Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-03-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Senkontaktaj restoracioj populariĝas en Ĉinio.
– Ĉinoj disdonis maskojn surstrate en Japanio.
– Ĉinio donacis maskojn al la urbo Daegu, en Sud-Koreio.
– 413 ĉinaj pactrupanoj en Malio ricevis Pac-Medalojn pri Honoro de UN.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Senkontaktaj restoracioj populariĝas en Ĉinio.

Sub la influo de epidemio kaǔzita de korona viruso, kiel certigi sekurecon de manĝaĵoj kaj kontentigi postulojn de konsumantoj? La 21-an de februaro, Ĉina Hotela Asocio anoncis la ekfunkciadon de la unuaj "senkontaktaj restoracioj", en  kiuj oni mendas manĝaĵon per poŝtelefona skanado de dudimensia kodo kaj ricevas la manĝaĵon laŭ mendila numero.

– Ĉinoj disdonis maskojn surstrate en Japanio.

Antaŭ nelonge, membroj de Ĉina Entreprena Asocio en Japanio kaj aliaj ĉinoj disdonis maskojn surstrate en Shinjuku de Japanio. Ili faris tion por helpi la japanan popolon venki la batalon kontraŭ la epidemio. Helpataj de la ambasadejo kaj la asocio, ĉiuj ĉinaj entreprenoj en Japanio klopodas por batali kontraŭ la epidemio.

– Ĉinio donacis maskojn al la urbo Daegu, en Sud-Koreio.

Pli ol 25 000 medicinaj maskoj donacitaj de Ĉina Ambasado en Korea Respubliko estis transportitaj de Seulo al Daegu vespere de la 27-a de februaro por helpi la korean popolon batali kontraŭ la epidemio de korona viruso. La Ĉina Ambasado en Korea Respubliko deklaris, ke ĝi daŭre kolektos materialojn por subteni la korean popolon en tiu ĉi malfacila momento.

– 413 ĉinaj pactrupanoj en Malio ricevis Pac-Medalojn pri Honoro de UN.

La 25-an de februaro, 413 oficiroj kaj soldatoj el la sepa pactrupo de Ĉinio al Malio ricevis Pac-Medalojn de Honoro disdonitajn de UN. Mahamat Saleh Annadif, ĉefo de UN pri misio de plurtavola kaj integra stabiligo en Malio, laŭdis la laboron de la ĉina pactrupo.
Zhu Liying, ĉina ambasadoro en Malio, diris, ke Ĉinio daŭre plenumos sian respondecon kaj laŭ siaj kapabloj konservos pacon en Afriko kaj antaǔenpuŝos ĝian disvolviĝon.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn