Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoEsperantistoj kaj la Kronviruso: Esperantistoj el la tuta mondo rakontas pri la situacio en siaj landoj rilate al la Kronviruso. Antaŭ kelkaj tagoj, gvidantoj de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, publikigis alvokon, en kiu ili petis, ke homoj sendu al ili rakontojn pri sia sperto en tiu malfacila momento por la tuta mondo. Kontribuis dekoj da esperantistoj el plej diversaj partoj de la mondo. Ili rakontis pri la situacio en siaj landoj, donis konsilojn pri kion fari dum restado hejme. Sed plej grave, esperantistoj donis grandan mesaĝon de espero! Spektu la interesan YouTube-filmeton nun ankaŭ en la Studio-retejo kaj kunhavigu ĝin al viaj amikoj! (Raporto de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo)

"Planedo nomata Tero": tio estas la titolo de nova inspira muzikvideo en Esperanto, en kiu kortuŝe kantas kaj deklamas Matuda Youko el Japanio. Ŝi prezentas muzikan universalan mesaĝon de humanismo kaj paco dum epoko de tutmondaj humanitaraj krizoj kaj tiel kontribuas al la celo kaj agado de pacaj movadoj. La tutmonda paca movado temas pri sociaj movadoj, kiuj aktive kaj organizite celas malebligi militojn kaj pormilitan armadon, kaj kontraŭas militadon kiel politika instrumento de konfliktoj. Oni povas trovi la muzikvideon en la STUDIO-retejo, kaj ankaŭ la YouTube-retejo. (Raporto de Studio)

Neniu nova infekto en la urbo Uhano [武汉 Wǔhàn [ǔːxæ̀n]]: neniu nova infekto de la nova kronviruso estis raportita merkrede, la 18an de marto, en Uhano, la centro de la epidemio, kio markas la rimarkindan unuan fojon en la batalo de la lando kontraŭ la infekta malsano dum pli ol du monatoj. La trafita kaj kvarantenigita urbo en la provinco Hubejo [湖北 Húběi [xwúːpə̌i]], estas unu el la plej grandaj urbegoj de la Ĉina Popola Respubliko. Uhano servas kiel grava industria kaj teknikscienca bazo, centro de ekonomio, komerco, kulturo kaj edukado, kaj nodo de la tera, akva kaj aera trafiko en centra Ĉinio. (Raporto de Eŭronovaĵoj kaj Ĉina Radio Internacia)