Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 49 - el 2018
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoRobotoj-abeloj aplikeblos por esplori Marson;
Post kvar jaroj aperos unua kosma hotelo;
Estas sukcese ellaborata perpensa interfaco.

Saluton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 49-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La programo Interalie jam dufoje rakontis pri la teknologio de malgrandegaj robotoj-abeloj, kiujn oni povos uzi por esplorado kaj eĉ por anstataŭo de abeloj naturaj. Nun la ideo daŭre disvolviĝas jam kosmoskale. NASA deklaris lanĉon de nova esplora laboro celanta pritrakti eblon uzi robotojn-abelojn por esplori surfacon de Marso. La organizo nomas la koncepton Marsbee ['mɑːz biː] [aŭ "marsa abelo"], kaj la teamo esperas ellabori modelon, kiu kapablos funkcii en la Marsa atmosfero kolektante informojn per diversaj sensiloj. “La celo de la proponata laboro estas pligrandigi la jam amasajn esplormisiojn al Marso per esplorado de tio, kiel funkcios robota flugileto en la kondiĉoj de la ruĝa planedo”, klarigas esploristo de la Universitato de Alabamo, Ĉang-Kvon-Kang en sia deklaro.
La esplorteamo agados kunlabore kun la ankoraŭ ne anoncata Japana teamo por krei teknologion, pliefikigontan la esploron de Marso. Nun surfacaj robotoj, moviĝantaj per radoj, pruvis sian efikecon, sed ili havas evidentan malavantaĝon - malgrandan rapidecon. La robot-abeloj ne havos tiun ĉi problemon. La ĉefa parto de tiuj abeloj estos simila al tiu de naturaj abeloj, sed la flugiloj estos pli grandaj pro specifaj kondiĉoj de la atmosfero. La esploristoj nun laboras por trovi la plej efikan flugadmanieron. La teamo de kunlaborantoj el Japanio jam kreis sian flugilsvingantan roboton.
La Marsabeloj havos ligon al la moviĝanta surfaca bazo, kiu aspektos kiel la jam ekzistantaj surfacaj Marsaj maŝinoj. Ĝi servos kiel bazo, kie la robotetoj povos energiumiĝi kaj konservi datenojn. La Marsabeloj ankaŭ kapablos sendi informojn per sendrata konekto.
La ellaboraĵo ankoraŭ estas je fruaj etapoj. NASA planas, ke esplorado de projektaj kapabloj postulos ankoraŭ unu jardekon kaj nur poste la projekto transiros al la dua etapo. Inter la problemoj, kiuj ankoraŭ solvendas por lanĉi ĉi-robotetojn, estas ellabori memstaran navigacian sistemon, determini la flugadstilon kaj protekti la Marsabelojn kontraŭ polvo.
----------
Ni ĉiuj aŭdis pri kompanioj, kiuj promesas vojaĝigi homojn en kosmon, sed ĉu vi pripensis, kie vi loĝos, kiam vi atingos vian celon? La ekkompanio Orion Span [əˈraɪənˈspæn] opinias, ke ĝi havas la respondon. Post kvar jaroj ili planas lanĉi en orbiton luksan kosman hotelon. Se tio sonas kiel io interesa por vi, do komencu kolekti monon. La 12-nokta restado en la hotelo kostos proksimume 9,5 milionojn da dolaroj por unu persono. Sed trankviliĝu, la prezo inkluzivas transportadon, manĝon, trinkaĵojn kaj trimonatan trejnadon.
La hotelo “Aurora Stacio” kapablos loĝigi kvar gastojn samtempe kaj ankoraŭ du teamanojn-kosmonaŭtojn. La stacio flugados super la Tero sur malalta orbito proksimume 320 kilometrojn super la planeda surfaco kaj je 80 kilometroj malpli alte ol la Internacia Kosma Stacio. La kompanio prognozas, ke ĝi povos gastigi la unuajn turistojn en la jaro 2022. Tio estas ege baldaŭ, precipe, se konsideri, ke ceteraj kompanioj havas eble pli ambiciajn planojn ĉi-kampe, sed ili ankoraŭ eĉ ne komencis realigi almenaŭ ion.
