Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 56 - el 2018
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoPerlasera energiumado de flugrobotoj estas ellaborata;
Reveno de veloj por ŝarĝoŝipoj pligrandigas ilian efikecon;
Nova tiparo helpas memorfiksi tekston.

Saluton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 56-n elsendon de la programero Interalie! En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Usonaj militistoj ekhavis ideon, kiel eblas flugigi telestiratajn flugrobotojn dum senlima tempoperiodo. Same kiel en multaj aliaj altnivelaj teknologioj oni proponas uzi laseron, laŭ informo de Futurism.
La armeo de Usono ellaboras teknologion por transdoni energion de la tersurfaco per laserpafo. Lasera radio varmigas la fotogalvanan elementon de la flugroboto, kiu transformas ĝin en elektran energion. Esploristoj esperas, ke eblos fari tion je la distanco de ĝis 500 metroj for de la flugroboto.
La ĉefa problemo estas, ke tiel eblas fandi la aparaton, ja varmoenergio de lasero estas tre granda kaj kapablas tute detrui la aparaton mem. La esplorteamo nun laboras pri rimedoj, kiuj povus ebligi disigon de superflua energio por protekti la flugroboton. Por aldona protekto necesas agordi la laseron tiel, ke ĝi precize trafu nur la fotogalvanajn elementojn kaj nenion pli.
Nun la armeo de Usono testas ĉi tiun teknologion surtere, kaj la unuaj rezultoj estos prezentataj jam en la jaro 2019. Poste la esploristoj pluiros al testado de energiumado de flugrobotoj en la aero. Se ĉio iros laŭplane, la teknologio estos polurata dum la jaro 2020. Poste restos nur ricevi aprobon de aŭtoritataj institucioj.
Kiam militistoj perfektigos la teknologion, iliaj flugrobotoj povos flugi senfine longe. Tio utilos kaj por observado de malamikaj objektoj, kaj por patrolado de propraj bazejoj. Poste, kiam perlasera energiumado estos kutimaĵo, ĝi povas ŝanĝi la tutan transportan industrion. Ekzemple flugtaksiojn.
Evoluigo de senpilotaj teknologioj povas naski neatenditan problemon de mankego de fakuloj, kiuj ankoraŭ ne estas tiom bezonataj. Temas pri flugrobotaj operatoroj. En aŭtolernejoj de Japanio oni decidis pretiĝi anticipe kaj ellaboris specialajn lernoprogramojn, kiuj rajtigas homojn ekhavi licencon de “distanca piloto”.
-----
La aviadilkonstruanta kompanio Airbus havas sian aron da ŝipoj, kiuj transportas partojn de aviadiloj inter Eŭropo kaj Usono. Sur tiuj ŝipoj estos instalitaj veloj, similaj al tiuj uzataj por surfotabulo.
La areo de tia velo estos 1000 kvadrataj metroj. La aŭtoroj de la ideo asertas, ke uzado de tia ĉi velo malpligrandigas fuelkonsumon je 20%. Samtempe malpligrandiĝas elĵeto de karbodioksido en la atmosferon. Tio pleje gravas, ĉar fuelo de ĉi tiuj ŝipoj estas sufiĉe malpura.
La kompanio vidas grandajn perspektivojn de tia ĉi aliro. Hodiaŭ en la mondo estas uzataj 27000 grandaj ŝarĝoŝipoj. Jara elspezo pro fuelaĉeto por ĉiu el ili povas atingi 10 milionojn da dolaroj. Do, la ŝparo de 20% rezultos en grandega monsumo, komunikas la eldono Clean Technica.
La sistemo, vere, ne estas simpla. Ne temas nur pri grandega velo, ligita al la ŝipo per ŝnuroj. La kompanio asertas, ke tio estas aŭtomatizita komplekso.
Sensoroj difinas taŭgajn veteron kaj venton por uzadi la velon. Poste ĝi aŭtomate instaliĝas kaj kontribuas al la movado de la ŝipo. Tuj post kiam la sistemo komprenas, ke ĝi ne plu donas signifan efikon, ĝi malhisas la velon. Homa partopreno en la funkciado de la sistemo ne estas bezonata.
Airbus starigis la celon instali ĉi tiun sistemon al 10% de grandaj komercaj ŝipoj ĝis la jaro 2030. La prognozata kompensebleco estas kvin jaroj.
Por Airbus tio ĉi ne estas la unua projekto, kiu ne estas rekte ligita al ĝia ĉefa agado. En aŭgusto finiĝis provado de senpilota flugaparato, kiu uzas sunenergion. La aparato flugadis 26 tagojn senpaŭze. Antaŭe la kompanio kreis departamenton pri ellaborado de “flugantaj aŭtoj”.
-----
Imagu tiparon, kiu faciligas procezon de memorfiksado de la skribita teksto. Tia ĉi tiparo nun ekzistas! Ĝia nomo estas Sans Forgetica kaj ĝi estas ellaborita fare de interfaka teamo de dezajnistoj kaj psikologoj-kondutistoj el la Reĝa Teknologia instituto de Melburno kongrue al teorio de “dezirata malfacileco”. Laŭ ĝi, aperantaj malfacilaĵoj ebligas atingon de celoj. Ĝi estas la unua en la mondo tiparo, kiu helpas homojn rememori tion, kion ili legis, informas New Atlas.
La testadon de la efekto partoprenis 400 gestudentoj en Aŭstralio. La rezulto estas, ke ajna teksto, tajpita per tiparo Sans Forgetica ebligas la ekvilibron: unuflanke ĝi estas legebla, kaj aliflanke ĝi aspektas sufiĉe malkutima por stimuli memorfiksadon de informo.
“Legantoj kutime nur kuras tra la teksto per sia rigardo kaj malbone memorfiksas ĝian sencan enhavon” – diras esploristo Dĵanneke Bliĝlevens. “Se la tiparo estus tro malsimila al la kutima, la cerbo ne povus kompreni ĝin kaj la informo ne estus fiksata. La tiparo Sans Forgetica proponas al ni optimumon, ĉar ĝi havas sufiĉan malfacilecon por ebligi efikan rememoron”.
La tiparo estas alirebla en la formato OpenType kaj en aldonaĵoj por Google Chrome.
Cetere por plibonigi vian memoron sufiĉas eĉ minimumaj fizikaj trejnadoj. Kelkaj minutoj da trejnado tage plibonigas la ligojn inter la cerbopartoj respondecaj pri formado kaj konservado de informo, kion pruvis usonaj kaj japanaj sciencistoj.

Jen kio mankis al mi en universitato – la memorfiksiga tiparo. Espereble ĝi utilos por nunaj gestudentoj. Ajnakaze ni atendas viajn ideojn kaj proponojn, kiujn eblas sendi al la adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo ĉe radio Muzaiko!