Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 50 - el 2018
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoNun eblas memstare diagnozi kanceron fruetape;
Artefarita intelekto verkas fabelojn;
La Tero travivis proksimegan preterpason de danĝera asteroido.

Sauton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 50-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Svislandaj genaj inĝenieroj kreis lentugo-tatuon kiu povas helpi malkovri kanceron fruetape, kiel komunikas Science Translational Medicine. La sciencistoj uzis ĉelojn, kiuj malheliĝas kondiĉe de plialtigita koncentriteco de kalio en la sango, kio estas kutima por kelkaj tipoj de kancero.
Estas bone konata fakto, ke kiel eble plej frua malkovro de kancero, antaŭ ol aperos eksteraj simptomoj, povas signife plibonigi pluvivkapablon de la malsanulo. Kelkaj tipoj de ĉi tiu malsano povas esti malkovritaj per registrado de jonoj de kalio, pro kio la esploristoj el la Svisa supera teknika lernejo de Zuriko gvidate de Martin Fjussenger supozis, ke ekmalsanon eblas rimarki ĉi-maniere.
La aŭtoroj de la esploro kreis ĉelojn, en kiuj okaze de plimultiĝo de kaliaj jonoj estas produktata speciala substanco, kaŭzanta sintezon de speciala fermento, kiu siavice estigas malhelan pigmenton melaninon. Granda koncentriteco de melanino malheligas la ĉelojn. Surbaze de ĉi tiuj ĉeloj la sciencistoj kreis lentugo-tatuon, kiu malheliĝas kaze de kancerosuspekto.
La esploristoj kontrolis la efikecon de la tatuo je genomodifitaj musoj, kiuj ne havas harojn, por ke la tatuo estu bone videbla, kaj poste ili faris la samon je ordinaraj musoj. Rezulte la tatuo de la musoj, infektitaj per kanceraj ĉeloj, vere malheliĝis, dum la koloro de la tatuoj ĉe la neinfektitaj musoj restis senŝanĝa.
La esploristoj rimarkigas, ke ili kreis nur prototipon de la indikilo. Ili supozas, ke estontece tia tatuo helpos al homoj memstare kontroli sian sanstaton. Ekzistas, tamen, unu malavantaĝo de la teknologio. La tatuaĵo aktivas nur dum unu jaro kaj poste ĝi estas renovigenda.
----------
Estas publikigita fabelo, kiun kreis artefarita intelekto. Detalojn komunikas la novaĵagentejo BBC.
La infanan literaturaĵon prezentis interret-komunumo de verkistoj Botnik kaj la administrantoj de la aplikaĵo por meditado Calm. La fabelo estas verkita surbaze de verkoj de fratoj Grimm: la ellaboristoj donis al la artefarita verkisto la tutan biografion de la aŭtoroj por instrui la intelekton verki same.
Rezulte oni ricevis malkutiman verkon sub la titolo “Princino kaj vulpo”. Fragmento de ĉi tiu fabelo estas publikigita rete kiel sonlibro. Sed, verdire, pri vulpo tie tute ne temas, tamen tie estas ĉevalo. Jen la artefarite verkita teksto.
“Antaŭ tre longe vivis ora ĉevalo kun ora selo kaj bela purpura floro en siaj haroj. La ĉevalo kunportis la floron al vilaĝo, kie princino ekdancis pro emocia penso pri bela kaj bona aspekto de la ĉevalo. “Ĝi estas belega!” - diris ŝi al sia patro, la reĝo de pano kaj fromaĝo. “Ĉu vi donos al ĝi ion por manĝi kaj trinki, se mi finfine edziniĝos je princo?”. Vi vidu, la reĝo jam delonge konvinkadis sian filinon edziniĝi je la sola taŭga princo en la reĝlando. La problemo estis, ke ŝi ne amis lin kaj daŭre rifuzis liajn geedziĝproponojn. Ekĝojante la reĝo diris: “Iru kun mi en kelon de la kastelo, kie mi havas peceton de kuko kaj sukon pro ĉi-stranga estaĵo - via ĉevalo”.
Jen la fino de la fragmento. “Princino kaj vulpo” estas jam la dua rakonto, verkita de artefarita intelekto kunlabore kun la studio Botnik. Antaŭe ili prezentis algoritman reverkadon de verkaĵoj de Ĝoan Roŭling [ʤəʊˈænˈrəʊlɪŋ], titolitan “Harri Potter kaj portreto de tio, kio similis al granda amaso de cindro”.
Per kreado de verkanta artefarita intelekto oni amuziĝis ankaŭ en MIT. Pasintjare la instituto ellaboris algoritmon por verki timigajn rakontojn, kiu nomiĝas Ŝelli AI, nomita honore al la aŭtoro de la libro pri Frankenŝtejno de Meri Ŝelli.

----------
La Tero ĵus travivis proksimegan preterflugon de asteroido, kaj ni eĉ ne sciis, ke ĝi venas. Ni rememoru, ke proksimume 1500 homoj estis vunditaj post la falo de la asteroido apud la Rusia urbo Ĉeljabinsko, eksplodinta en la aero en la jaro 2013 kaj ĉi-foje temas pri eĉ pli granda objekto, kiu preterflugis nekredeble proksime al la Tero, laŭ la informo de EarthSky. La astronomia organizo La Katalina Ĉiela Esplorado observis la asteroidon unua kaj registris, ke tio estis la plej granda kaj proksima konata asteroido, preterfluginta nian planedon. Tio okazis nur kelkajn horojn antaŭ ĝia preterpaso je la distanco duona de tiu inter la Tero kaj Luno.
La asteroido 2018 GE3, kiel raportas EarthSky, estis proksimume 192000 kilometrojn for de la tersurfaco, dum la distanco inter la Tero kaj la Luno estas 384000 kilometroj. La diametro de la asteroido estas inter 47 kaj 110 metroj kaj ĝia rapideco estis 106497 kilometroj je unu horo. La asteroido mirigis nin, kiel tion antaŭe faris la meteorito en Ĉeljabinsko.
La Katalina Ĉiela Esplorado malkovris la asteroidon sabate, la 14-n de aprilo, kaj sekvatage ĝi preterpasis nian planedon. La malneta analizo de la orbito de la asteroido montris, ke antaŭe ĝi jam alproksimiĝis al la Tero kaj ĉi-foje ĝi preterpasis plej proksime post la antaŭa plej proksima alproksimiĝo, okazinta en la jaro 1930.
Ĉu la planedo estis endanĝerigita? Ne, ne ĉi-foje, diras EarthSky. Sed kio povus okazi, se la asteroido frapus la Teron? Plejeble ĝi disfalus je pecoj en la atmosfero, sed kelkaj el tiuj pecoj povus atingi la surfacon. Laŭ la pritakso de EarthSky, la asteroido ĉi-dimensia povus kaŭzi iom da regiona damaĝo depende de diversaj faktoroj, kiel strukturo, rapideco, enirangulo kaj loko de la falo.

La duoncenta elsendo de Interalie finfine aperis. Mi volas danki ĉiujn, kiuj kontribuis al la projekto ekde ĝia komenco, kiuj kontibuas al ĝi nun kaj invitas ankaŭ vin fari proponojn kaj kontribui! Do, ek al la sekva duoncento da elsendoj de Interalie ĉe radio Muzaiko!