Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-16
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoĴaude, la 13-an de februaro, la Papo Francisko akceptis la eksprezidenton brazilan Lula da Silva en Vatikano, kie ambaŭ dialogos pri gravaj temoj kiel socia malegaleco, malsato kaj maltoleremo en Brazilo kaj la mondo. La renkontiĝo inter la Papo kaj Lula okazis vespere en la sidejo Santa Marta, kie loĝas Francisko kaj personerenkontadas homojn ekster la kutima protokolo de la palaco. La brazila teologo Leonardo Boff diris,ke temas pri kunsido de du grandaj karismaj gvidantoj, agnoskataj tra la tuta mondo. Tio estas bona por la Papo, kiu kolektos spertojn de Lula en la procezo por malpliigi la malegalecon. Laŭ la filozofo, alia esenca punkto en la interŝanĝo estos la restaŭro de demokratio, aparte en Brazilo, kiu “estas minacata pro la maltoleremo kaj brutaleco de la rilatoj”. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)

Pluvegoj kaj inundoj estingas brulegojn en Aŭstralio: aŭtoritatoj en Aŭstralio diras ke grandaj pluvoj povus estingi ĉiujn brulegojn en Novsudkimrio antaŭ la semajnfino. Iuj partoj de orienta Aŭstralio ricevis la plej abundajn pluvegojn depost pli ol 30 jaroj. Aŭstralio estas tero de ekstremoj. Iuj urboj pasis de sekeco ĝis inundo pro granda pluvo falinta en Novsudkimrio kaj Kvinslando. Iuj terkultivistoj spertinte sekecon ricevis siajn plej bonajn pluvojn depost jardeko. Krizaj aŭtoritatoj avertis pri subitaj inundoj minacantaj la vivon. La plej granda urbo de Aŭstralio, Sidnejo, malsekiĝas per preskaŭ 400 mm da pluvo falinta de vendredo. Tiu kvanto kutime falas dum kvar monatoj. Oni prognozas pliajn pluvegojn pli malfrue ĉi-semajne. (Raporto de Vikinovaĵoj)

Turkio ne permesas la usonan planon minaci pacon en Mez-Oriento: lunde, la 10-an de februaro (2020) turka prezidento Erdoğan [ˈæɾdo(ɰ)ɑn] diris, ke Turkio neniam permesos, ke Usono minacu pacon en la regiono, per sia tiel nomata "Traktato de la Jarcento". Erdoğan diris, ke la interkonsento, kiu deklaris Jerusalemon la ĉefurbo de Israelo, estas nenio alia ol "revo", kiu minacas pacon en la regiono, kaj Turkio ne permesos realigi ĉi tiun revon. Li diris, "Ni ne agnoskas ĉi tiun planon, kiu signifas aneksadon de palestinaj teroj, detruas Palestinon kaj komplete okupas Jerusalemon. Ni neniam akceptos ĉi tiun intencon, kiu akceptas duŝtatan solvon surface, sed signifas leĝigon de la israela okupado sub la mandato de la usona registaro." Antaŭ tio, Ankaro deklaris mortnaskita la planon, kiu estis anoncita de usona prezidento Donald Trump fine de januaro por ĉesigi la konflikton inter Israelo kaj Palestino. (Raporto de ĈRI)