Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-18
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa Usona Senato volas limigi la militan potencon de Donald Trump kontraŭ Irano. La Usona Senato ĵaŭde, la 13-an de februaro, adoptis rezolucion, kiu limigas la kapablon de la usona prezidento uzi militajn fortojn kontraŭ Irano sen aprobo de la Kongreso. Ok respublikanaj senatanoj kune kun la demokratoj subtenis la rezolucion malgraŭ ka opono de Prezidento Donald Trump kaj gvidanto de la senata majoritato Mitch McConnell. La Ĉambro de Reprezentantoj sub la regado de demokratoj diris, ke ĝi akceptos la rezolucion, kiu ne celas malhelpi al Usono defendi sin kontraŭ tuja atako. La Blanka Domo minacis uzi vetoon, se la rezolucio estos sendita al Donald Trump, ĉar la Senato ne havos sufiĉajn voĉojn por nuligi tian vetoon. (Raporto de ĈRI)

La 9-an de februaro, 2020, la organizo Progresema Internacia prezentis specialan video-mesaĝon per amaskomunikiloj, kun averto pri la danĝero nuntempe de aŭtoritatismo tra la mondo, kaj tiu mesaĝo nun ankaŭ haveblas en Esperanto: "Ekzistas tutmonda lukto kun enorma konsekvenco, nenio malpli ol la estonteco de la homaro estas en danĝero. Ĉirkaŭ ni, ni vidas, ke la situacio estas terura. La supraj 1% nun regas duonon de la monda riĉeco, dum centoj milionoj da laboristoj restas kaptitaj en malriĉeco kaj malstabileco, kaj kie tutmondiĝo promesis prosperon, ĝi nun liveras financan krizon kaj senfinan militon anstataŭe. Dum la tuta tempo nia klimato alproksimiĝas al detruo. El ĉi tiu krizo tutmonda aŭtoritatismo pliiĝas. Ĉi tiuj estroj promesis restarigi nacian fieron, dum ili mem daŭre atakas minoritatojn, liberan gazetaron kaj demokration mem, sed en la fino ili servas nur al si mem. Timigaj eĥoj de la 1930-aj jaroj, hodiaŭaj aŭtoritatemaj estroj ne memstaras. Ili estas parto de tutmonda akso de dekstraj partioj, kiuj kunhavas financan strategion kaj kontaktojn, kaj ĉirkaŭ la mondo ili gajnas povon. Alvenis la tempo por formi nian propran komunan fronton por la batalo por tutmondaj paco kaj prospero. Ĉi tiu movado kunvenigos homojn tra la tuta maldekstro por pripensi la mondon, kie ni volas vivi kaj igi ĝin realaĵo. Movado ĉe la bazo, mobilizanta laborantajn homojn tra la tuta mondo, malantaŭ dividita elrigardo de demokratio kaj daŭripovo, kaj solidareco. Ni ne pli longe kontentiĝos pri reformoj, sed ni kontaktos komunumojn en ĉiuj anguloj de la mondo kaj konstruos komunan potencon kaj solidarecon. En ĉiuj landoj estas homoj, kiuj batalas por progreso, kaj ni estas tiom pli fortaj kune; estas tempo por progresemuloj de la mondo por kuniĝi. Ni komencu hodiaŭ konstrui pli bonan morgaŭon." (Mesaĝo de Progresema Internacia)

Ĵaude, la 13-an de februaro, la Papo Francisko akceptis la eksprezidenton brazilan Lula da Silva en Vatikano, kie ambaŭ dialogos pri gravaj temoj kiel socia malegaleco, malsato kaj maltoleremo en Brazilo kaj la mondo. La renkontiĝo inter la Papo kaj Lula okazis vespere en la sidejo Santa Marta, kie loĝas Francisko kaj personerenkontadas homojn ekster la kutima protokolo de la palaco. La brazila teologo Leonardo Boff diris,ke temas pri kunsido de du grandaj karismaj gvidantoj, agnoskataj tra la tuta mondo. Tio estas bona por la Papo, kiu kolektos spertojn de Lula en la procezo por malpliigi la malegalecon. Laŭ la filozofo, alia esenca punkto en la interŝanĝo estos la restaŭro de demokratio, aparte en Brazilo, kiu “estas minacata pro la maltoleremo kaj brutaleco de la rilatoj”. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)