Programdetaloj

SkizoStefano Keller legas la mesaĝon de la Speciala Raportisto de UN pri minoritatoj
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUrĝa mesaĝo de D-ro Fernand de Varennes, Speciala Raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri minoritataj aferoj

La timoj ligitaj al KOVIM-19 ne estu ekspluatataj por ataki kaj ekskludi la minoritatojn - diras eksperto de UN

ĜENEVO (30a de marto 2020) - La ekspluato de la timoj ligitaj al KOVIM-19 fare de grupoj kaj de politikistoj, por kulpigi la minoritatojn, rezultigas alarmigan kreskon de parolaj kaj fizikaj misagoj kontraŭ ĉinoj kaj aliaj minoritatoj, el kiuj multaj estas ekskluditaj de alireblo al sanprizorgado kaj al informoj pri la pandemio, deklaris eksperto de UN pri rajtoj.

«KOVIM-19 ne estas nur sano-problemo; ĝi povas esti viruso pliakriganta ksenofobion, malamon kaj ekskludon», deklaris Fernand de Varennes, Speciala Raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri minoritataj aferoj.

«Raportoj pri fizikaj atakoj kontraŭ ĉinoj kaj aliaj azianoj, malamaj paroladoj kulpigantaj la minoritatojn, interalie la romaojn kaj hispanparolantojn por la disvastigo de la viruso, kaj pri politikistoj, kiuj volas rifuzi al la migrantoj la aliron al medicinaj servoj, ĉiuj montras, ke la ŝtatoj urĝe devas akcenti la neceson de tio, ke la homaj rajtoj de ĉiu devas esti protektataj, speciale de la pli vundeblaj kaj pli marĝenigitaj.»

La eksperto de UN esprimis siajn zorgojn rilate al la multnombraj raportoj pri ksenofobio kaj pri la ekskludo de minoritatoj en diversaj mondopartoj, kiel ekzemple alvokoj rifuzi la aliron al medicinaj servoj por migrantoj sen identigiloj, aŭ kiel la malekzisto de informoj pri la pandemio en minoritataj lingvoj, inklude de gestolingvoj.

«Milionoj da homoj, speciale la minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj, eble ne havas aliron al tio, kio estas sendube la plej grava mesaĝo de publika sano ekde generacioj», deklaris S-ro de Varennes.

«La plej vundeblaj de la mondo estas ofte la lastaj, kiuj petas helpon. La internacia komunumo kaj la ŝtatoj devas efike kunlabori por informi, helpi kaj protekti ilin. Temas interalie pri komunikado kun ili en iliaj lingvoj, kiam tio eblas, por efike provizi al ili la esencajn informojn kaj la flegadojn esencajn de publika sano, sed ankaŭ apliki protektajn aranĝojn kontraŭ la fizikaj atakoj kaj malamaj paroladoj.»
«La koronvirusa epidemio endanĝerigas la sanon de ni ĉiuj, sen rigardo al lingvo, religio aŭ etna deveno. Sed iuj estas pli vundeblaj ol aliaj. Ni ĉiuj povas fari aranĝojn por kontraŭstari ĉi tiun multiĝon de diskriminacia kaj malama parolado kontraŭ minoritatoj aziaj kaj aliaj en la sociaj retoj, aldonante niajn voĉojn en subtenaj mesaĝoj uzante la kvadratkodojn #IamNotAVirus aŭ #JeNeSuisPasUnVirus aŭ #MiNeEstasViruso»

«Por kontraŭbatali la epidemion, oni devas agi kontraŭ ĝiaj plej obskuraj aspektoj. Urĝas kaj necesas, ke la ŝtatoj kaj ni ĉiuj firme ekagu por protekti la homajn rajtojn de la plej vundeblaj kaj marĝenigitaj, inkludante la minoritatojn, la indiĝenajn komunumojn kaj la migrantojn.», konkludis la Speciala Raportisto.

- Fino de la mesaĝo -

S-ro Fernand de Varennes estas Speciala Raportisto pri minoritataj aferoj.

La Specialaj Raportistoj konsistigas laborgrupon de la Homrajta Konsilio kadre de la t.n. Specialaj proceduroj. La Specialaj proceduroj kunigas la plej grandan grupon de sendependaj ekspertoj de la UN-sistemo pri homaj rajtoj. Temas pri sendependaj mekanismoj, enketo kaj monitoradoj rilate al la laboro de la Konsilio pri specifaj situacioj de landoj, aŭ diverstemaj problemoj en ĉiu regiono de la mondo. La ekspertoj de la specialaj proceduroj laboras volontule kaj ne estas funkciuloj de UN, ne ricevas salajron por tiu laboro. Ili estas sendependaj de ĉiu registaro aŭ organizaĵo kaj partoprenas en kunsidoj kiel individuoj.

Traduko el la franca originalo al esperanto: Stefano Keller, ĉefreprezentanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo