Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-03-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– China Daily lanĉis la retpaĝaron "Ĉina Projekto por Batali Kontraŭ COVID-19"
– Mongolio rekomencos ĉiuflanke uzi la tradician mongolan skribon ekde 2025
– Monda Organizo pri Sano: oni ne devas kunligi la novan koronviruson kun specifa regiono
– Refunkcias publika transporto en urboj de Hubei-provinco
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
– China Daily lanĉis la retpaĝaron "Ĉina Projekto por Batali Kontraŭ COVID-19"
 
Por pli bone diskonigi al la internacia komunumo ĉinajn spertojn kaj praktikojn en la batalo kontraŭ la epidemio, China Daily lanĉis anglalingvan retpaĝaron, en kiu oni publikigas la plej novajn progresojn pri esplorado kaj produktado de vakcino kaj kurac-efiko de medikamentoj, dividas informojn pri preventado, regado kaj kuracado en Ĉinio, kaj invitas spertulojn respondi demandojn.
 
– Mongolio rekomencos ĉiuflanke uzi la tradician mongolan skribon ekde 2025
 
La 18an de marto, mongola registaro anoncis, ke ekde 2025 Mongolio ĉiuflanke rekomencos la uzon de la hujhu-stila mongola skribo, ankaŭ konata kiel tradicia mongola skribo. Pro historiaj kialoj, Mongolio forlasis tiun skribon en 1946 kaj ekuzis novan mongolan skribon per la cirila alfabeto. Ekde 2010, Mongolio plivastigas la uzon de tradicia mongola skribo.
 
– Monda Organizo pri Sano: oni ne devas kunligi la novan koronviruson kun specifa region
 
La 18-an de marto, Michael Ryan, ĉefo de Programo pri San-Krizoj de Monda Organizo pri Sano klarigis, ke oni ne devas nomi la novan koronviruson "ĉina viruso", ĉar ĝi ne havas naciecon, kaj la objektoj influitaj de ĝi ne rilatas al raso, haŭtkoloro, posedaĵoj, ktp., do oni ne devas kunligi la viruson kun specifa grupo.
 
– Refunkcias publika transporto en urboj de Hubei-provinco
 
Xiaogan, unu el la urboj forte trafitaj de epidemio en Hubei-provinco, centra Ĉinio, sabate rekomencis la publikan transporton, post kiam la urbo estis fermita dum preskaŭ du monatoj. La funkciado de busoj, taksioj, interretaj aŭtaj servoj kaj trans-distriktaj busoj rekomencis tagmeze de la 21-a de marto, post kiam kompletiĝis 21 sinsekvaj tagoj sen novaj konfirmitaj kazoj de la malsano.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn