Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMerkrede, la 27-an de februaro (2020) Prezidanto Donald Trump transdonis al sia vicprezidanto Mike Pence registaran respondecon pri la kron-viruso [COVID-19], meze de kreskantaj kritikoj pri la traktado de la Blanka Domo de la kriza situacio. Dum novaĵkonferenco, Donald Trump diris: "Pro ĉio, kion ni faris, la risko por la usona popolo restas tre malalta". La prezidanto ne anoncis novajn vojaĝajn limigojn, dirante, ke "ĝuste nun ne estas la taŭga tempo" por limigi vojaĝojn al aliaj landoj, inkluzive de Sud-Koreio kaj Italio, kiuj jam havas multajn kron-virusajn kazojn. Nancy Messonnier, direktoro de la Nacia Centro por Imunigado kaj Spiraj Malsanoj deklaris, ke ŝi certe atendas kron-virusan disvastiĝon en Usono, sed Trump ŝajne kontraŭdiris tiun taksadon, dirante merkrede [27 feb 2020], ke li ne kredas tion neevitebla. Trump diris: "Ĝi malaperos. Unu tagon ĝi estos kiel miraklo, ĝi malaperos". (Raporto de CNN-novaĵ-agentejo)

La iama ŝtatestro de Egiptio Hosni Mubarak [مبارك سید حسني محمد Muḥammad Ḥusnī Sayyid Mubārak [mæˈħæmːæd ˈħosni ˈsæjːed moˈbɑːɾɑk]] mortis je la aĝo de 91. Lian morton raportis marde, la 25-an de februaro la ŝtata televido. Mubarak regis Egiption preskaŭ 30 jarojn antaŭ ol esti eksigita en 2011 post 18 tagoj de popolaj manifestacioj. En 1975, li estis nomumita anstataŭulo de la prezidanto Anwar Sadat [السادات أنور محمد Muḥammad ʾAnwar as-Sādāt [mæ ˈħæmmæd ˈʔɑnwɑɾ essæˈdæːt]] kaj estis apud li, kiam tiu estis mortigita en oktobro de 1981 de islamistoj. Mubarak regis Egiption per fera pugno, trudinte malbonfaman krizan leĝon donintan al la sekurecaj fortoj vastan potencon por subpremi la opozicion kaj bridi bazajn liberecojn. (Raporto de Vikinovaĵoj)

Antaŭ nelonge Britio adiaŭis Eŭropan Union, kaj ĝiaj subtenantoj entuziasme bonvenigas la novan britan pasporton, kiu ŝanĝis sian koloron de la ruĝa al la blua, la koloro de la brita pasporto antaŭ la jaro 1988. Ĉefministro Theresa May [təˈriːzə ˈmeɪ], jam en decembro 2017, anoncis ke post la Brit-eliro la kovrilo de la brita pasporto ŝanĝiĝos de la ruĝa de EU– al la tradicia, estinta ĝis 1988, blua koloro de la brita pasporto. Ŝi diris: "La pasporto de Britio estas esprimo de nia sendependeco kaj suvereneco – simbolante civitanecon de nia fiera, granda nacio. Tial ni anoncas, ke la kulteca blua pasporto revenos post kiam ni forlasos Eŭropan Union." Sed la ĉefa kunordiganto pri Brit-eliro de la Eŭropa Parlamento, Guy Verhofstadt, tiutempe replikis: "Ne ekzistas EU-leĝaro diktanta pasportan koloron. La Unuiĝinta Reĝlando povus havi ajnan pasportan koloron, kiun ĝi dezirus por resti en EU", kaj fakte li pravis: ĉiuj pasportoj de Eŭrop-Uniaj ŝtatoj laŭsupoze estas en norma formato, inkluzive de ruĝa kovrilo, sed ĉi tio nur estas en interkonsento inter la registaroj de tiuj landoj. Tamen, la entuziasmuloj pri la Brit-eliro apenaŭ povas atendi ĝis kiam iliaj pasportoj ŝanĝos la koloron. Multaj aliaj komprenas la ironion pri la tuta afero: la novaj pasportoj estas presataj en Pollando fare de Franca-Nederlanda kompanio! La ironio pri la nova brita pasporto presata ene de la Eŭropa Unio do estas klara, sed tio verŝajne estas relative malgrava afero kompare kun tio, kion diris Claire Hanna, opozicia membro de la brita parlamento, ke la nova pasporto vere signifas kion ŝi nomas: "la alvenon de ekonomiaj problemoj kaj limigitaj horizontoj". (Video-raporto de Rusio-Hodiaŭ Televido)