Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoHomaj rajtoj en Ĉinio kaj en la mondo: la 26an de februaro (2020) dum sesio de Homrajta Konsilio de UN, okazinta en Ĝenevo, S-ro Liu Hua [刘华 liú huá [ljə́u xwáː]], speciala reprezentanto pri homaj rajtoj de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, refutis la aserton de Britio kaj aliaj landoj pri la demando pri la Xinjiang-regiono [شينجاڭ] ʃinˈd͡ʒɑŋ] Ujgura aŭtonoma regiono de Ŝjinĝjiango新疆维吾尔自治区 [ɕīntɕāŋwə́iúːə̌rtsz̩̀ːʈʂʐ̩̀ːtɕhwyː]]. Li emfazis, ke iuj landoj ignoras la faktojn kaj intervenas en la internajn kaj jurajn aferojn de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio bonvenigas altan komisiiton de UN pri homaj rajtoj viziti al Xinjiang, kaj nun faras preparadon por tia vizito. Ĉinio asertas, ke praktiko montras, ke ne ekzistas unueca normo por ĉiuj landoj en la protekto de homaj rajtoj, kaj ke modernigo en homaj rajtoj ne signifas okcidentigon. Protekti homajn rajtojn devas konformi al la situacio de la lando. En Ĉinio 1,4 miliardoj da loĝantoj vivas, kiuj liberiĝas de militfajro, delokiĝo kaj teruro. Laŭ la ĉina reprezentanto, tio estas la plej granda programo pri homaj rajtoj kaj la plej bona praktikado en la protekto de homaj rajtoj. (Raporto de Ĉina Radio Internacia)

La 23-an de februaro, en la urbo Niigata [新潟市 Niigata-shi [niːɡata]], en Japanio, forpasis 112-jaraĝa viro, Chitetsu Watanabe [渡辺ちてつ [ɰatanabe tɕi te\tsɯβ]], kiu estis la plej maljuna viro de la mondo. Nur du semajnojn antaŭe li ricevis atestilon pri tio dum mallonga ceremonio. Asertoj aŭ pretendoj de ekstrema aĝo estis ofte farataj, tamen nur malmultaj pruviĝis sendubaj post kritika ekzameno —ekzemple: ĉu ekzistas skribita naskiĝatesto? Ĉu ĝi akordas kun la geedziĝatesto, aŭ kun la datumoj el la popolcenso? La plej aĝa homo iam vivinta estis francino Jeanne Louise Calment [ʒan lwiz kalmɑ̃], kiu atingis laaĝon de 122 jaroj kaj 164 tagoj laŭ nerefuteblaj dokumentoj. (Raporto de Eŭronovaĵoj)

Merkrede, la 27-an de februaro (2020) Prezidanto Donald Trump transdonis al sia vicprezidanto Mike Pence registaran respondecon pri la kron-viruso [COVID-19], meze de kreskantaj kritikoj pri la traktado de la Blanka Domo de la kriza situacio. Dum novaĵkonferenco, Donald Trump diris: "Pro ĉio, kion ni faris, la risko por la usona popolo restas tre malalta". La prezidanto ne anoncis novajn vojaĝajn limigojn, dirante, ke "ĝuste nun ne estas la taŭga tempo" por limigi vojaĝojn al aliaj landoj, inkluzive de Sud-Koreio kaj Italio, kiuj jam havas multajn kron-virusajn kazojn. Nancy Messonnier, direktoro de la Nacia Centro por Imunigado kaj Spiraj Malsanoj deklaris, ke ŝi certe atendas kron-virusan disvastiĝon en Usono, sed Trump ŝajne kontraŭdiris tiun taksadon, dirante merkrede [27 feb 2020], ke li ne kredas tion neevitebla. Trump diris: "Ĝi malaperos. Unu tagon ĝi estos kiel miraklo, ĝi malaperos". (Raporto de CNN-novaĵ-agentejo)