Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-04-04
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Ĉinio helpas 89 landojn kaj kvar internaciajn organizojn kontraŭbatali la novan Koronan viruson.
– Laboratorio por testado de nuklea acido estas inaŭgurita en Bagdado
– Revigliĝas Wuhan, iama centro de ĉijara epidemio
– Ĉina prezidanto Xi Jinping inspektis la urbon Hangzhou
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
– Ĉinio helpas 89 landojn kaj kvar internaciajn organizojn kontraŭbatali la novan Koronan viruson.

Deng Boqing, vicdirektoro de Ĉina Internacia Disvolv-Kunlabora Agentejo, diris, ke Ĉinio helpas 89 landojn kaj kvar internaciajn organizojn kontraŭ la nova koronviruso kaj faras la kvinan planon pri tiaj helpoj. Inter helpitoj, estas landoj severe trafataj de la epidemio, landoj malfortaj pri publik-sana sistemo aŭ en preventado kaj regado de la epidemio kaj iuj internaciaj organizoj, kiel Eŭropa Unio, Afrika Unio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

– Laboratorio por testado de nuklea acido estas inaŭgurita en Bagdado.

Iraka laboratorio por testado de nuklea acido, kiun Ĉinio helpe konstruis por batali kontraŭ la epidemio de nova koronviruso, estas inaŭgurita en la 25-a de marto en Bagdado, ĉefurbo de Irako. La laboratorio pliigos la kapablon de Irako por testi nuklean acidon kaj kompensos la mankon de testado pri nova koronviruso.

– Revigliĝas Wuhan, iama centro de ĉijara epidemio.

Kun mildiĝo de la situacio de la epidemio de nova koronviruso en Ĉinio, nun malmultiĝas malsanuloj infektitaj de tiu viruso. Wuhan, iama centro de la epidemio, ekretrovas sian vivecon kaj viglecon. Lokanoj iras sub brilantaj lumoj vespere kaj ĝuas la printempon tage. Multaj vendejoj ekfunkcias kaj lokoj, kien wuhan-anoj ŝatas iri, ne plu estas senhomaj.

– Ĉina prezidanto Xi Jinping inspektis la urbon Hangzhou.

La 31-an de marto, ĉina prezidanto Xi Jinping inspektis la Xixi-an Internacian Marĉej-Parkon kaj la urban platformon por moderne administri la urbon Hangzhou de Zhejiang-provinco, en orienta Ĉinio. Per la inspekto li celas informiĝi pri la protektado kaj utiligo de la marĉejo kaj pri modernigo de la administrado de la urbo Hangzhou.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn