potencoperdo. Krome ĝi estas ekonomike efika, ĉar ne estas bezono krei ŝaktojn, kiuj jam ekzistas. Finfine eblas fosi necesan ŝakton, se en iu loko ne eblas stabile uzi venton aŭ sunlumon kiel energifonton.
Unu el la avantaĝoj de la projekto estas ankaŭ, ke ĝi funkcios ĉiam, kiam tio necesas malsame de aliaj alternativaj energifontoj. Kiam vi bezonas energion, eblas subenigi la pezilon kun rapideco, depende de kvanto de bezonata energio. Krome, la instalaĵo pretas por uzado tuj post ĝia finkonstruado kaj ĝin de necesas ŝarĝi por la unua uzado - ĝi jam pretas, ĉar la pezilo jam estas supre aŭ ĉesurface. Finfine, oni ne bezonas iel zorgi pri naturmalamikaj baterioj, enhavantaj malfavorajn substancojn kaj simpleco de la sistemo faciligas ĝian teknikan subtenon.
Gravitricity nun estas en la etapo de ellaboro, tamen la projekto jam ricevis subvencion je proksimume 1 miliono da dolaroj de la fonduso Innovate UK. Se la sistemo ekfunkcios, tio povas signifi aperon de novaj laborlokoj kaj monŝparon.

Ĉio genia estas simpla. Mi ne certas, ĉu oni diras tion en via lando, sed jen la ekzemplo! Ankaŭ estas simple kontribui al Interalie. Sendu viajn ideojn kaj proponojn al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe la radio Muzaiko!