Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-14
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTurkio ne permesas la usonan planon minaci pacon en Mez-Oriento: lunde, la 10-an de februaro (2020) turka prezidento Erdoğan [ˈæɾdo(ɰ)ɑn] diris, ke Turkio neniam permesos, ke Usono minacu pacon en la regiono, per sia tiel nomata "Traktato de la Jarcento". Erdoğan diris, ke la interkonsento, kiu deklaris Jerusalemon la ĉefurbo de Israelo, estas nenio alia ol "revo", kiu minacas pacon en la regiono, kaj Turkio ne permesos realigi ĉi tiun revon. Li diris, "Ni ne agnoskas ĉi tiun planon, kiu signifas aneksadon de palestinaj teroj, detruas Palestinon kaj komplete okupas Jerusalemon. Ni neniam akceptos ĉi tiun intencon, kiu akceptas duŝtatan solvon surface, sed signifas leĝigon de la israela okupado sub la mandato de la usona registaro." Antaŭ tio, Ankaro deklaris mortnaskita la planon, kiu estis anoncita de usona prezidento Donald Trump fine de januaro por ĉesigi la konflikton inter Israelo kaj Palestino. (Raporto de ĈRI)

Gajni batalon kontraŭ la kron-viruso: Ĉina Prezidento Xí Jìnpíng [ɕǐ tɕìn.phǐŋ 习近平], lastatempe emfazis, ke ju pli peniga estas la klopodo preventi kaj regi la epidemion de nova kron-viruso, des pli grava estas la persisto en laŭleĝa agado. Li prezentis postulojn pri leĝdono, leĝplenumo kaj juĝado. Tiuj konkludoj plene spegulas la ideon de la ĉina reganta partio pri ĉiuflanka laŭleĝa regado, kio sendube helpas altigi la kapablon de la agado kontraŭ la epidemio kaj liveras fortan garantion pri regado por batali kontraŭ la epidemio. Ĉinio estas jura ŝtata. Persisto en ĉiuflanka laŭleĝa regado estas evidenta avantaĝo de la ŝtata rega sistemo de Ĉinio kaj ankaŭ grava en la reago al okazaĵoj koncernaj al publika sano. En la lastaj jaroj Ĉinio intensigis la leĝdonon pri medicina kaj sanzorga kampoj. (Raporto de ĈRI)

Ĉu bonfartas la rilatoj inter Turkio kaj Rusio? Sekve de la mortigo, lundon la 3-an de februaro, de almenaŭ kvin turkaj soldatoj fare de siriaj militfortoj subtenataj de Rusio, estiĝis duboj pri la estonta proksimiĝo inter Turkio kaj Rusio. La kreskantaj streĉoj inter tiuj du landoj rilate Sirion ŝajnas prezenti ŝancon al Usono plibonigi siajn problemajn rilatojn kun Turkio. La turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan [ɾeˈd͡ʒep tɑjˈjip ˈæɾdo(ɰ)ɑn] uzis sian dutagan viziton en Ukrainio por pliigi la premon sur Moskvo. Dum la vizito, Erdoğan kondamnis la anekson de la Krimea duoninsulo farita de Rusio, kaj li subskribis militan interkonsenton kun Kijivo. (Raporto de Vikinovaĵoj)