Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 48 - el 2018
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoNovteknologia batalo kontraŭ malleĝa forhakado;
Salo kiel ilo por malvarmigi la klimaton;
Transformo de lumo en materion estos provata.

Saluton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 48-an elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La nekomerca organizo Rainforest Connection el San-Francisko kreis unikan novteknologian sistemon por protekti tropikajn arbarojn en Brazilo. Novteknologia protektosistemo aplikas maŝinan memlerneblecon kaj la sunan energion por funkciigi sensilajn disponaĵojn, nomatajn Guardians, aŭ Protektantoj, esperante, kiuj aŭskultas sonojn de la arbaro kaj sendas realtempajn mesaĝojn, se kontraŭleĝa forhakado estis malkovrita.
Kreita surbaze de modifitaj poŝtelefonoj, Protektantoj estas lokataj supre sur la arboj. La sunenergielementoj malestigas la problemon de ŝarĝado aŭ priservo. Subtenate de Google la kompanio Rainforest Connection fokusigis siajn strebojn je la arbaro Para norde de Brazilo, kie ili ankaŭ kunlaboris kun loka popolo Tembe, kiu protektas sian patrolandon de troa arbohakado.
Proksimume 30 membroj de la popolo Tebme regule patrolas la arbaron por forigi kontraŭleĝajn hakantojn. Eĉ havante bonegan konon de la loka medio estas malfacile orientiĝi en la arbaroj apud la rivero Amazono. Supre de la arboj la Protektantoj kaptas sonojn, kiuj poste estas sendataj al la kontrolcentro. La kompanio antaŭ nelonge anoncis, ke ĝi uzos ilon de Google, nomatan TenzorFlow, kiu faciligas la aplikon de memlernebligaj programoj de aliaj kompanioj. La sonoj poste estas analizataj por ekscii iliajn originon kaj lokon de la sonfonto.
“Kontrolantoj surtere certe estas bona solvo,” - diras la fondinto de Rainforest Connection kaj ĝia gvidanto, Topher White. “Ili estas tiuj, kiuj povas batali kontraŭ malarbarigo. Sed teknologioj povas ludi vere gravan rolon helpante ilin agadi pli sekure kaj pli efike.” La kompanio strebas proponi siajn servojn ankaŭ al tiuj, kiuj loĝas ne nur en ĉi arbaro, sed ankaŭ en aliaj trezoraj naturaj lokoj. Komunumoj, ekipitaj de tiaj ĉi disponaĵoj havas pli da kapabloj.
“La sistemo trovas ekzaktan situon de la problemo, do ni ne plu bezonas pasigi monatojn patrolante la teritorion, kiel ni kutimis fari tion,” - diras la ĉefo, Ednaldo Tembe. “Tio signifas, ke ni havas pli da tempo por nia kulturo, por niaj familioj kaj por nia vivo.”
----------
Ĉu salo povas mildigi la klimatŝanĝon? Ĉefa sciencisto Robert Nelson el la Instituto de Planeda Scienco ŝajnas pensi tiel. Dum la lasta konferenco pri Luna-kaj-planeda scienco en Teksaso sinjoro Nelson proponis dispersi salon super la nuboj, kio povas haltigi sunlumon kaj malvarmigi nian planedon, laŭ la informo de Science Magazine. Tamen same kiel multaj ideoj, ĉi propono ne estas senduba.
Forte muelita salo, enigita en la supran troposferon, povas helpi al la homaro kontraŭstari kelkajn minacojn de klimatŝanĝo, laŭ Nelson. Lia propono ne estas tro fora de tiuj de kelkaj aliaj sciencistoj, kiu volas enigi en la stratosferon mikroskopajn partiklojn por forspeguli la sunlumon en la kosmon, same, kiel tion faras vulkanaj elĵetaĵoj, kaŭzantaj portempan malvarmigon de la Tero.
Sed la nova propono povas esti pli favora, laŭ materialo de Science Magazine.
