Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoĈefo de UN estas memfida pri la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio: dimanĉe, la 16-an de februaro (2020), António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ], Ĝenerala Sekretario de UN, esprimis konfidon pri la grandaj klopodoj de Ĉinio por la batalo kontraŭ la nuna eksplodo de la nova kronviruso. Guterres diris dum komuna gazetara konferenco, ke la rimedoj adoptitaj de la ĉina registaro estas grandegaj klopodojcerte ebligontaj laŭgradan redukton de la malsano. Li diris, ke la eksplodo de la kronviruso estas grandega defio, kaj ĉiam estas malfacile havi rapidan solvon, tamen Ĉinio faris tre fortan kaj tre imponan respondon. (Raporto de Ĉina Radio Internacia)

Nenian kunlaboron kun faŝistoj: la 15an de februaro (2020) en Germanio, preskaŭ 18 000 manifestaciantoj kolektiĝis en Erfurto, ĉefurbo de Turingio oriente de la lando. Estro de la regiono estis elektita danke al ekstremdekstro, kio provokis politikan tertremon la 5an de februaro (2020).
Flagrubandoj en la stratoj de Erfurto asertis: "Ni volas nenian akordon kun la faŝistoj: neniam kaj nenie" kaj "la potencon, ni ne volas je ia ajn prezo" La manifestacio estis kunvokita post la surpriza elekto de la liberalulo Thomas Kemmerich, danke al la voĉdonoj de la ekstremdekstro. Tio kreis politikan tertremon en la tuta lando. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Unuiĝintaj Nacioj publikigis liston de firmaoj, kiuj komercas en la israelaj kolonioj de Cisjordanio, kies ekziston la plejparto de la internacia komunumo konsideras malobservo de la internacia juro. La oficejo de la Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj deklaris merkrede, la 12-an de februaro, ke ĝi nombras 112 firmaojn, kiuj agadas
en israelaj setlejoj, inter kiuj 94 havas sian sidejon en Israelo kaj 18 alilande. La Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj ordonis en 2016 al la Alta Komisaro, malgraŭ la kontraŭstaro de Usono, prepari liston de la firmaoj, kiujn oni rigardas kiel subtenemajn al la kolonioj. La ministro pri eksteraj aferoj de la Palestina Aŭtonomio [الفلسطینیة الوطنیة السلطة as-Sulṭa al-Waṭanīya al- Filasṭīnīya] Riyad Al-Maliki [المالكي ریاض [diris, ke la listo estas venko por la internacia juro. (Raporto de Vikinovaĵoj)