Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUrĝa mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj
La 23an de marto 2020 Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres, anoncis la jenan apelacion: Nia mondo alfrontas komunan malamikon: COVID-19. La viruso ne interesiĝas pri nacieco aŭ etneco, partio aŭ kredo. Ĝi atakas ĉiujn homojn, senindulge. Dume, arma konflikto daŭre furiozas tra la mondo. La plej vundeblaj – virinoj kaj infanoj, handikapitoj, la marĝenaj kaj la dislokitaj – pagas la plej altan prezon. Ili estas ankaŭ la plej senŝirmaj kontraŭ plene detruaj perdoj pro COVID-19. Ni ne forgesu, ke en landoj ruinigitaj pro milito, la sansistemoj kolapsis. Profesiuloj pri sano, jam malmultaj, estas ofte aparte minacataj. Rifuĝintoj kaj aliaj personoj dislokitaj pro perforta konflikto estas duoble vundeblaj. La furiozo de la viruso montras la stultecon de milito. Jen kial hodiaŭ mi alvokas al tuja tergloba pafĉeso en ĉiuj anguloj de la mondo. Venis la momento por forŝlosi konflikton kaj kune fokusiĝi sur la vera granda barakto por niaj vivoj. Al militaj partioj, mi diras: Retiriĝu el minacado. Flankenmetu malfidon kaj malamikecon. Silentigu la pafilojn; haltigu la artilerion; ĉesigu la bombadon. Temas pri decidiga momento... Por helpi krei koridorojn por vivosava subteno. Por malfermi valorajn fenestrojn por diplomatio. Por alporti esperon al lokoj inter la plej vundeblaj de COVID-19. Ni inspiriĝu de koalicioj kaj dialogado, kiuj iom post iom formiĝas inter rivalaj partioj por ebligi komunajn alfrontojn al COVID-19. Sed da tiuj ni bezonas multe pli. Finu la malsanon de milito kaj kontraŭbatalu la malsanon, kiu ruinigas nian mondon. Ĉio komenciĝas per militohalto ĉie. Tuj. Jen kion bezonas nia homa familio, nun pli ol iam ajn antaŭe. (Raporto de UN-ESPERANTE)

Venezuelo petas helpon: la prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, petis subtenon de mondaj gvidantoj fronte al la “nekutima kaj arbitra persekuto” komencita de Usono kontraŭ la sudamerika lando. La ministro pri eksteraj rilatoj, Jorge Arreaza, publikigis leteron deMaduro al ili, en kiu li mencias “punajn regulojn kaj atakojn” de Usono, kiujn li taksas abomenindaj kaj ekstravagancaj, en momentoj kiam Venezuelo alfrontas la novan kronviruson. En la letero, Maduro kritikas la neglekton de la Blanka Domo ĉesigi la punojn kaj ankaŭ pritraktas la ĵusan decidon de Vaŝingtono oferti 15 milionojn da dolaroj por kapti Maduro, post la akuzo farita de Usono kontraŭ li kaj aliaj venezuelaj gvidantoj pri narkot-terorismo. La teksto ankaŭ avertas pri la klopodoj de Usono kaj ties aliancantoj dekstrulaj en Venezuelo cele malstabiligi la sudamerikan landon. Ĉi-kuntekste, li aludis al la kazo de Alcalá Cordones, venezuela ekskunlaboranto milita, kiu nun estas en Kolombio. Cordones agnoskis pasintĵaŭde sian kunlaboron kun la puĉisto Juan Guaidó kaj usonaj asesorantoj por atenci kontraŭ la vivo de Nicolás Maduro kaj aliaj altrangaj funkciuloj. Maduro asertas, ke neniu imperiisma agreso, malgraŭ ĝia feroceco, flankigos Venezuelon de la suverena kaj sendependa vojo forĝita de antaŭ du jarcentoj. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)

Forpasis Albert Uderzo: la 92-jaraĝa Albert Uderzo estis franca desegnisto de la fama komiksa serio Asteriks. Li forpasis la 24an de marto en Francio. En la jaro 1951 li renkontis René Goscinny, kiu mem desegnis bildstriojn kaj estis talenta verkisto. Goscinny tiam verkis la rakontojn, kiujn Uderzo ilustris. Ili kune produktis komiksajn seriojn, inter alie ekde 1959 Asteriks, kiu fariĝis ilia plej granda komuna sukceso. Post la morto de René Goscinny en 1977 Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion, kiu parte aperis ankaŭ en Esperanto. (Raporto de Vikipedio)