Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-11
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoVenezuelo akceptis en oficiala vizito ministron pri eksterlandaj aferoj de Rusio, Sergej Lavrov [Сергей Лавров], en la tria halto de lia turneo tra Latinameriko, post la vizitoj al Kubo kaj Meksiko. La ministro kunsidis kun la venezuela vicprezidantino kaj poste kun Prezidento Nicolás Maduro, laŭ informo de la venezuela ministerio. Karakaso kaj Moskvo havas strategian rilaton, kiu solidiĝis dum la ŝtata vizito de Maduro al la euroazia lando en septembro 2019, kie li pritraktis diversajn temoj de reciproka intereso kun Prezidento Vladimir Putin [Владимир Путин]. Venezuelo kaj Rusio impulsas interkonsentojn pri reciproka kunlaboro en la sferoj de energio, ekonomio, teknologio, industrio kaj milito. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)

Unuĝintaj Nacioj klopodos por du-ŝtata solvo de la israela-palestina konflikto: Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres diris marde [04 feb 2020], ke la monda organizo rekonfirmas sian pozicion pri du-ŝtata solvo de la israela-palestina konflikto. Guterres diris en la kunveno de la Komitato pri Plenumo de la Neforigeblaj Rajtoj de la Palestina Popolo, ke UN plu klopodas subteni palestinanojn kaj israelanojn en ilia strebo solvi la konflikton surbaze de rezolucioj de UN, internacia juro kaj duflankaj interkonsentoj kaj realigi la vidon de la du ŝtatoj – Israelo kaj Palestino – kunekzistantaj en paco kaj sekureco ene de la agnoskitaj landlimoj, surbaze de la stato antaŭ 1967. Li diris, ke dum multaj jaroj la pozicio de UN pri la du-ŝtata solvo estis difinita en koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio kaj la Ĝenerala Asembleo, de kiuj estas limigita la Sekretariejo de la UN. Guterres diris, ke solvi la israela-palestinan konflikton restas ŝlosilo al daŭripova paco en Mez-Oriento, ĉar ĝia influo superpaŝas Israelon kaj la okupatan palestinan teritorion, kaj daŭre radikaliĝas tra la regiono. (Raporto de ĈRI)

Dividiĝo en Stato de Unuiĝo: marde, la 4-an de februaro, la streĉiteco inter Donald Trump kaj Nancy Pelosi evidentiĝis ĉe la komenco de la Stato de Unuiĝo, tiel ke Trump rompis la tradicion kiam li rifuzis saluti al Pelosi, kiu restis kun la mano etendita. Dum lia parolado, la demokrata gvidantino skuis la kapon, faris miensignojn kaj ironie ridetis. Ŝi poste diskonigis sian respondon al la diskurso de la prezidento, disŝirante sian kopion de la Trump-parolado, taksante ĝin kiel “manifesto de falsaĵoj”. La sekvonta tago, merkrede la 5-a de februaro, Donald Trump estis senkulpigita en la usona Senato, pri ĉiuj akuzoj celantaj lian elpostenigon, post senprecedenca proceso sen gravaj dokumentaj atestoj, eĉ sen atestantoj. (Video-raporto de Eŭronovaĵoj)