Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUnuiĝintaj Nacioj publikigis liston de firmaoj, kiuj komercas en la israelaj kolonioj de Cisjordanio, kies ekziston la plejparto de la internacia komunumo konsideras malobservo de la internacia juro. La oficejo de la Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj deklaris merkrede, la 12-an de februaro, ke ĝi nombras 112 firmaojn, kiuj agadas
en israelaj setlejoj, inter kiuj 94 havas sian sidejon en Israelo kaj 18 alilande. La Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj ordonis en 2016 al la Alta Komisaro, malgraŭ la kontraŭstaro de Usono, prepari liston de la firmaoj, kiujn oni rigardas kiel subtenemajn al la kolonioj. La ministro pri eksteraj aferoj de la Palestina Aŭtonomio [الفلسطینیة الوطنیة السلطة as-Sulṭa al-Waṭanīya al- Filasṭīnīya] Riyad Al-Maliki [المالكي ریاض [diris, ke la listo estas venko por la internacia juro. (Raporto de Vikinovaĵoj)

Ĵaude, la 13-an de februaro, la Papo Francisko akceptis la eksprezidenton brazilan Lula da Silva en Vatikano, kie ambaŭ dialogos pri gravaj temoj kiel socia malegaleco, malsato kaj maltoleremo en Brazilo kaj la mondo. La renkontiĝo inter la Papo kaj Lula okazis vespere en la sidejo Santa Marta, kie loĝas Francisko kaj personerenkontadas homojn ekster la kutima protokolo de la palaco. La brazila teologo Leonardo Boff diris,ke temas pri kunsido de du grandaj karismaj gvidantoj, agnoskataj tra la tuta mondo. Tio estas bona por la Papo, kiu kolektos spertojn de Lula en la procezo por malpliigi la malegalecon. Laŭ la filozofo, alia esenca punkto en la interŝanĝo estos la restaŭro de demokratio, aparte en Brazilo, kiu “estas minacata pro la maltoleremo kaj brutaleco de la rilatoj”. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)

La 9-an de februaro, 2020, la organizo Progresema Internacia prezentis specialan video-mesaĝon per amaskomunikiloj, kun averto pri la danĝero nuntempe de aŭtoritatismo tra la mondo, kaj tiu mesaĝo nun ankaŭ haveblas en Esperanto: "Ekzistas tutmonda lukto kun enorma konsekvenco, nenio malpli ol la estonteco de la homaro estas en danĝero. Ĉirkaŭ ni, ni vidas, ke la situacio estas terura. La supraj 1% nun regas duonon de la monda riĉeco, dum centoj milionoj da laboristoj restas kaptitaj en malriĉeco kaj malstabileco, kaj kie tutmondiĝo promesis prosperon, ĝi nun liveras financan krizon kaj senfinan militon anstataŭe. Dum la tuta tempo nia klimato alproksimiĝas al detruo. El ĉi tiu krizo tutmonda aŭtoritatismo pliiĝas. Ĉi tiuj estroj promesis restarigi nacian fieron, dum ili mem daŭre atakas minoritatojn, liberan gazetaron kaj demokration mem, sed en la fino ili servas nur al si mem. Timigaj eĥoj de la 1930-aj jaroj, hodiaŭaj aŭtoritatemaj estroj ne memstaras. Ili estas parto de tutmonda akso de dekstraj partioj, kiuj kunhavas financan strategion kaj kontaktojn, kaj ĉirkaŭ la mondo ili gajnas povon. Alvenis la tempo por formi nian propran komunan fronton por la batalo por tutmondaj paco kaj prospero. Ĉi tiu movado kunvenigos homojn tra la tuta maldekstro por pripensi la mondon, kie ni volas vivi kaj igi ĝin realaĵo. Movado ĉe la bazo, mobilizanta laborantajn homojn tra la tuta mondo, malantaŭ dividita elrigardo de demokratio kaj daŭripovo, kaj solidareco. Ni ne pli longe kontentiĝos pri reformoj, sed ni kontaktos komunumojn en ĉiuj anguloj de la mondo kaj konstruos komunan potencon kaj solidarecon. En ĉiuj landoj estas homoj, kiuj batalas por progreso, kaj ni estas tiom pli fortaj kune; estas tempo por progresemuloj de la mondo por kuniĝi. Ni komencu hodiaŭ konstrui pli bonan morgaŭon." (Mesaĝo de Progresema Internacia)