Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoForpasis Albert Uderzo: la 92-jaraĝa Albert Uderzo estis franca desegnisto de la fama komiksa serio Asteriks. Li forpasis la 24an de marto en Francio. En la jaro 1951 li renkontis René Goscinny, kiu mem desegnis bildstriojn kaj estis talenta verkisto. Goscinny tiam verkis la rakontojn, kiujn Uderzo ilustris. Ili kune produktis komiksajn seriojn, inter alie ekde 1959 Asteriks, kiu fariĝis ilia plej granda komuna sukceso. Post la morto de René Goscinny en 1977 Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion, kiu parte aperis ankaŭ en Esperanto. (Raporto de Vikipedio)

Rusio fermas la landlimon: la Rusia registaro sabate [la 29an de marto 2020] diris en deklaro, ke Rusio, per de siaj la Rusia Ministerio pri Transportado kune kun la Federa Sekureca Servo [FSB/ФСБ — Федеральная служба безопасности] de la Rusia Federacio, la Dogana Servo kaj la Rusia Administracio pri Konsumantaraj Rajtoj kaj Homa Bonfarto portempe haltigas landliman transiron per aŭtomobilo, fervojo, piedirado kaj aliaj manieroj tra landlimaj kontrolpunktoj ekde lundo [la 30a de marto] por bridi la disvastiĝon de la nova kronviruso. (Raporto de Ĉina Radio Internacia)

Rusio, Ĉinio kaj Kubo sendas helpon al Italio: vespere la 22-an de marto en aerarmea flughaveno apud Romo, alteriĝis la unua aviadilo de la Ministerio pri defendo de Rusio kun aparataro kaj virusologoj, destinitaj helpi al Italio en ĝia lukto kontraŭ la pandemio de Kronvirusa Malsano (COVID-19). Ĝin sekvis ses aliaj aviadiloj kun unuhora intervalo. Entute al Italio venos naŭ militaviadiloj el Rusio. Tiu ĉi helpo estis promesita de la rusia prezidanto Vladimir Putin al la itala ĉefministro Giuseppe Conte dum ilia telefona konversacio antaŭtage. Samtage teamo el 52 kuracistoj flugis el Havano, Kubo, al Italio. Tio estas jam la sesa kuba kuracista brigado, sendita lastatempe eksterlanden. Antaŭe kubaj fakuloj jam venis al Venezuelo, Nikaragvo, Jamajko, Surinamo kaj Grenado. Ĉinio jam pli frue sendis al Italio fakulojn, aparatojn, maskojn kaj medikamentojn. Sume en Italio infektiĝis jam pli ol 35 mil homoj kaj mortis pli ol 4800. (Raporto de Vikinovaĵoj)