Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-03-14
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Ĉinio decidis donaci al Monda Organizo pri Sano 20 milionojn da usonaj dolaroj
– Xinhua protestis kontraŭ redukto de ĉinaj ĵurnalistoj en Usono.
– Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj protestis kontraŭ la esprimo “ĉina viruso", uzita de kelkaj amaskomunikiloj
– “Artgalerio” en la hospitalo Leishenshan, en Wuhan.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Ĉinio decidis donaci al Monda Organizo pri Sano 20 milionojn da usonaj dolaroj

La 7an de marto Chen Xu, ĉina konstanta reprezentanto en ĝeneva oficejo de UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Svislando, deklaris, ke la ĉina registaro decidis donaci 20 milionojn da usonaj dolaroj al Monda Organizo pri Sano por subteni ĝin estigi internacian kunlaboron kontraŭ la nova koronviruso, altigi kapablon de evoluantaj landoj trakti la epidemion kaj plifortigi disvolvadon de publika sansistemo.

– Xinhua protestis kontraŭ redukto de ĉinaj ĵurnalistoj en Usono.

Usono difinis la novaĵagentejon Xinhua kaj aliajn ĉinajn amaskomunikilojn en Usono kiel "eksterlandaj misioj", kaj komencis forpeli ĉinajn raportistojn. Reage al tio, proparolanto de novaĵagentejo Xinhua publikigis deklaron, kiu forte protestas kontraŭ tio, kaj pledis al Usono tuj korekti la eraron kaj protekti la rajtojn kaj interesojn de ĉinaj ĵurnalistoj en la lando.

– Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj protestis kontraŭ la esprimo “ĉina viruso", uzita de kelkaj amaskomunikiloj.

La 4-an de marto, Zhao Lijian, proparolanto de Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke iuj amaskomunikiloj malrespondece prezentis la novan koronviruson kiel "ĉina viruso". Tion Ĉinio firme kontraŭas. Monda Organizo pri Sano plurfoje rimarkigis, ke nova koronviruso estas tutmonda problemo kaj ĝia origino ne estas konata. Oni devas eviti diraĵojn kiuj fifamigas landon aŭ regionon.

– “Artgalerio” en la hospitalo Leishenshan, en Wuhan.

Post finkonstruado de la hospitalo Leishenshan, en Wuhan, medicinaj teamoj el diversaj lokoj en Ĉinio alvenis por kuraci pacientojn. La muro de la hospitalo iom post iom fariĝis “artgalerion”, kie medicinistoj kaj laborantoj, per pentraĵoj kaj skribaĵoj, esprimas siajn bondezirojn kaj elmontras siajn konvinkojn pri venko en la batalo kontraŭ la epidemio.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn