Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoRifuĝinto-krizo en Mez-Oriento: lunde, la 2an de marto (2020), rifuĝintoj alvenis mare sur la greka insulo Lesbo [Λέσβος, nun Μυτιλήνη Mitileno]. Miloj da rifuĝintoj malsukcesis transiri la landlimon inter Turkio kaj Grekio, do multaj el ili senespere finfine provis eskapi mare. En antikvaj tempoj sur tiu greka insulo en la Egea Maro naskiĝis la poetoj Terpandro, Ariono, Sapfo kaj Alkeo. Lesbo estas aparte konata kiel la hejmo de la antikva poetino Sapfo, kiu havis reputacion por samseksemo; de tie venas la vortoj lesbo aŭ lesbanino por samseksemulino. La insulo nuntempe havas ĉirkaŭ 90 000 loĝantojn, kaj evidente tiu nombro rapide kreskos pro la ĉiutaga alveno de novaj rifuĝintoj. (Raporto de Eŭronovaĵoj)

La 23-an de februaro, en la urbo Niigata [新潟市 Niigata-shi [niːɡata]], en Japanio, forpasis 112-jaraĝa viro, Chitetsu Watanabe [渡辺ちてつ [ɰatanabe tɕi te\tsɯβ]], kiu estis la plej maljuna viro de la mondo. Nur du semajnojn antaŭe li ricevis atestilon pri tio dum mallonga ceremonio. Asertoj aŭ pretendoj de ekstrema aĝo estis ofte farataj, tamen nur malmultaj pruviĝis sendubaj post kritika ekzameno —ekzemple: ĉu ekzistas skribita naskiĝatesto? Ĉu ĝi akordas kun la geedziĝatesto, aŭ kun la datumoj el la popolcenso? La plej aĝa homo iam vivinta estis francino Jeanne Louise Calment [ʒan lwiz kalmɑ̃], kiu atingis laaĝon de 122 jaroj kaj 164 tagoj laŭ nerefuteblaj dokumentoj. (Raporto de Eŭronovaĵoj)

Merkrede, la 27-an de februaro (2020) Prezidanto Donald Trump transdonis al sia vicprezidanto Mike Pence registaran respondecon pri la kron-viruso [COVID-19], meze de kreskantaj kritikoj pri la traktado de la Blanka Domo de la kriza situacio. Dum novaĵkonferenco, Donald Trump diris: "Pro ĉio, kion ni faris, la risko por la usona popolo restas tre malalta". La prezidanto ne anoncis novajn vojaĝajn limigojn, dirante, ke "ĝuste nun ne estas la taŭga tempo" por limigi vojaĝojn al aliaj landoj, inkluzive de Sud-Koreio kaj Italio, kiuj jam havas multajn kron-virusajn kazojn. Nancy Messonnier, direktoro de la Nacia Centro por Imunigado kaj Spiraj Malsanoj deklaris, ke ŝi certe atendas kron-virusan disvastiĝon en Usono, sed Trump ŝajne kontraŭdiris tiun taksadon, dirante merkrede [27 feb 2020], ke li ne kredas tion neevitebla. Trump diris: "Ĝi malaperos. Unu tagon ĝi estos kiel miraklo, ĝi malaperos". (Raporto de CNN-novaĵ-agentejo)