Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-13
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoDimanĉe, la 9-an de februaro (2020) en Losanĝeleso, okazis la ĉiujara festa ceremonio de la Oskar-premioj, kaj post la ceremonio la gajnintoj reprenis siajn gravuritajn trofeojn. Oskar-premiojn oni aljuĝas al la plej bonaj filmoj kaj al la plej bona laboro farita de profesiuloj laborantaj en la kinarto: oni aljuĝas Oskaron al la plej bonaj aktoroj, reĝisoroj, kameraistoj, muzikistoj, ktp. Ankaŭ ekzistas premio por unu filmo parolata en neangla lingvo, por dokumentaj kaj animaciaj filmoj. Ĉe la ĉi-jaraj Oskaroj, sud-korea filmo Parazito [기생충/寄生蟲 gisaengchung] estis nomita la plej bona filmo, iĝante la unua ne-anglalingva filmo, kiuakiris pintan premion. Korea film-direktoro Bong Joon-ho ricevis ses trofeojn, inkluzive de plej bona reĝisoro. Lia filmo Parazito estas socia satiro pri du familioj el diversaj klasoj en la ĉefurbo Seulo - unu, kiu loĝas en malriĉeco en subteretaĝo, kaj alia, riĉa, familio loĝanta en granda domo. (Video-raporto de Eŭronovaĵoj ĉiutage spekteblas en la STUDIO)

Gajni batalon kontraŭ la kron-viruso: Ĉina Prezidento Xí Jìnpíng [ɕǐ tɕìn.phǐŋ 习近平], lastatempe emfazis, ke ju pli peniga estas la klopodo preventi kaj regi la epidemion de nova kron-viruso, des pli grava estas la persisto en laŭleĝa agado. Li prezentis postulojn pri leĝdono, leĝplenumo kaj juĝado. Tiuj konkludoj plene spegulas la ideon de la ĉina reganta partio pri ĉiuflanka laŭleĝa regado, kio sendube helpas altigi la kapablon de la agado kontraŭ la epidemio kaj liveras fortan garantion pri regado por batali kontraŭ la epidemio. Ĉinio estas jura ŝtata. Persisto en ĉiuflanka laŭleĝa regado estas evidenta avantaĝo de la ŝtata rega sistemo de Ĉinio kaj ankaŭ grava en la reago al okazaĵoj koncernaj al publika sano. En la lastaj jaroj Ĉinio intensigis la leĝdonon pri medicina kaj sanzorga kampoj. (Raporto de ĈRI)

Ĉu bonfartas la rilatoj inter Turkio kaj Rusio? Sekve de la mortigo, lundon la 3-an de februaro, de almenaŭ kvin turkaj soldatoj fare de siriaj militfortoj subtenataj de Rusio, estiĝis duboj pri la estonta proksimiĝo inter Turkio kaj Rusio. La kreskantaj streĉoj inter tiuj du landoj rilate Sirion ŝajnas prezenti ŝancon al Usono plibonigi siajn problemajn rilatojn kun Turkio. La turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan [ɾeˈd͡ʒep tɑjˈjip ˈæɾdo(ɰ)ɑn] uzis sian dutagan viziton en Ukrainio por pliigi la premon sur Moskvo. Dum la vizito, Erdoğan kondamnis la anekson de la Krimea duoninsulo farita de Rusio, kaj li subskribis militan interkonsenton kun Kijivo. (Raporto de Vikinovaĵoj)