Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 55 - el 2018
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoSendrata aliro al interreto venos al Afriko de ĉielo;
Nova enaŭta trafiklumo povas optimumigi la veturadon;
Sunaj veloj ebligos atingon de Alfa Centaŭro dum 20 jaroj.

Saluton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 55an elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La projekto Project Loon lanĉas aerostatojn en la stratosferon, kiuj agadas kiel flugantaj poŝtelefonaj signalturoj. Ili funkcias situante sufiĉe alte por ne ĝeni elektrajn lineoj, aviadilojn kaj naturajn estaĵojn.
La teknologio de Project Loon estis jam uzita en la pasinta jaro en Puerto-Riko por ebligi retaliron por kvarono de miliono da homoj, kiuj suferis detruon kaj paneon de retinfrastrukturo pro forta ŝtormo, ricevinta la nomon Maria. Ĉi-foje pri la aerostatoj de la projekto oni ekinteresiĝis en Afriko. La registaro de Kenio havas planojn uzi ĉi aerostatojn por realigi retaliron por foraj vilaĝaj komunumoj de la lando, laŭ informo de la eldono Business Insider.
La ministro pri informado, komunikado kaj teknologio de Kenio sinjoro Ĝo Muĉeru komunikis, ke reprezentantoj de Project Loon nun intertraktas kun lokaj kompanioj, okupiĝantaj pri poŝtelefonado en la lando. Temas jam ekzakte pri aperigo de la aerostatoj en la regiono.
En Kenio situas kelkaj el la plej vizitataj naturparkoj de la mondo, inter kiuj Masai Mara kaj la Nacia parko Amboseli. La lando posedas la oke plej grandan ekonomion en Afriko, laŭ pritaksoj de la Internacia Monunua Fonduso. En la plej grandaj urboj, Najrobi kaj Mombasa, ekzistas stabila alireblo al interreto, tamen multaj vilaĝaj komunumoj daŭre ne havas retaliron.
----------
Esploristoj de la Universitato de Karnegi-Melono nun testas teknologion, kiu estontece helpos anstataŭi tradiciajn trafiklumojn sur urbostratoj, komunikas la eldono Technology Review. Por agordo de trafiko ili proponas uzi bazfrekvencajn radiosistemojn, kiuj pli kaj pli ofte estas instalataj en novajn aŭtojn.
Nova sistemo de virtualaj trafiklumoj funkcias laŭ interaŭta principo, per interŝanĝo de datenoj pri GPS-aj koordinatoj, rapideco kaj direkto de movado. La datenoj estas transdonataj al enaŭta komputilo kaj estas komparataj kun la protokolo de la virtuala trafiklumo, kreita de la esploristoj.
Depende de tio, ĉu la vojo liberas aŭ ne, tuj en la salono de la aŭto eklumiĝas ruĝa aŭ verda signalo. Entute la sistemo estas sufiĉe simpla. Kiam la aŭtoj alproksimiĝas al vojkruciĝo laŭ diversaj vojoj, la programo difinas la “ĉefan” aŭton, kiu regos la situacion. Sur la ekrano de ĝia ensalona komputilo aperos ruĝa signalo kaj sur tiu de la “malĉefa” aperos la verda. Post kiam tiu, la lasta, pasos, la verda signalo aperos jam en la “ĉefa” aŭto. Poste la sistemo elektas la novan “ĉefan” aŭton, kiu alproksimiĝas al la vojkruciĝo.
La unuaj rezultoj de la testoj evidentiĝis vere impresaj: la virtualaj trafiklumoj malplilongigis la atendotempon en vojkruciĝoj je 20%. Cetere la sistemo ja povas esti plibonigota. Oni atendas, ke post tio la atendotempo malplilongiĝos je 30%.
Tamen ĉi maniero por agordo de trafikmovado estigas demandojn. Ekzemple, kiel piedirantoj komprenos, ke ili povas transiri la vojon, se ne estos tradiciaj trafiklumoj. Eblas, certe, fari aplikaĵon por poŝtelefonoj, sed tio jam malplifaciligas la aferojn. Same estas problemoj rilate al, ekzemple, blindaj homoj. Krome devas pasi multe da tempo, por ke ĉiuj aŭtoj estu ekipitaj per ĉi sistemo.
----------
Foje, en ne tiom fora estonteco, sunveloŝipoj povos flugi tra la kosmo je rapideco de 20 % de la lumo. Anstataŭ fuelo ili havos nur laserajn radiojn de la Tero. Moviĝante je tia ĉi rapideco kosmoŝipoj povos atingi la plej proksiman stelon, Alfa Centaŭro, post nur 20 jaroj, laŭ informo de Phys.org.
Kompleksaj inĝenieraj postuloj sekvas el funkciprincipo de la suna velo. Laŭ la ekvacio de Maksvel, la lumo havas impulson kaj povas estigi premon al objektoj. Tamen, malsame de kutimaj veloj, kiuj estas premataj de vento, la sunvela kosma ŝipo moviĝas pro reflektado de lumradioj.
En la verko, publikigita de la magazino Nano Letters, sciencistoj de la Teknologia Instituto de Pasadeno (Usono) montris, ke nanofotonaj strukturoj povas konformi al striktaj postuloj por materialoj de sunaj veloj, kapablaj ebligi relativisman rapidecon.
Pasintece inĝenieroj proponis uzi maldikegan aluminion, diversajn polimerojn kaj karbofadenojn. Malsame de ili, la nanofotonaj strukturoj povas funkcii kun lumo en skalo malpli granda ol longeco de la lumoondo, kio estigas avantaĝon por efika moviĝo kaj agordo de la varmoreĝimo.
Kiel ekzemplon la sciencistoj montris, ke dutavola materialo en silikono [silicio? silici9oZ Ⓚ
1 Elemento, Si, atomnumero 14, atommaso 28,09: silicia klorido SiCl4; siliciaj kombinaĵoj.
2 Nemetalo bruna (en stato nekristala) aŭ nigre griza (en stato kristala), baza materialo de la elektronika industrio, i.a. en la farado de integraj cirkvitoj k fotopiloj.
] kaj kvarco montras bonajn rezultojn danke al komunaj avantaĝoj de ambaŭ materialoj.
Pri ellaboro de la suna velo por NASA okupiĝas inĝenieroj de La Roĉestera teknologia instituto (Usono). Ili ekhavis la ideon uzi kiel materialon la novan grupon de kompozitaj materialoj, havantaj malkutimajn ecojn. Ĉi-aliron eblos uzi en malgrandaj kaj mezgrandaj sputnikoj.

Dum tiom longa tempo post la lasta elsendo mi tre sopiris vin, miaj geaŭskultantoj, kaj mi esperas, ke tio reciprokas. Mi daŭre atendas viajn ideojn kaj proponojn al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo ĉe radio Muzaiko!