Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-02-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Bonaj novaĵoj pri la epidemio en Ĉinio!
– Vizitu ĉinajn muzeojn per interreto!
– Komencis nova semestro per reta instruado en pluraj universitatoj de Ĉinio.
– Reciprokaj helpoj inter Ĉinio kaj Pakistano.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Bonaj novaĵoj pri la epidemio en Ĉinio!

La nombro de elhospitaliĝintoj unuafoje superis tiun de nov-konfirmitaj infektitoj. Ekreduktiĝis la nombro de konfirmitaj infektitoj. La taga nombro de elhospitaliĝintoj superis 1 000 dum sinsekvaj 7 tagoj. La nombro de nov-konfirmitaj infektitoj ekster Hubei-provinco reduktiĝis dum sinsekvaj 15 tagoj. La nombro de nov-konfirmitaj infektitoj ekster Hubei-provinco estas malpli ol 100 en sinsekvaj du tagoj. Kaj en urboj de Hubei-provinco, ekster Wuhan, la nov-konfirmitaj infektitoj estas malpil ol 100.

– Vizitu ĉinajn muzeojn per interreto!

Li Bin estas muzeoŝatanto en la nordokcidenta ĉina urbo Xi'an. Li neniam havis la ŝancon viziti la Muzeon de Imperiestra Palaco de Pekino. Sidante komforte en sia hejmo, li vizitis la muzeon per aparato de virtuala realo kaj vidis altvalorajn eksponaĵojn prezentitajn en klara tri-dimensia vidangulo. Dum la epidemio, multaj muzeoj kaj galerioj en Ĉinio estas fermitaj por eviti propagiĝon de la viruso. Tamen ili lanĉis aŭ plibonigis diversajn retajn ekspoziciojn.

– Komencis nova semestro per reta instruado en pluraj universitatoj de Ĉinio.

Pro la epidemio, pluraj ĉinaj universitatoj, inter ili Pekina Universitato kaj Tsinghua-Universitato, ŝanĝis siajn planojn por la nova printempa semestro kaj komencis retan instruadon en la 17-a de februaro. Kursoj, kiuj nepre postulas ĉeeston de lernanto, kiel ekzemple eksperimentaj kursoj, estos prokrastitaj aŭ nuligitaj por tiu ĉi semestro.

– Reciprokaj helpoj inter Ĉinio kaj Pakistano.

Post komenco de la epidemio de Koronviruso en Ĉinio, multaj landoj, inkluzive de Pakistano, donis helpojn. Kvankam Pakistano estas trafata de lokustoj, ĝi donacis al Ĉinio 300 mil maskojn, 800 protektajn kostumojn kaj 6 800 parojn da gantoj. Ĉinio priatentas la lokustan katastrofon, kaj sendis fakan laborgrupon al Pakistano por helpi la landon.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn