Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-14
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoBaza enspezo por batali kontraŭ malriĉecon:
Baza enspezo, nomata ankaŭ garantio de baza enspezo, universala baza enspezo (UBE), baza viv-salajro (BVS) aŭ universala popol-donaco, estas speco de bonfara programo en kiu civitanoj (aŭ konstantaj loĝantoj) de la lando povas regule ricevadi monsumojn de la registaro. En pura aŭ senkondiĉa baza enspezo, la pago estas sendependa de ajna alia enspezo. Senkondiĉa enspezo, kiu estas sufiĉa por plenumi bazajn individuajn bezonojn (ĉe aŭ super la malriĉeca linio), estas nomata plena baza enspezo, dum se ĝi estas malpli ol tiu kvanto, ĝi estas nomata parta. Baza enspezo povas esti efektivigata tutlande, regione aŭ loke. Baza enspezo (aŭ baza rento) estas propono starigita de kelkaj ekonomikistoj, kiu resume konsistas el la pago de egala elspezo fare de la ŝtato al ĉiu plenrajta membro de la socio aŭ loĝanto, sendepende de tio, kiuj estas iliaj ceteraj eblaj enspez-fontoj. Ĝi celas forigi la malriĉecon kaj samtempe elimini la problemojn derivatajn de diversaj subvencioj, malegale distribuataj en la socioj. (Raporto de Vikipedio)

Jogo kaj Esperanto: ĉu ekzistas ligo inter jogo kaj Esperanto? Oni asertas, ke Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaŭ "interna ideo", esprimanta profundan deziron al tutmonda unuiĝo de la homaro per komuna lingvo, vokanta la mondon al vekiĝo. Ĝi promesas "sanktan harmonion" kaj liberiĝon de lingva konfuzo. Jogo estas familio de antikvaj fizikaj, mensaj, kaj spiritaj praktikoj, kiuj originis en Hindio [aŭ: Barato], kie ili daŭre estas vibrantaj kaj vivantaj tradicioj. Jogo celas kombini sintenojn, meditadon, regatan spiradon, elparoladon de vortoj kaj aliajn teknikojn por kontribui al la disvolviĝo de la individuo, trankviligi la doloron kaj atingi staton de vekiĝo. La fina celo de joga praktikado estas atingi liberiĝon (sanskrite: mokṣa;nagarie [devanāgarī]: मो) el la mondaj suferoj kaj el la ciklo de naskiĝo kaj morto (sansaro). (Raporto de Studio kaj Vikipedio)

Feminismo en Parizo: dimanĉe, la 8an de marto, en Parizo, feminismaj manifestaciantoj okazigis proteston en la centro de la francia ĉefurbo, okaze de la Internacia Tago de Virinoj. Feminismo (foje dirata ankaŭ virinismo aŭ inismo) estas socia teorio kaj politika movado, kiu kritikas la malegalecon inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de virinoj. Ekzistas multaj direktoj de feminismo, sed la baza elirpunkto de feminismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al viroj. (Raporto de Eŭronovaĵoj)