Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoNova pasporto por Britio: antaŭ nelonge Britio adiaŭis Eŭropan Union, kaj ĝiaj subtenantoj entuziasme bonvenigas la novan britan pasporton, kiu ŝanĝis sian koloron de la ruĝa al la blua, la koloro de la brita pasporto antaŭ la jaro 1988. Ĉefministro Theresa May [təˈriːzə ˈmeɪ], jam en decembro 2017, anoncis ke post la Brit-eliro la kovrilo de la brita pasporto ŝanĝiĝos de la ruĝa de EU– al la tradicia, estinta ĝis 1988, blua koloro de la brita pasporto. Ŝi diris: "La pasporto de Britio estas esprimo de nia sendependeco kaj suvereneco – simbolante civitanecon de nia fiera, granda nacio. Tial ni anoncas, ke la kulteca blua pasporto revenos post kiam ni forlasos Eŭropan Union." Sed la ĉefa kunordiganto pri Brit-eliro de la Eŭropa Parlamento, Guy Verhofstadt, tiutempe replikis: "Ne ekzistas EU-leĝaro diktanta pasportan koloron. La Unuiĝinta Reĝlando povus havi ajnan pasportan koloron, kiun ĝi dezirus por resti en EU", kaj fakte li pravis: ĉiuj pasportoj de Eŭrop-Uniaj ŝtatoj laŭsupoze estas en norma formato, inkluzive de ruĝa kovrilo, sed ĉi tio nur estas en interkonsento inter la registaroj de tiuj landoj. Tamen, la entuziasmuloj pri la Brit-eliro apenaŭ povas atendi ĝis kiam iliaj pasportoj ŝanĝos la koloron. Multaj aliaj komprenas la ironion pri la tuta afero: la novaj pasportoj estas presataj en Pollando fare de Franca-Nederlanda kompanio! La ironio pri la nova brita pasporto presata ene de la Eŭropa Unio do estas klara, sed tio verŝajne estas relative malgrava afero kompare kun tio, kion diris Claire Hanna, opozicia membro de la brita parlamento, ke la nova pasporto vere signifas kion ŝi nomas: "la alvenon de ekonomiaj problemoj kaj limigitaj horizontoj". (Video-raporto de Rusio-Hodiaŭ Televido)

Kriza intertraktado pri Sirio: vendrede, la 21an de februaro [2020],germana kancelierino [ĉefministro] Angela Merkel, franca prezidento Emmanuel Macron kaj turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan [ɾeˈd͡ʒep tɑjˈjip ˈæɾdo(ɰ)ɑn] telefone diskutis la situacion pri Sirio kaj Libio. Ili esprimis sian maltrankvilon pri la homa krizo kaj pri la malboniĝo de la situacio en la nordokcidenta parto de Sirio. La tri interkonsentis solvi la sirian krizon per politikaj rimedoj kaj esprimis opinion, ke interparola kunveno, inkluzive de ĉeesto de la rusia prezidento Vladimir Putin, helpos solvi la krizon. (Raporto de Ĉina Radio Internacia)

Ĵaŭde, la 20-an de februaro, en Jangono-urbo [ရနကန[jàɰ̃ɡòʊɰ̃ mjo̰]], en Birmo [မနမ [mjəmà]], ankaŭ nomata Mjanmao, incendio rapide disvastiĝis tra 12-etaĝa apartementbloko en la komerca distrikto de la urbo. Ĉirkaŭ 60 kamionoj de fajro-brigadistoj batalis kontraŭ la fumoj kaj flamoj, por savi multajn homojn el la brulanta konstruaĵo. Jangono estas la plej granda urbo de la lando, kun loĝantaro de kvin milionoj da homoj. La propra lingvo de Jangono estas la birma [မနမဘသ [mjəmà bàðà]]. La plej aĝaj kaj plej edukitaj loĝantoj parolas ankaŭ la anglan. Ĝis la Dua Mondmilito Birmo estis parto de la Brita Imperio . (Video-raporto de Eŭronovaĵoj)