Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-22
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoInsuloj malaperas en la maron: kiel nova signo de la klimata ŝanĝiĝo, du insuloj de la indonezia provinco de Suda Sumatro malaperis pro la leviĝo de la akvoj. La neloĝataj insuletoj nomataj Betet kaj Gundul situas nun je unu kaj kvar metroj sub la marnivelo. Sume, 23 insuletoj situantaj sur la orienta marbordo de la insulo Sud-Sumatro estas minacataj. Ili plejparte estas neloĝataj, sed kelkaj havas kelkajn loĝantojn. Tiuj ĉi jam devis transloki siajn domojn je pluraj dekoj da metroj en la teritorion por eviti la leviĝon de la akvoj. La klimata varmiĝo tamen ne estas la sola kialo. Ankaŭ intensa uzado de fekundigiloj, drenado de la subteraj akvoj kaj ekstraktado de sablo malaltigas la grundojn. Indonezio tute ne estas ekzemplo koncerne la lukton kontraŭ la klimata varmiĝo. La lando estas unu el la plej gravaj konsumantoj de karbo. Ĝi estas submetata al amasa senarbarigo kaj rapidiĝanta sekiĝo de siaj humidaj zonoj, kio konsistigas gravajn karbonputojn. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Ĉefo de UN estas memfida pri la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio: dimanĉe, la 16-an de februaro (2020), António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ], Ĝenerala Sekretario de UN, esprimis konfidon pri la grandaj klopodoj de Ĉinio por la batalo kontraŭ la nuna eksplodo de la nova kronviruso. Guterres diris dum komuna gazetara konferenco, ke la rimedoj adoptitaj de la ĉina registaro estas grandegaj klopodojcerte ebligontaj laŭgradan redukton de la malsano. Li diris, ke la eksplodo de la kronviruso estas grandega defio, kaj ĉiam estas malfacile havi rapidan solvon, tamen Ĉinio faris tre fortan kaj tre imponan respondon. (Raporto de Ĉina Radio Internacia)

Nenian kunlaboron kun faŝistoj: la 15an de februaro (2020) en Germanio, preskaŭ 18 000 manifestaciantoj kolektiĝis en Erfurto, ĉefurbo de Turingio oriente de la lando. Estro de la regiono estis elektita danke al ekstremdekstro, kio provokis politikan tertremon la 5an de februaro (2020). Flagrubandoj en la stratoj de Erfurto asertis: "Ni volas nenian akordon kun la faŝistoj: neniam kaj nenie" kaj "la potencon, ni ne volas je ia ajn prezo" La manifestacio estis kunvokita post la surpriza elekto de la liberalulo Thomas Kemmerich, danke al la voĉdonoj de la ekstremdekstro. Tio kreis politikan tertremon en la tuta lando. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)