Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
Teksto"Planedo nomata Tero": tio estas la titolo de nova inspira muzikvideo en Esperanto, en kiu kortuŝe kantas kaj deklamas Matuda Youko el Japanio. Ŝi prezentas muzikan universalan mesaĝon de humanismo kaj paco dum epoko de tutmondaj humanitaraj krizoj kaj tiel kontribuas al la celo kaj agado de pacaj movadoj. La tutmonda paca movado temas pri sociaj movadoj, kiuj aktive kaj organizite celas malebligi militojn kaj pormilitan armadon, kaj kontraŭas militadon kiel politika instrumento de konfliktoj. Oni povas trovi la muzikvideon en la STUDIO-retejo, kaj ankaŭ la YouTube-retejo. (Raporto de Studio)

Neniu nova infekto en la urbo Uhano [武汉 Wǔhàn [ǔːxæ̀n]]: neniu nova infekto de la nova kronviruso estis raportita merkrede, la 18an de marto, en Uhano, la centro de la epidemio, kio markas la rimarkindan unuan fojon en la batalo de la lando kontraŭ la infekta malsano dum pli ol du monatoj. La trafita kaj kvarantenigita urbo en la provinco Hubejo [湖北 Húběi [xwúːpə̌i]], estas unu el la plej grandaj urbegoj de la Ĉina Popola Respubliko. Uhano servas kiel grava industria kaj teknikscienca bazo, centro de ekonomio, komerco, kulturo kaj edukado, kaj nodo de la tera, akva kaj aera trafiko en centra Ĉinio. (Raporto de Eŭronovaĵoj kaj Ĉina Radio Internacia)

Ĉeha premio por Ivan Acher: merkrede, la 11an de marto, komponisto Ivan Acher gajnis la plej elstaran premion de la Ĉeĥa Filma Akademio por la komponita muziko por la ĉeĥa filmo "Horloĝista metiolernanto" (Hodinářův učeň). Ivan Acher estas ĉeĥa poeto kaj komponisto, kiu verkis muzikon por ĉirkaŭ 150 teatraj kaj filmaj verkoj. Sian unuan operon li kreis en la jaro 2017 en Esperanto, nomata: "Suferado de princo Sternenhoch" – pri malbela riĉulo, kiu edzinigis al si same malbelan knabinon Helga, kiu lin malamas. La komponisto deziris komponi la operon en Esperanto, por ke la aŭskultantoj ĝuu la muzikon kaj ne provu deĉifri la vortojn, kio forlogus ilian atenton de la melodio. Li alparolis esperantiston Miroslav Malovec, kiu esperantigis por li la tekston, kaj nur poste la Esperanta versio estis muzikigita. Do la Esperanta versio estas originalo de la opero. En aprilo 2018 okazis sur la Nova Scenejo de la Nacia Teatro en Prago la premiero, kaj la opero estis enlistigita en la kurantan programon de la teatro por la vasta publiko.(Raporto de Pavel Pavlik kaj Vikipedio)

Kiel preventi Kronviruson: en la jaro 2020, la nomo Nova Kronviruso aperis en nia vivo. Ĝi ŝtele eniris en multajn landojn kaj kaŭzis pneŭmonion, kiu minacas la homan vivon. La 28an de februaro, la Monda Organizo pri Sano anoncis, ke ĝi altigis la riskon de la nova kronviruso ĝis tre alta nivelo. Do, kiamaniere ni preventu la viruson hejme? La viruso estas komunikebla inter homoj per salivo kaj kontakto. Por eviti infekton, ni devas uzi maskon, ofte lavi la manojn kaj ĝenerale ĉiam praktiki higienon kaj sanan vivstilon kiel eble plej bone. (Raporto de Ĉina Radio Internacia)