Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 53 - el 2018
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoNovaj aliroj al esplorado de profundakvaj specioj;
Robotfiŝo helpos ellerni estaĵojn de malprofunda maro;
Ŝafoj, katoj kaj hundoj - kunlaborantoj de Guglo.

Saluton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 53-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Sciencistoj de la Kalifornia Akademio pri Sciencoj kreis novan disponaĵon, kiu povas kapti kaj transporti profundakvajn estaĵojn al oceana surfaco ne damaĝante ilin kaj ebligante sciencistojn pli bone ellerni profundan oceanon kaj eble eĉ malkovri novajn speciojn. La disponaĵo, kiun oni nomas SubCAS aspektas kiel travidebla ujo. Post elprofundigo de tiu ĉi ujo ĝis la profundeco je proksimume 60 metroj, ĝi estas enmetata en pli grandan ujon, enhavantan aeron, kiu plenigas la spacon inter muroj de la du ujoj. Por transporti poste la ujojn kun kaptitaj estaĵoj al surfaco, la premo de aero en la ekstera ujo estas laŭgrade pligrandigata por subteni konstantan premon en la ena ujo. Tiel la ellernotaj estaĵoj spertos tute ĝustan premon, kutiman por ilia natura vivmedio.
Longan tempon teknologiaj baroj limigis niajn sciojn pri mezprofunda zono, kiun oni ankaŭ nomas “mezluma zono”. La mezprofundaj ekologiaj sistemoj ektroviĝas je la profundecoj, kie tradicia subakva naĝado ne plu povas garantii sekurecon de subakviĝanta homo. Aliflanke ĉi-tiu zono estas tro malprofunda por adekvata uzado de teknologioj, kutime uzataj por profundakvaj esploroj. Dum la lasta jardeko la teknologio de subakva naĝado evoluis, same kiel niaj scioj pri tiu ĉi unika parto de oceano.
“Kiam ni lanĉis ĉi-tiujn subakviĝojn, ekvidinte la tutan ekologian sistemon, kiun ankoraŭ neniu vidis...mi ekvolis vidigi tion vaste al la publiko”, diras la ĉefdirektoro de la Ŝteinharta Akvario de la Kalifornia Akademio pri Sciencoj kaj kuninventisto de la disponaĵo SubCAS, Bart Ŝeferd. La teamo sukcese elprofundigis 89 procentojn da kaptitaj mezprofundaj estaĵoj surfacen, dum 143 el tiuj estaĵoj estis transportitaj el diversaj partoj de la tutmonda oceano al la Ŝteinharta Avario en San-Francisko, kie multaj el ili estas prezentitaj en la speciala ekspozicio. “Ni montras al pli ol miliono da vizitantoj jare tion, kion neniu plu povas vidi ie, uzante tion por enkonduki la temon pri forestiĝo de koralaj rifoj”. La teamo nun pretiĝas al ekspedicio en la Hindia oceano por la jaro 2019. Sinjoro Ŝeferd ankaŭ aldonas, ke ankoraŭ neniu faris ĉi-esplorojn ĉe rifoj de la Hindia oceano kaj la teamo opinias, ke novaj specioj estos malkovritaj.
----------
Kroma maniero esplori subakvan mondon estis proponita de alia Universitato - la MTI. Kutime por tiaj ĉi esploroj en malprofunda maro sciencistoj subakviĝas kun premaerujoj kaj videokameraoj, sed ĉi-metodo havas unu grandan malavantaĝon. Fiŝoj vidas kaj aŭdas strangajn objektojn kaj ŝanĝas sian konduton kaŝante. Ekzistas certe diversaj robotaj teknologioj, sed ili ankoraŭ ne estas perfektaj.
La nova disponaĵo ebligas ideale okazigi subakvan filmadon. La silikona roboto SoFi mem aspektas kiel fiŝo, ĝi havas kvar naĝilojn kaj kapablas moviĝi ajnadirekten. Hidraŭlika vosto de ĉi-robotfiŝo havas du kavetojn, kien unu post la alia estas enpumpita akvo. Tio faldigas ĝin ĝustmaniere. Plejparto de robota korpo estas farita el silikono kaj faldebla plasto. Kelkaj komponantoj estas printitaj per tridimensia printilo. Por malebligi eniron de akvo en la roboton tra ĝia ŝelo, en ĝi estas iom da oleo. Por observi loĝantojn de maro antaŭe de la roboto estas kamerao kun vasta filmangulo.
La disponaĵo jam estis sukcese testita apud koraloj de Fiĝioj. Tio estis nur unu el celoj: ne timigi estaĵojn. Alia problemo estis solvi problemon pri ligo kun la aparato por kontroli ĝin. Radiosignaloj ne trairas akvon. Do, estas uzata akustika kontrolsistemo, kiu interŝanĝas per sonsignaloj kun frekvenco je 30 aŭ 36 kilohercoj.
Dum testoj, kiuj daŭris 40 minutojn la robotfiŝo subakviĝis je 15 metroj. Eĉ je la profundeco de 21 metroj bone venis 97% da signaloj. La aparato mem ne maltrankviligis fiŝojn. Kreintoj de tiu ĉi disponaĵo certas, ke ĝi povos helpi esplori la subakvan mondon.
----------
La populara kaj utila servo Google Street View ebligas al ni ĉiuj kvazaŭ promeni tra la stratoj de diversaj urboj per komputilo aŭ saĝtelefono. Plejmulto de tiuj ĉi panoramoj estas faritaj per specialaj kameraoj, kiuj estas instalitaj sur aŭtoj aŭ dorsosakoj, sed estas ankaŭ specialaj kazoj. “Interalie” foje jam rakontis pri instalado de tiuj kameraoj sur ŝafoj en Feroio. En Japanio oni ankaŭ uzis katojn tiucele.
Sed nun japanoj decidis ekuzi hundojn por tio. Ĉi-hejmbestoj faris panoramajn fotojn de la urbo Odate en la Japana prefektujo Akita, kiu situas norde de la insulo Honŝuo. Ĉi-regiono estas devenloko de hundoraso Akita-inu; do, ne estas mirinde, ke ekzakte ĉi-raso estis elektita por la agado.
La laboron plenumis tri hundoj: Asuka, Ako kaj Puuko. Ilin akompanis kunlaborantoj de Guglo. Kamerao situiĝis je 70 centimetroj super la tersurfaco. Proksimume tia estas alteco de ĉi-hundoraso. Danke al ĉirkaŭa panoramo eblas krome de la stratoj de la urbo ankaŭ vidi orelojn kaj vostojn de kvarpiedaj kameraistoj.
Laŭ vortoj de kunlaborantoj de Guglo estis tre amuze labori pri ĉi-ideo. Inter la fotitaj vidindaĵoj estis monumento por Hatiko-hundo, la japana simbolo de fideleco. Ankaŭ ĉi tie estas varmakva fonto Otaki-Onsen-Czuru, hundomuzeo kaj ceteraj lokoj.

Malsame de japanaj hundoj, ŝafoj-kameraistoj en Ferojo promenas libere ĉie. Mi pensas, ke same indas fari ankaŭ en Japanio, ĉu ne? Sendu viajn ideojn kaj proponojn al la retadreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!