Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-04
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoRusia prezidento Vladimir Putin [Владимир Путин] kaj lia paralelulo Recep Tayyip Erdoğan [ɾeˈd͡ʒep tɑjˈjip ˈæɾdo(ɰ)ɑn] ankoraŭ ne renkontiĝos pri Sirio: Kremlo ĵaŭde [la 27an de februaro 2020] neis, ke Putin renkontiĝos kun Erdoğan la 5an de marto [2020] por pridiskuti la situacion en Sirio. "Putin havas aliajn laborplanojn por la 5a de marto," proparolanto de Kremlo diris al raportistoj, komentante eblan pintkunvenon de la rusia, turkia, germania kaj francia gvidantoj en Istanbulo meze de pliiĝanta streĉeco en la siria nordokcidenta provinco Idlib. (Raporto de Ĉina Radio Internacia)

La 23-an de februaro, en la urbo Niigata [新潟市 Niigata-shi [niːɡata]], en Japanio, forpasis 112-jaraĝa viro, Chitetsu Watanabe [渡辺ちてつ [ɰatanabe tɕi te\tsɯβ]], kiu estis la plej maljuna viro de la mondo. Nur du semajnojn antaŭe li ricevis atestilon pri tio dum mallonga ceremonio. Asertoj aŭ pretendoj de ekstrema aĝo estis ofte farataj, tamen nur malmultaj pruviĝis sendubaj post kritika ekzameno —ekzemple: ĉu ekzistas skribita naskiĝatesto? Ĉu ĝi akordas kun la geedziĝatesto, aŭ kun la datumoj el la popolcenso? La plej aĝa homo iam vivinta estis francino Jeanne Louise Calment [ʒan lwiz kalmɑ̃], kiu atingis laaĝon de 122 jaroj kaj 164 tagoj laŭ nerefuteblaj dokumentoj. (Raporto de Eŭronovaĵoj)

Merkrede, la 27-an de februaro (2020) Prezidanto Donald Trump transdonis al sia vicprezidanto Mike Pence registaran respondecon pri la kron-viruso [COVID-19], meze de kreskantaj kritikoj pri la traktado de la Blanka Domo de la kriza situacio. Dum novaĵkonferenco, Donald Trump diris: "Pro ĉio, kion ni faris, la risko por la usona popolo restas tre malalta". La prezidanto ne anoncis novajn vojaĝajn limigojn, dirante, ke "ĝuste nun ne estas la taŭga tempo" por limigi vojaĝojn al aliaj landoj, inkluzive de Sud-Koreio kaj Italio, kiuj jam havas multajn kron-virusajn kazojn. Nancy Messonnier, direktoro de la Nacia Centro por Imunigado kaj Spiraj Malsanoj deklaris, ke ŝi certe atendas kron-virusan disvastiĝon en Usono, sed Trump ŝajne kontraŭdiris tiun taksadon, dirante merkrede [27 feb 2020], ke li ne kredas tion neevitebla. Trump diris: "Ĝi malaperos. Unu tagon ĝi estos kiel miraklo, ĝi malaperos". (Raporto de CNN-novaĵ-agentejo)