Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-03-31
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoRusio fermas la landlimon: la Rusia registaro sabate [la 29an de marto 2020] diris en deklaro, ke Rusio, per de siaj la Rusia Ministerio pri Transportado kune kun la Federa Sekureca Servo [FSB/ФСБ — Федеральная служба безопасности] de la Rusia Federacio, la Dogana Servo kaj la Rusia Administracio pri Konsumantaraj Rajtoj kaj Homa Bonfarto portempe haltigas landliman transiron per aŭtomobilo, fervojo, piedirado kaj aliaj manieroj tra landlimaj kontrolpunktoj ekde lundo [la 30a de marto] por bridi la disvastiĝon de la nova kronviruso. (Raporto de Ĉina Radio Internacia)

Rusio, Ĉinio kaj Kubo sendas helpon al Italio: vespere la 22-an de marto en aerarmea flughaveno apud Romo, alteriĝis la unua aviadilo de la Ministerio pri defendo de Rusio kun aparataro kaj virusologoj, destinitaj helpi al Italio en ĝia lukto kontraŭ la pandemio de Kronvirusa Malsano (COVID-19). Ĝin sekvis ses aliaj aviadiloj kun unuhora intervalo. Entute al Italio venos naŭ militaviadiloj el Rusio. Tiu ĉi helpo estis promesita de la rusia prezidanto Vladimir Putin al la itala ĉefministro Giuseppe Conte dum ilia telefona konversacio antaŭtage. Samtage teamo el 52 kuracistoj flugis el Havano, Kubo, al Italio. Tio estas jam la sesa kuba kuracista brigado, sendita lastatempe eksterlanden. Antaŭe kubaj fakuloj jam venis al Venezuelo, Nikaragvo, Jamajko, Surinamo kaj Grenado. Ĉinio jam pli frue sendis al Italio fakulojn, aparatojn, maskojn kaj medikamentojn. Sume en Italio infektiĝis jam pli ol 35 mil homoj kaj mortis pli ol 4800. (Raporto de Vikinovaĵoj)

Tutmondaj novaĵoj en Esperanto: klaku, aŭskultu kaj spektu! http://novajhoj.weebly.com/25-03-2020.html
Esperantistoj kaj la Kronviruso: Esperantistoj el la tuta mondo rakontas pri la situacio en siaj landoj rilate al la Kronviruso. Antaŭ kelkaj tagoj, gvidantoj de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, publikigis alvokon, en kiu ili petis, ke homoj sendu al ili rakontojn pri sia sperto en tiu malfacila momento por la tuta mondo. Kontribuis dekoj da esperantistoj el plej diversaj partoj de la mondo. Ili rakontis pri la situacio en siaj landoj, donis konsilojn pri kion fari dum restado hejme. Sed plej grave, esperantistoj donis grandan mesaĝon de espero! Spektu la interesan YouTube-filmeton nun ankaŭ en la Studio-retejo kaj kunhavigu ĝin al viaj amikoj! (Raporto de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo)