Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-16
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoRememori la tertremon: la 11an de marto, en Tokio, Japanio, oni solene rememoris la pli ol 18 mil viktimojn de la Sendajo-tertremo [東北地方太平洋沖地震 [to/ːhokɯβ ̅ tɕi\hoː ta/ihe\ːjoː o/kji ̅ dʑi/ɕiɴ ̅] - Tertremo en Pacifiko influinta la regionon Tōhoku, en kiu situas Sendajo, aŭ: 東 日 本 大 震 災 [çi / ŋaɕinjiho\ɴ da/iɕi\ɴsai] - La Granda Orient-Japana Tertremo] de la 11a de marto en la jaro 2011. La tertremo de Sendajo estis granda tertremo oriente de la marbordo de la norda parto de la japania insulo Honŝuo [本州 [hoɴɕɯβː]]. Ĝi okazis la 11-an de marto 2011, kaj havis sian epicentron proksimume 370 km nordoriente de Tokio kaj 130 km oriente de Sendajo. La evento konsideriĝas la plej forta tertremo en Japanio, ekde kiam sciencistoj komencis registri tertremojn en la regiono. Laŭ la tiel nomata momant-magnituda skalo, la tertremo havis la forton de 9,0 (Mw). La centro situis proksimume 25 km sub la marsurfaco. (Raporto de Eŭronovaĵoj kaj Vikipedio)

Baza enspezo por batali kontraŭ malriĉecon
Baza enspezo, nomata ankaŭ garantio de baza enspezo, universala baza enspezo (UBE), baza viv-salajro (BVS) aŭ universala popol-donaco, estas speco de bonfara programo en kiu civitanoj (aŭ konstantaj loĝantoj) de la lando povas regule ricevadi monsumojn de la registaro. En pura aŭ senkondiĉa baza enspezo, la pago estas sendependa de ajna alia enspezo. Senkondiĉa enspezo, kiu estas sufiĉa por plenumi bazajn individuajn bezonojn (ĉe aŭ super la malriĉeca linio), estas nomata plena baza enspezo, dum se ĝi estas malpli ol tiu kvanto, ĝi estas nomata parta. Baza enspezo povas esti efektivigata tutlande, regione aŭ loke. Baza enspezo (aŭ baza rento) estas propono starigita de kelkaj ekonomikistoj, kiu resume konsistas el la pago de egala elspezo fare de la ŝtato al ĉiu plenrajta membro de la socio aŭ loĝanto, sendepende de tio, kiuj estas iliaj ceteraj eblaj enspez-fontoj. Ĝi celas forigi la malriĉecon kaj samtempe elimini la problemojn derivatajn de diversaj subvencioj, malegale distribuataj en la socioj. (Raporto de Vikipedio)

Jogo kaj Esperanto: ĉu ekzistas ligo inter jogo kaj Esperanto? Oni asertas, ke Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaŭ "interna ideo", esprimanta profundan deziron al tutmonda unuiĝo de la homaro per komuna lingvo, vokanta la mondon al vekiĝo. Ĝi promesas "sanktan harmonion" kaj liberiĝon de lingva konfuzo. Jogo estas familio de antikvaj fizikaj, mensaj, kaj spiritaj praktikoj, kiuj originis en Hindio [aŭ: Barato], kie ili daŭre estas vibrantaj kaj vivantaj tradicioj. Jogo celas kombini sintenojn, meditadon, regatan spiradon, elparoladon de vortoj kaj aliajn teknikojn por kontribui al la disvolviĝo de la individuo, trankviligi la doloron kaj atingi staton de vekiĝo. La fina celo de joga praktikado estas atingi liberiĝon (sanskrite: mokṣa;nagarie [devanāgarī]: मो) el la mondaj suferoj kaj el la ciklo de naskiĝo kaj morto (sansaro). (Raporto de Studio kaj Vikipedio)