Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 47 - el 2018
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoAkvoŝparo per genetika modifo. Kiel tio funkcias?
La kosma aŭto de Tesla povas koloniigi Marson per bakterioj.
Ellaboro de protona baterio - rivalo de tradiciaj baterioj.

Saluton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 47-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Sciencistoj malkovris, ke simpla genetika ŝanĝo povas rezulti en grenkultivaj plantoj, kiuj bezonas ĝis 25 procentojn malpli da akvo, ol kutimaj plantoj, por produkti la saman rikolton. Internacia teamo, gvidata de sciencistoj el la Universitato de Ilinojso, difinis specifan proteinon, nomatan Photosystem II Subunit S (PsbS), kiu povas esti ŝanĝita por igi la plantojn parte fermi la eksterajn porojn, kiuj ebligas gasan interŝanĝon kun la ĉirkaŭa medio. La sciencistoj teoriumis, ke fermo de la poroj ebligos al la plantoj konservi pli da akvo sen ĝeni la ricevadon de karbodioksido el la atmosfero, kies koncentriteco plialtiĝis dum la lasta jarcento je 25 procentoj.
Stefen Long, kunaŭtoro de la esploro kaj direktoro de la internacia projekto pri utiligo de pligrandiĝinta fotosinteza efikeco, diris en sia deklaro: “La evoluo ne povas sekvi tiom rapidan ŝanĝon en la medio, do sciencistoj helpu al ĝi”.
Dum la mondo adaptiĝas al klimatŝanĝo, efikaj kaj konsumantaj malpli da akvo plantoj povas kaŭzi drastan ŝanĝon en la scienco. “Tio ĉi estas grava sukcesego”, klarigis sinjoro Long. “Rikolto de greno estis plibonigata dum la lastaj 60 jaroj, sed amaso de akvo por produktado de unu tuno da rikolto restas senŝanĝa, kio pensigis nin, ke tiu ĉi faktoro neŝanĝeblas. Pruvante funkcieblon de nia teorio, praktike eblas malfermi la pordon al pluraj esploroj kaj ellaboroj por atingi ĉi-gravan celon estontece.”
Proksimume 90 procentoj de sensala akvo tutmonde estas uzataj por agrikulturaj celoj. Dum la loĝantaro kreskas kaj resursoj malsufiĉiĝas, pli efikaj plantoj povas esti facila kaj utila ilo por subteni la sanon de homara komunumo. La esplorteamo publikigis siajn pozitivajn rezultojn pri la modifo de nikotiano. La sekva paŝo estas fari la samon al grenkultivaj plantoj. “Kreado de grenkultivaj plantoj, konsumantaj malpli da akvo estas eble la plej grava atingo por hodiaŭaj kaj morgaŭaj plantsciencistoj” - diris la kunaŭtoro de la esploro, Johannes Kromdijk, en sia deklaro. “Niaj rezultoj montras, ke la modifita PsbS ebligas plantojn esti malpli akvokonsumemaj, kio, laŭ nia impreso, helpos pli bone distribui la havatan akvon dum agrikultura sezono kaj restigi la plantojn fruktodonaj dum senpluveco.”
----------
Starman, la “stiristo” de la Tesla-aŭto de [Elon Musk] Ilon Mask, fluganta tra la kosmo povas surhavi la plej grandan kolekton de Teraj mikroorganismoj, kiuj iam estis lanĉitaj kosmen. “Eĉ se ili estus mortigitaj per radiacio ekstere, la movigilo de la aŭto povus ankoraŭ esti malpura” - diris Ĝej Meloŝ en sia deklaro. “Aŭtoj ne estas produktataj en purega medio. Kaj eĉ se estus tiel, ekzistas diferenco inter pureco kaj sterileco”. La kompanio SpaceX ankoraŭ ne komentis, ĉu la aŭto estis steriligita antaŭ la lanĉo. Fakte ne estas plano por sendi ĝin al la Marsa surfaco kaj apenaŭ plejmulto da bakterioj povas postvivi en la ekstremaj kondiĉoj de la kosmo. Kiel ajn, la vivo trovas eblojn kaj kaze de favoraj cirkonstancoj la aŭto povas kaŭzi bakterian koloniigon de Marso.
