Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoĈu bonfartas la rilatoj inter Turkio kaj Rusio? Sekve de la mortigo, lundon la 3-an de februaro, de almenaŭ kvin turkaj soldatoj fare de siriaj militfortoj subtenataj de Rusio, estiĝis duboj pri la estonta proksimiĝo inter Turkio kaj Rusio. La kreskantaj streĉoj inter tiuj du landoj rilate Sirion ŝajnas prezenti ŝancon al Usono plibonigi siajn problemajn rilatojn kun Turkio. La turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan [ɾeˈd͡ʒep tɑjˈjip ˈæɾdo(ɰ)ɑn] uzis sian dutagan viziton en Ukrainio por pliigi la premon sur Moskvo. Dum la vizito, Erdoğan kondamnis la anekson de la Krimea duoninsulo farita de Rusio, kaj li subskribis militan interkonsenton kun Kijivo. (Raporto de Vikinovaĵoj)

Lastatempe en Antarkto okazis drama glaĉera kolapso de la Vilhelmo-glaĉero. La efikoj de la mondvarmiĝo en Antarkto inkludas altiĝantajn temperaturojn kaj kreskantan neĝfandadon kaj glacioperdon. Esploro publikigita en 2009 trovis, ke la kontinento fariĝis pli varma ekde la 1950-aj jaroj, verdikto kongrua kun la influo de homfarita klimata ŝanĝo, sed, laŭ esploristoj, kelkaj el la efikoj ankaŭ povis esti natura ŝanĝebleco. Interesa fakto: Antarkto estas la kvine plej granda kontinento: kompare, Antarkto estas preskaŭ duoblepli ol la grandeco de Aŭstralio. (Video-raporto de Eŭronovaĵoj)

Karakaso, feb 7 (RHK) Venezuelo akceptis en oficiala vizito ministron pri eksterlandaj aferoj de Rusio, Sergej Lavrov [Сергей Лавров], en la tria halto de lia turneo tra Latinameriko, post la vizitoj al Kubo kaj Meksiko. La ministro kunsidis kun la venezuela vicprezidantino kaj poste kun Prezidento Nicolás Maduro, laŭ informo de la venezuela ministerio. Karakaso kaj Moskvo havas strategian rilaton, kiu solidiĝis dum la ŝtata vizito de Maduro al la euroazia lando en septembro 2019, kie li pritraktis diversajn temoj de reciproka intereso kun Prezidento Vladimir Putin [Владимир Путин]. Venezuelo kaj Rusio impulsas interkonsentojn pri reciproka kunlaboro en la sferoj de energio, ekonomio, teknologio, industrio kaj milito. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)

Unuĝintaj Nacioj klopodos por du-ŝtata solvo de la israela-palestina konflikto: Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres diris marde [04 feb 2020], ke la monda organizo rekonfirmas sian pozicion pri du-ŝtata solvo de la israela-palestina konflikto. Guterres diris en la kunveno de la Komitato pri Plenumo de la Neforigeblaj Rajtoj de la Palestina Popolo, ke UN plu klopodas subteni palestinanojn kaj israelanojn en ilia strebo solvi la konflikton surbaze de rezolucioj de UN, internacia juro kaj duflankaj interkonsentoj kaj realigi la vidon de la du ŝtatoj – Israelo kaj Palestino – kunekzistantaj en paco kaj sekureco ene de la agnoskitaj landlimoj, surbaze de la stato antaŭ 1967. Li diris, ke dum multaj jaroj la pozicio de UN pri la du-ŝtata solvo estis difinita en koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio kaj la Ĝenerala Asembleo, de kiuj estas limigita la Sekretariejo de la UN. Guterres diris, ke solvi la israela-palestinan konflikton restas ŝlosilo al daŭripova paco en Mez-Oriento, ĉar ĝia influo superpaŝas Israelon kaj la okupatan palestinan teritorion, kaj daŭre radikaliĝas tra la regiono. (Raporto de ĈRI)