Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 54 - el 2018
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoBirdoj prognozos vican tertremon, avertante homojn;
Viruso, stimulanta imunan sistemon. Ĉu ŝlosilo al eterna juneco?
Artefarita vivo en provtubo. Alproksimiĝo al la Kreinto.

Saluton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 54-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Sciencistoj laboras pri la nova sistemo, kapabla averti nin pri tertremoj: tio estas birdoj kaj malgrandaj dorsosaketoj. Dume homoj ne povas antaŭsenti ĉi-teruran fenomenon, bestoj ofte kondutas malkutime tuj antaŭ tertremo. Laŭ vortoj de Martin Vikelski, kiu estas ekologo de la Germana Maks Plank Instituto pri Ornitologio, aroj de birdoj povas hazarde ŝanĝi direkton de flugado, aŭ esti aktivaj en malkutimaj tempoperiodoj. Li gvidas la projekton pri persputnika observado de bestokonduto, nomata ICARUS. La sistemo funkcias danke al malpezaj disponaĵoj, fiksitaj sur birdokorpoj. Tiel eblas samtempe observi konduton de miloj da birdoj kaj aliaj estaĵoj, kiuj kapablas senti alproksimiĝon de katastrofo.
Tutmonda reto de volontuloj komencis ekipi bestojn per ĉi-disponaĵoj, kiuj sendos informon pri ilia moviĝo kaj alian informon al la Internacia Kosma Stacio. Rusiaj kosmonaŭtoj instalos la koncernan aparataron tie dum ilia sekva flugo. Laŭ esperoj, de sinjoro Vikelski, tio estos rezulte katastrofprognozanta sistemo, aspektanta kiel fluganta viva interreto.
Ĉi-jare Martin ellernis konduton de multaj estaĵoj, akompanante iliajn translokiĝojn el Danlando al Demokratia Respubliko de Kongo, flugis paralele kun anasoj el Svedio al Germanio, traveturis motorcikle Alpojn por ellerni lokajn birdojn, vojaĝis al Butano kaj havis multajn aliajn spertojn por aserti, ke ĉi-ideo povas esti realigebla. Li estas ĉiam moviĝanta homo. Li observas migradon de bestoj, kiuj ankoraŭ ne estis sufiĉe bone ellernitaj.
Apliko de ĉi-ideo povas esti utila ankaŭ por prognozi veteron kaj kromajn naturfenomenojn. Ankaŭ eblos pli efike protekti itinerojn de bestomigrado.
-----
Kiam ni estas junaj, nia imuna sistemo funkcias plej bone. Tamen pro aĝo ĝi perdas sian efikecon. Sciencistoj malkovris, ke parto de respondeco pri ĉi-procezoj estas je ekzakta viruso, sed nome ĝi igas nian imunan sistemon kontraŭstari malsanojn dum nia maljuniĝo.
Temas pri herpeta viruso de la 5-a tipo. Laŭ diversaj pritaksoj per ĝi estas infektitaj de 50 ĝis 80 procentoj de planedloĝantaro. La plej alta risko ekzistas por homoj pli aĝaj, ol 80 jaroj.
La viruso povas trafi homon diversmaniere, sed kutime tio okazas ankoraŭ en patrina utero. En sana kaj forta organismo la viruso povas sensimptome ekzisti multajn jarojn. Sed sensimptoma ne signifas sendanĝera. La imuna sistemo perceptas ĝin kiel minacon kaj produktas antikorpojn koncernajn. Tio distras ĝin de batalo kontraŭ veraj danĝeroj.
Por kompreni kiel la viruso influas al imuna sistemo, esploristoj de Arizona Universitato okazigis eksperimentojn je musoj, kies aĝo kongruis homan maljunaĝon. Ili estis infektitaj per ĉi-viruso kaj poste - per bakterioj de specio Listeria. Oni atendis, ke pro la viruso la musoj estos malpli protektitaj kontraŭ la bakterioj. Sed la rezultoj estis tute malaj. La virushavantaj musoj pli sukcese batalis kontraŭ bakterioj. Do, la viruso, suspektita esti depremanta imunan sistemon, fakte stimulas ĝin.
Sciencistoj ankoraŭ ne scias kiel ekzakte la viruso aktivigas imunan sistemon. Laŭ unu versio ĝi pligrandigas diversecon de antikorpoj, kio plialtigas eblecon kontraŭstari infekton. Kutime ĉi-diverseco malabundiĝas je aĝo, sed ne kaze de virusinfektitaj musoj.
Sciencistoj planas dediĉi al ĉi-viruso apartan esploron. Tamen jam ricevitaj rezultoj ebligas aserti, ke maljuniĝanta imuna sistemo havas pli grandajn kapablojn, ol oni opiniis antaŭe. Esploristoj esperas ricevi la samajn rezultojn kaze de homoj kaj eble krei vakcinon por gemaljunuloj.
-----
Viva organismo manĝas, kreskas kaj riparas damaĝojn samtempe mortante. Vidpunkte de fiziko tio okazas pro la fakto, ke vivo estas termodinamike malstabila. Sciencistoj de la Oksforda Universitato kreis artefaritan sistemon de memreplikado, kiu restariĝas kaj paralele detruiĝas.
Tia ĉi kombino de kreado kaj detruado ebligas la artefaritan sistemon stabile replikiĝi, aŭ fari tion, kio antaŭe eblis nur por biologiaj sistemoj. Ĉi-procezo povas daŭri senfine, se oni nutros ĉi-artefaritan vivon.
La sistemo konsistas el molekuloj de hidrogeno kaj karbono. Komence ĝi enhavas du tipojn de karbono: la hidrofilan kaj la hidrofoban, kiuj estas originsubstanco de la sistemo. Ĉi-tipoj estas dividitaj, sed per katalizanto de rutenio ili interreagas estigante substancon, kiu havas la trajtojn de ambaŭ originsubstancoj.
Same kiel vivaj organismoj, kiuj kreskas kaj memriparas, ĉi-rezultiĝanta substanco estas memkatalizanto, kapabla disvolviĝi. Ĝia koncentriteco kreskas eksponenciale, sed ne ĉiam. Vivo estas termodinamike malstabila kaj la sistemo ekdisfalas, kiam rezervoj de nutraĵoj finiĝas. Procezo de disfalo superas kreskon kaj la sistemo mortas.
Danke al ĉi-artefarita modelo estontece sciencistoj povos kompreni kiel eblas krei plenvaloran vivon en laboratorio.
"Kreo de plenvalora artefarita vivo nuntempe ne eblas" - diras Stiven Fletĉer, unu el la esploristoj - "Mi opinias, ke estas tiel, ĉar ni ankoraŭ ne komprenas, kio estas vivo, kaj ellaborado de eĉ simplegaj modeloj de vivsistemoj estas ligita al malfacilaĵoj. Ellaborado kaj ellernado de artefaritaj modeloj, uzantaj relative simplajn elementojn, estas aplikataj por kreo de kompleksaj funkciaj sistemoj estas necesaj por kompreni, kiel ni povas imiti malekvilibran konduton, kutiman por vivsistemoj kaj provi krei artefaritan vivon".

Laŭ mi estus perfekte krei viruson, kiu mem disvastiĝos, sed estos saniga kaj favora por ni ĉiuj. Aliflanke, ni atentu pri ĉiuj eblaj konsekvencoj. Kaj interelsende proponu viajn ideojn retletere al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo ĉe radio Muzaiko!