Ĉi kaze ne estas uzataj aluminia kaj sulfura dioksidoj. La unua povus gvidi al kronikaj malsanoj de homoj, enspirintaj ĝin kaj la dua povus kaŭzi acidan pluvon aŭ damaĝi la ozonan tavolon.
Anstataŭe li decidis favore al salo: ĝi estas pli efika, ol aluminio kaj sendanĝera por homoj. Nelson ankaŭ pensas, ke se salo estos partikligita ĝustaforme kaj estos dispersata diversloke, la mineralo ne blokos la infraruĝan varmecon, ellasatan de la Tero.
Vulkanologo Metju Ŭotson el la Bristola universitato estas unu el sciencistoj, kiuj avertis pri eblaj problemoj, ligitaj al la propono de Nelson. Liaaserte, salo enhavas tre multe da kloro, kiu povas kontribui al la detruado de la ozona tavolo. Konsiderante limigitan kvanton de akvo en la stratosfero kaj la enigon de salo, eĉ ĝia malgranda kvanto povas kaŭzi formadon de maldikaj nuboj. Ni ne scias, kiujn konsekvencojn ni atendu de tio ĉi.
Ajnakaze sinjoro Nelson avertas, ke ne indas ĉesi batali kontraŭ poluado de la atmosfero per karbodioksido, ĉar lia propono estas nur portempa, sed ne porĉiama solvo.
----------
Sciencistoj el la Imperia Kolegio de Londono nun provas uzi potencegajn laserojn por transformi lumon en materion, elprovante la 84-jaraĝan teorion, konatan kiel procezo de Breit-Ŭiler [Breit-Wheeler]. Laŭ ĉi tiu teorio, teknike eblas transformi lumon en materion per kunpuŝo de du fotonoj por krei protonon kaj elektronon. Antaŭaj provoj realigi tion evidente postulis neatingeblajn energinivelojn. Nun la sciencistoj malkovris manieron por fari tion sen bezono de tiom granda energio. “Tio estos pura demonstracio de la fama ekvacio de Einŝtein, kiu kunligas energion kaj mason (E=mc2) kaj kiu montras al ni, kiom da energio estiĝas kaze de transformiĝo de materio en energion,” klarigas profesoro Stiven Roŭz. „Tio, kion ni faras estas la rea procezo: transformado de fotona energio en mason.“ (m=E/c2)
La esplorteamo havas sistemon kun du laseroj, kiuj produktas diversajn tipojn de fotonoj por kunpuŝi ilin. Unu fotono havas energion dekmiloble plian ol tiu de la videbla lumo kaj la dua havas energion miliardoble plian ol la sama baza nivelo. Ambaŭ laseroj estas celataj en kameron, kie la partikloj kolizias, kaj rezultoj estas registrataj. La teamo observos la koliziojn de fotonoj por registri eventualan aperon de materio.
Se la sciencistoj sukcese transformos lumon en materion, ili pruvos la malnovan teorion, kiu iam estis konsiderata kiel nerealigebla, kaj kiu tamen povas klarigi la okazintaĵojn de la plej komencaj momentoj de universoekzisto. „Kiam Gregori Breit kaj Ĝon Ŭiler unuafoje proponis la mekanismon en la jaro 1934, ili uzis tiam novan teorion de interago de lumo kaj materio, konatan kiel kvantuma elektrodinamiko,“ - klarigas kungvidanto de la esploro, doktoro Stjuart Mangls. „Se ni sukcesos demonstri la eksperimenton, ni povos rekrei la procezon, kiu estis gravega en la unuaj 100 sekundoj de la universoekzisto.“

Espereble iam sunlumo povos transformiĝi en buterpanon aŭ veston. Imagu, kiel tio povas ŝanĝi ĉion en la konata mondo! Kaj por ke tio okazu pli baldaŭ, sendu viajn ideojn kaj proponojn al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe la radio Muzaiko!