La kompanio planas komenci per unu stacio kaj konstrui pliajn laŭ kresko de intereso. Se vi volas mendi vian restadon tie, vi devos fari antaŭpagon je 80 mil dolaroj por konfirmi vian seriozan intencon.
Orion Span ankoraŭ ne donas pli da detaloj pri la kosma hotelo. Tamen estas konate, ke la konstruado de la stacio estas planata en Hjuston, en la fabriko, kiu mem ankoraŭ ne estas konstruita. Same ne estas ankoraŭ klare, kiel oni planas transporti la homojn kosmen. La plej ŝajna opcio estas uzi servojn de privataj kosmaj kompanioj. Ajnakaze tio estas sufiĉe mirinda ideo kontraŭ ne tiom multe da mono, se oni konsideras, ke, ekzemple, flugo de unu kosmonaŭto al la Internacia Kosma Stacio per Rusia raketo kostas 81 milionojn da dolaroj.
----------
Ĉu vi iam deziris interagadi kun via komputilo per viaj pensoj kaj ricevi respondojn? Tio ĉi estas la estonteco, proksimigata de esploristoj de la MIT [ɛm-aɪ-tiː] [Masaĉuseca Instituto de Teĥnologio], kiuj kreis disponaĵon, nomatan AlterEgo [aŭ, kiel oni prononcas tion angle,'ɔːltə 'iːgəu ]. Tio estas portebla sistemo, kiu kapabligas vin komunikiĝi kun komputilo sen uzi vian voĉon aŭ movojn. AlterEgo fakte kunigas homojn kaj komputilojn.
La inventaĵo konsistas el komputila sistemo kaj surkape portebla disponaĵo. La projekto estas gvidata de studento Arnav Kapur. Elektrodoj akceptas neŭromuskolajn signalojn el la makzelo kaj vizaĝo, kiuj estas kaŭzitaj de pripensata vortumado. Tio estas vortoj en via kapo, kiujn ne eblas vidi aŭ aŭdi ekstere. Memlernanta maŝina sistemo kapabliĝas interagadi kun ekzaktaj signaloj kaj vortoj. Por respondi al la uzanto la disponaĵo transdonas vibron tra la kranio en la internan orelon.
Profesoro de MIT Pattie Maes, kunlaboranta kun Kapur diris, ke ni jam ne imagas nian vivon sen poŝtelefonoj kaj foje estas maloportune uzi ilin. Ĉar, por ricevi bezonatan informon, vi bezonas preni vian disponaĵon el via poŝo, entajpi pasvorton, malfermi aplikaĵon, entajpi ion, ricevi rezulton, fermi ĉion kaj meti ĝin reen en vian poŝon. Do, multaj agoj, malmultaj rezultoj. Per la inventaĵo de Kapur eblas preterpasi tiujn malnecesajn agojn kaj ne distriĝi de la ĉirkaŭa mondo.
Provado de la nova ellaboraĵo montris, ke la disponaĵo havas kapablon ĝuste kompreni la signalojn de la uzanto je 92% de kazoj. Kapur kune kun siaj asistantoj Maes kaj Ŝrejas prezentis dokumenton pri AlterEgo dum la Konferenco pri intelekta interfaco, kiu okazis pasintmonate en Tokio.
Vi povas trovi videoprezentaĵon de la projekto en la grupoj de Interalie en Fejsbuko kaj VK.

Interalie ĉiam aprezas vian kontribuon. Ekde antaŭ ne longe al nia programo ekkontribuis Andrej Peĉonkin el Rusio, kiu provlegas la elsendotekstojn. Mi elkore dankas al li pro tio kaj invitas vin ĉiujn kontribui al Interalie, aperanta ĉe radio Muzaiko!