Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-07
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoRifuĝintoj transpasas la riveron: merkrede, la 4an de marto [2020], migrantoj transpasis la riveron Maritsa [aŭ –Meriç aŭ Evros Έβρος], kiu dividas nordokcidentan Turkio kaj Grekion. Miloj da rifuĝintoj el Sirio ne sukcesas eniri Grekion, do multe da ili provas fari tion trans la riveron Maritsa aŭ eĉ trans la maron al grekaj insuloj apud la turkia marbordo. La rivero Maritsa fontas en la Rila-Montaro en okcidenta Bulgario. La rivero formas landlimon inter Turkio kaj Grekio. En vintra sezono la akvo de la rivero kompreneble estas ege malvarma, kaj krom multaj aliaj defioj kaj mizeroj, provo transpasi ĝin estas danĝera por individuoj kaj familioj. La rifuĝinto-problemo fariĝis homa katastrofo en la regiono, provante la kapablon de registaroj, kaj eble eĉ pli grave, provante la solidarecon inter homoj. (Raporto de Eŭronovaĵoj)

Ĵaude, la 27an de februaro, manifestaciantoj en Londono celebris sian venkon post jura proceso, en kiu la juĝisto deklaris kontraŭleĝa la provon pligrandigi la Heathrow-flughavenon [ˈhiːθrəʊ] de Londono. Pro la klimata ŝanĝo, oni do ne povas konstrui trian aviokurejon por la flughaveno. La flughaveno London Heathrow situas en la ĉirkaŭaĵo de la brita ĉefurbo Londono. Ĝi estas la tutmonde trie plej granda flughaveno pri la nombro de pasaĝeroj, kun pli ol 67 milionoj da pasaĝeroj, kiuj pasas ĝin ĉiujare. Ĝi estas la plej granda flughaveno en Eŭropo.(Raporto de Eŭronovaĵoj)

Rifuĝinto-krizo en Mez-Oriento: lunde, la 2an de marto (2020), rifuĝintoj alvenis mare sur la greka insulo Lesbo [Λέσβος, nun Μυτιλήνη Mitileno]. Miloj da rifuĝintoj malsukcesis transiri la landlimon inter Turkio kaj Grekio, do multaj el ili senespere finfine provis eskapi mare. En antikvaj tempoj sur tiu greka insulo en la Egea Maro naskiĝis la poetoj Terpandro, Ariono, Sapfo kaj Alkeo. Lesbo estas aparte konata kiel la hejmo de la antikva poetino Sapfo, kiu havis reputacion por samseksemo; de tie venas la vortoj lesbo aŭ lesbanino por samseksemulino. La insulo nuntempe havas ĉirkaŭ 90 000 loĝantojn, kaj evidente tiu nombro rapide kreskos pro la ĉiutaga alveno de novaj rifuĝintoj. (Raporto de Eŭronovaĵoj)