Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 51 - el 2018
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
Teksto- Eblos sputnika rekta videa transsendo de ajna loko de la Tero;
- Progresas projekto pri esploro de genoj de ĉiuj konataj vivoformoj;
- Portebla haŭtprintilo kuracos vundojn.

Saluton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 51-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La ekfirmao EarthNow celas ebligi realtempan transsendon de video kaptita de kosmo per sputniko, el ajna loko sur nia planedo. La projekto subtenata de Bill Gates [gejts] kaj Airbus [ˈeəˌbʌs] promesas ebligi videan transsendon, ankoraŭ neatingeblan, per grupo de sputnikoj, per kiuj la uzantoj povos elekti observolokon kaj eĉ direktangulon, laŭ kiu oni povos observi surfacajn objektojn. EarthNow planas elsendi videon kun nur unusekunda malfruiĝo, sen bezono atendi konekton al la bezonata sputniko. La sistemo kapablos kovri la tutan planedsurfacon ajnatempe.
Laŭ EarthNow, la sistemo foje ebligos al ni konstante kreadi vivantajn tridimensiajn modelojn de urboj eĉ en foraj lokoj, observadi zonojn de konfliktoj kaj reagi tuj, aŭ trovi arbarajn brulegojn tuj, post kiam ili komenciĝas. EarthNow komence strebas proponi siajn servojn al grandaj organizoj kaj registaroj, proponante eblojn por veteroobservado, malkovro de kontraŭleĝa fiŝkaptado aŭ ŝtelĉasado kaj ankaŭ por observado de konfliktozonoj. Kvankam ankoraŭ ne estas iu definita limdato por krei prototipon kaj por testi la sistemon, EarthNow malgraŭ ĉio faras paŝojn por realigi siajn planojn.
Danke al la kunlaboro kun la fondinto de OneWeb, Greg Ŭajler, EarthNow kapablos krei sian sistemon uzante signife plibonigitan version de la sputnika reto OneWeb. “Ĉiu sputniko estos ekipita per neniam ankoraŭ uzita kalkulkapablo, inkluzive pli da procesoroj, ol kune ĉiuj aliaj komercaj sputnikoj”, komunikas EarthNow en sia deklaro.
Kvankam EarthNow strebas komenci per kunlaboro kun gravaj klientoj, la celo estas ebligi la uzadon de la sistemo al ĉiuj teranoj. “EarthNow estas ambicia kaj noveca projekto, sed nia celo estas simpla: ni volas konekti vin vide kun la Tero realtempe”, diras direktoro de EarthNow kaj ĝia fondinto, Rassel Hannigan, en sia deklaro. “Ni kredas, ke la eblo vidi kaj kompreni Teron rekte kaj nefiltrite helpos al ni ĉiuj pli bone aprezi kaj prizorgi nian komunan por ĉiuj hejmon.”
----------
Eble vi jam aŭdis pri projekto, kiu celas ellerni la genan kodon de la homo, sed la internacia grupo de esploristoj antaŭ ne longe anoncis planojn fari la sekvan paŝon. La projekto Earth BioGenome Project [ɜːθ ˈbaɪəʊ ˈʤiːnəʊm ˈprɒʤɛkt] strebas ellerni genan kodon de ĉiuj 1,5 milionoj [unu kaj duono milionoj, aŭ: unu-komo-kvin milionoj] da vivoformoj surtere kaj tio estos oficiale la plej granda kolekto de la gena informo. Sciencistoj esperas, ke tio helpos kompreni kaj protekti plantojn, bestojn kaj fungojn, kiuj vivas sur la sama planedo kun ni.
La esploristoj anoncis siajn ambiciajn planojn dum la Tutmonda Ekonomia Forumo, komunikinte, ke “pliprofundigo de nia kompreno pri biodiverseco kaj respondeco, akompananta la uzadon de ĝiaj resursoj, estas la plej signifa socia defio de la nova jarmilo. Ĉi-defioj postulas fundamentan konon de organizado, evoluo, funkciado kaj interagado de milionoj da organismoj surtere.”
Nun estas fiksitaj nur 0,2 [nul komo du] procentoj (2500) de eŭkariotaj specioj de organismoj, do ni havas ankoraŭ longan vojon por fiksi genajn kodojn de ĉiuj konataj specioj. Kaj ni ne forgesu, ke ni ne konsideras ankoraŭ 10 aŭ 15 milionojn da ankoraŭ ne malkovritaj specioj. La tuta projekto laŭpritakse postulos 10 jarojn da laboro kaj 4,7 [kvar komo sep] miliardojn da dolaroj. Tio povas soni kiel amasego da mono, sed la esploro mem kaŭzas nur parton de la tuta elspezo. Fakte la esplorado de la genaro de iu nove malkovrita vivoformo kostas 30000 [tridek mil] dolarojn kompare al 2,7 miliardoj da dolaroj por deĉifri la homan genan kodon. Fine de la projekto ĉiuj datenoj estos vaste malfermitaj por la publiko.
----------
Ĉu vi bezonas medicinan helpon post batalo en via kosma ŝipo? Jen ni havas por vi porteblan haŭtprintilon. Sciencistoj el la Universitato de Toronto kreis tridimensian haŭtprintilon, kiu aspektas kvazaŭ ĝi venus al ni de estonteco. La disponaĵo, laŭ informo de la Universitato, “formas histon tuj sur la vundo dum du minutoj aŭ eĉ pli rapide.”
Ĉi tiu nova tridimensia haŭtprintilo similas ankaŭ al tajpokorektilo, kiun oni uzas por korekti mistajpojn aŭ misskribojn, sed anstataŭ korektila substanco, ĝi enhavas mikrodisponaĵon, kiu formas histotavolojn. Bioinkoj kombinitaj kun proteinaj biomaterialoj, kiel kolageno kaj fibrino kovras la vundon. Kolageno, kiu estas la plej abunda proteino, trovata en la haŭto, kaj fibrino, kiu estas alia proteino, kontribuas al la kuracado de la vundo. Navid Hakimi, gvidanta aŭtoro kaj studento, diris en sia deklaro: “Nia haŭtprintilo promesas kuraci haŭtdamaĝojn por specifaj kuracatoj kaj specifaj vundotipoj.”
Multaj ekzistantaj tridimensiaj bioprintiloj estas tro grandaj, funkcias malrapide, estas multekostaj kaj ne estas uzeblaj kune kun nunaj kuracaparatoj, laŭ informo de profesoro Aksel Gjunter. La nova disponaĵo male estas same malgranda kiel malgranda ŝuoskatolo kaj pezas ne pli ol unu kilogramon. La universitato asertas, ke la disponaĵo “ankaŭ postulas minimuman trejnadon de la uzantoj kaj ne kaŭzas bezonon de kromproceduroj, kiuj estas necesaj se oni uzas kutimajn bioprintilojn.”
La magazino Lab on Chip publikigis la esploron pasintmonate. La teama laboro ankoraŭ ne estas finita. Oni strebas aldoni diversajn kapablojn al la printilo, kiel pligrandigon de kuraceblaj dimensioj de vundoj. Ankaŭ estas planataj testadoj je homoj estontece.

Ĉu vi subtenas la ideon pri rekta sputnika observado, atingebla por ĉiuj? Tio ŝajnas esti kaj interesa eblo kaj dubinda afero pro ebla rompo de nia privateco. Respondu en niaj grupoj en Fejsbuko kaj VK atendante la sekvan elsendon de Interalie ĉe radio Muzaiko!