Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-11
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoFeminismo en Parizo: dimanĉe, la 8an de marto, en Parizo, feminismaj manifestaciantoj okazigis proteston en la centro de la francia ĉefurbo, okaze de la Internacia Tago de Virinoj. Feminismo (foje dirata ankaŭ virinismo aŭ inismo) estas socia teorio kaj politika movado, kiu kritikas la malegalecon inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de virinoj. Ekzistas multaj direktoj de feminismo, sed la baza elirpunkto de feminismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al viroj. (Raporto de Eŭronovaĵoj)

Mortiga tornado en Tenesio: merkrede, la 4an de marto, postvivantoj de mortiga tornado, kiu trafis la usonan ŝtaton Tenesio, diris, ke ili devis teni unu la alian kaj ankaŭ deteni meblojn por preventi la vento forporti ilin. Tornado estas forta turniĝanta kolono de aero, kiu evoluas el ŝtormo kaj ofte havas formon de funelo. Tornadoj estas konataj kiel ege detruemaj meteologiaj fenomenoj, kaj ili okazas en ŝtormoj tutmonde, tamen ili formiĝas en centra parto de Usono pli ofte, laŭ nombro de tornado-eventoj, ol en aliaj landoj. Ne estas tute sciate, kiel tornadoj formiĝas. Oni kredas, ke ili ekestas, kiam malvarma aero suriras la tavolon de varma aero, kio kaŭzas la varman aeron rapide supreniĝi. La tornado en Tenesio mortigis almenaŭ 25 homojn. (Raporto de Eŭronovaĵoj)

Rifuĝintoj transpasas la riveron: merkrede, la 4an de marto [2020], migrantoj transpasis la riveron Maritsa [aŭ –Meriç aŭ Evros Έβρος], kiu dividas nordokcidentan Turkio kaj Grekion. Miloj da rifuĝintoj el Sirio ne sukcesas eniri Grekion, do multe da ili provas fari tion trans la riveron Maritsa aŭ eĉ trans la maron al grekaj insuloj apud la turkia marbordo. La rivero Maritsa fontas en la Rila-Montaro en okcidenta Bulgario. La rivero formas landlimon inter Turkio kaj Grekio. En vintra sezono la akvo de la rivero kompreneble estas ege malvarma, kaj krom multaj aliaj defioj kaj mizeroj, provo transpasi ĝin estas danĝera por individuoj kaj familioj. La rifuĝinto-problemo fariĝis homa katastrofo en la regiono, provante la kapablon de registaroj, kaj eble eĉ pli grave, provante la solidarecon inter homoj. (Raporto de Eŭronovaĵoj)