Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoHoma dramo en Sirio: nord-okcidente de Sirio, vere homa dramo disvolviĝas. En apenaŭ tri monatoj, preskaŭ 500 000 infanoj devis fuĝi la batalojn. Blokitaj meze de la bombadoj de la siria armeo, kaj de ties rusia aliancano, la civiluloj de la ĉirkaŭurboj de Idlib kaj Alepo, la lastaj ribelaj influlokoj, kiuj batalas kontraŭ la reĝimo de Baŝar Al-Asad, provas fuĝi. De post decembro 2019 kaj la reintensiĝo de la siriaj militaj ofensivoj, pli ol 900 000 personoj estis delokitaj en tiu regiono, laŭ la lasta raporto de Unuiĝintaj Nacioj. Blokitaj ĉe la nordo fare de Turkio, kiu fermis sian landlimon al la rifuĝintoj, la civiluloj stagnas en nesalubraj kampadejoj, submetataj al la malvarmega vetero, kiu frapas la regionon. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Ĵaŭde, la 20-an de februaro, pasaĝeroj de kronvirus-trafita krozoŝipo alvenas hejmen en Honkongo [香港 Xiānggǎng [ɕāŋkǎŋ/hœ́ ːŋ.kɔ̌ːŋ]], kaj li nun iros en kvarantenon dum du semajnoj. La nombro da ĉiutagaj kazoj de la kronoviruso daŭre malkreskas: Ĉinio raportis la plej grandan malkreskon de novaj kazoj de la nova kronoviruso, kiu mortigis pli ol 2 000 homojn post la komenco de la disvastiĝo antaŭ pli ol du monatoj. Malgraŭ la malkresko de la ĉiutagaj nombroj da konfirmitaj kazoj, la Monda Organizaĵo pri Sano avertis ĉi-semajne kontraŭ malstreĉiĝo kaj kontraŭ la kredo, ke pasis la plej malbona periodo. Ĝi diras, ke ankoraŭ tro malfruas por antaŭkoni precize kiamaniere evoluos la disvastiĝo. (Raporto de Eŭronovaĵoj kaj Vikinovaĵoj)

Nenian kunlaboron kun faŝistoj: la 15an de februaro (2020) en Germanio, preskaŭ 18 000 manifestaciantoj kolektiĝis en Erfurto, ĉefurbo de Turingio oriente de la lando. Estro de la regiono estis elektita danke al ekstremdekstro, kio provokis politikan tertremon la 5an de februaro (2020). Flagrubandoj en la stratoj de Erfurto asertis: "Ni volas nenian akordon kun la faŝistoj: neniam kaj nenie" kaj "la potencon, ni ne volas je ia ajn prezo" La manifestacio estis kunvokita post la surpriza elekto de la liberalulo Thomas Kemmerich, danke al la voĉdonoj de la ekstremdekstro. Tio kreis politikan tertremon en la tuta lando. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)