Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoJogo kaj Esperanto: ĉu ekzistas ligo inter jogo kaj Esperanto? Oni asertas, ke Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaŭ "interna ideo", esprimanta profundan deziron al tutmonda unuiĝo de la homaro per komuna lingvo, vokanta la mondon al vekiĝo. Ĝi promesas "sanktan harmonion" kaj liberiĝon de lingva konfuzo. Jogo estas familio de antikvaj fizikaj, mensaj, kaj spiritaj praktikoj, kiuj originis en Hindio [aŭ: Barato], kie ili daŭre estas vibrantaj kaj vivantaj tradicioj. Jogo celas kombini sintenojn, meditadon, regatan spiradon, elparoladon de vortoj kaj aliajn teknikojn por kontribui al la disvolviĝo de la individuo, trankviligi la doloron kaj atingi staton de vekiĝo. La fina celo de joga praktikado estas atingi liberiĝon (sanskrite: mokṣa;nagarie [devanāgarī]: मो) el la mondaj suferoj kaj el la ciklo de naskiĝo kaj morto (sansaro). (Raporto de Studio kaj Vikipedio)

Feminismo en Parizo: dimanĉe, la 8an de marto, en Parizo, feminismaj manifestaciantoj okazigis proteston en la centro de la francia ĉefurbo, okaze de la Internacia Tago de Virinoj. Feminismo (foje dirata ankaŭ virinismo aŭ inismo) estas socia teorio kaj politika movado, kiu kritikas la malegalecon inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de virinoj. Ekzistas multaj direktoj de feminismo, sed la baza elirpunkto de feminismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al viroj. (Raporto de Eŭronovaĵoj)

Mortiga tornado en Tenesio: merkrede, la 4an de marto, postvivantoj de mortiga tornado, kiu trafis la usonan ŝtaton Tenesio, diris, ke ili devis teni unu la alian kaj ankaŭ deteni meblojn por preventi la vento forporti ilin. Tornado estas forta turniĝanta kolono de aero, kiu evoluas el ŝtormo kaj ofte havas formon de funelo. Tornadoj estas konataj kiel ege detruemaj meteologiaj fenomenoj, kaj ili okazas en ŝtormoj tutmonde, tamen ili formiĝas en centra parto de Usono pli ofte, laŭ nombro de tornado-eventoj, ol en aliaj landoj. Ne estas tute sciate, kiel tornadoj formiĝas. Oni kredas, ke ili ekestas, kiam malvarma aero suriras la tavolon de varma aero, kio kaŭzas la varman aeron rapide supreniĝi. La tornado en Tenesio mortigis almenaŭ 25 homojn. (Raporto de Eŭronovaĵoj)