Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoĴaude, la 27an de februaro, manifestaciantoj en Londono celebris sian venkon post jura proceso, en kiu la juĝisto deklaris kontraŭleĝa la provon pligrandigi la Heathrow-flughavenon [ˈhiːθrəʊ] de Londono. Pro la klimata ŝanĝo, oni do ne povas konstrui trian aviokurejon por la flughaveno. La flughaveno London Heathrow situas en la ĉirkaŭaĵo de la brita ĉefurbo Londono. Ĝi estas la tutmonde trie plej granda flughaveno pri la nombro de pasaĝeroj, kun pli ol 67 milionoj da pasaĝeroj, kiuj pasas ĝin ĉiujare. Ĝi estas la plej granda flughaveno en Eŭropo.(Raporto de Eŭronovaĵoj)

Rifuĝinto-krizo en Mez-Oriento: lunde, la 2an de marto (2020), rifuĝintoj alvenis mare sur la greka insulo Lesbo [Λέσβος, nun Μυτιλήνη Mitileno]. Miloj da rifuĝintoj malsukcesis transiri la landlimon inter Turkio kaj Grekio, do multaj el ili senespere finfine provis eskapi mare. En antikvaj tempoj sur tiu greka insulo en la Egea Maro naskiĝis la poetoj Terpandro, Ariono, Sapfo kaj Alkeo. Lesbo estas aparte konata kiel la hejmo de la antikva poetino Sapfo, kiu havis reputacion por samseksemo; de tie venas la vortoj lesbo aŭ lesbanino por samseksemulino. La insulo nuntempe havas ĉirkaŭ 90 000 loĝantojn, kaj evidente tiu nombro rapide kreskos pro la ĉiutaga alveno de novaj rifuĝintoj. (Raporto de Eŭronovaĵoj)

Merkrede, la 27-an de februaro (2020) Prezidanto Donald Trump transdonis al sia vicprezidanto Mike Pence registaran respondecon pri la kron-viruso [COVID-19], meze de kreskantaj kritikoj pri la traktado de la Blanka Domo de la kriza situacio. Dum novaĵkonferenco, Donald Trump diris: "Pro ĉio, kion ni faris, la risko por la usona popolo restas tre malalta". La prezidanto ne anoncis novajn vojaĝajn limigojn, dirante, ke "ĝuste nun ne estas la taŭga tempo" por limigi vojaĝojn al aliaj landoj, inkluzive de Sud-Koreio kaj Italio, kiuj jam havas multajn kron-virusajn kazojn. Nancy Messonnier, direktoro de la Nacia Centro por Imunigado kaj Spiraj Malsanoj deklaris, ke ŝi certe atendas kron-virusan disvastiĝon en Usono, sed Trump ŝajne kontraŭdiris tiun taksadon, dirante merkrede [27 feb 2020], ke li ne kredas tion neevitebla. Trump diris: "Ĝi malaperos. Unu tagon ĝi estos kiel miraklo, ĝi malaperos". (Raporto de CNN-novaĵ-agentejo)