Kiam sciencistoj lanĉas objektojn kosmen, ili prizorgas ilin laŭ plej striktaj rimedoj por certiĝi, ke neniuj surteraj organismoj povos potenciale atingi aliajn planedojn. NASA administras la Oficejon pri Planeda Protektado ĉi-cele. Sciencistoj precipe zorgas pri la problemo, ĉar tiel povas okazi spuro de Tera vivmedio, pro kio poste eblas eraroj dum esploro de la Marsa, se ĝi ekzistas. Tiel oni povos erare trovi tie Terajn bakteriojn kaj opinii, ke ili estas dekomence Marsaj. “Ni ne scias, ĉu la Teraj organismoj kapablas pli bone adaptiĝi, atingi Marson kaj koloniigi ĝin tiel, ke ni ne povos scii, kia estis indiĝena Marsa vivo, aŭ ĉu ili ne estos tiom adaptokapablaj, kiel la iamaj Marsaj vivoformoj.”
Dum plejmulto de Teraj vivoformoj pereos pro la severa influo de la kosmo, kelkaj specoj de bakterioj kapablos postvivi kaj pasigi ĝis 30 jarojn sen nutraĵoj kaj akvo. Ekzistas tamen malgrandega ŝanco, ke la aŭto iam atingos la surfacon de Marso. Do, la aparato apenaŭ estas minaco, sed ĝi pli similas al muzeo de la Teraj vivoformoj. “Bakteriaro sur la aŭto povas esti konsiderata kiel biologia minaco, sed aliflanke - kiel rezerva kopio de surtera vivo.” - diras sciencistino Alina Alekseenko. Se surtera vivo formortos, estas la ŝanco, ke la aŭto falos surteren kaj relanĉos la evoluon dekomence.
----------
Sciencistoj kreis la unuan en la mondo funkciantan prototipon de reŝarĝebla protona baterio. Ĝi estas ellaborita kiel naturamika alternativo de litia-jona baterio kaj ĝi eĉ povas akumuli pli da energio perspektive. La ĉefesploristo, Ĝon Endrjus, la profesoro de RMIT Universitato, diris, ke „Nia lasta sukceso estas grava paŝo antaŭen al malmultekosta, daŭripova protona baterio, kiu povas helpi respondi niajn energiajn bezonojn sen damaĝi nian jam rompeblan medion.“
La protona baterio enhavas akvon kaj karbon anstataŭ litio. Laŭ la informo de The Guardian, tio estas malgranda prototipo, kiu havas potencialon konkuri kun litiaj-jonaj baterioj, kio ebligas al ni uzi renovigeblan energion por energiumi domojn kaj aŭtojn. RMIT ankaŭ deklaras, ke se produkti grandskalajn protonajn bateriojn, ili uzeblos por “mezgranda energikonservado en energiaj retoj,” aludante la gigantan energikonservejon en Sudafriko kiel ekzemplon.
La funkcianta prototipo uzas karban elektrodon kune kun reversebla fuela ĉelo por produkti energion“, laŭ RMIT. La protonaj baterioj povas esti pli naturamikaj, pli malmultekostaj kaj kapablas konservi pli da energio danke al karba elektrodo kaj protonoj de akvo, laŭ sinjoro Endrjus.
Li diris al The Guardian, ke tio ĉi estas nova teknologio, kiu povas iĝi komerce uzata post 5 aŭ 10 jaroj kaj potenciale konkuros kun Powerwall de Tesla. Li ankaŭ deklaris, ke “La estonta laboro fokusiĝos je plibonigo de la funkciado kaj pligrandigo de energidenseco per uzado de aŭtomataj maldiktavolaj karbobazitaj materialoj, kiel grafeno, celante krei protonan baterion, kiu estas plene konkurokapabla kontraŭ litiaj-jonaj baterioj.”

Jam dum du jaroj Interalie aperigas siajn elsendojn kaj mi dankas miajn fidelajn aŭskultantojn. Interalie povas kaj volas esti pli interagema. Kontribuu al ni sendante viajn ideojn kaj proponojn al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe la Radio Muzaiko!