Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoPor esprimi profundan funebron de la popoloj de ĉiuj ĉiniaj etnoj pri tiuj, kiuj martiriĝis kaj forpasis dum la batalo kontraŭ la nova kronvirusa epidemio, Ĉinio okazigis la 4an de aprilo 2020 tutlandan funebradon, dum kiu la tuta lando kaj ĉiuj ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj duonhisis la nacian flagon signe de funebro, kaj ĉie en la lando ĉiuj amuzaj aktivadoj estis ĉesigitaj. Je la 10a horo la 4an de aprilo la tutlandaj popolanoj observis tri minutojn da silento; kaj la sirenoj de aŭtomobiloj, trajnoj kaj ŝipoj estis fajfigataj, kaj kontraŭaeratakaj alarmiloj estis sonorigataj. Tiutage matene, sur la placo Tian'anmen [天安 门 [thjæ nænmə́n]] en Pekino, okazis la ceremonio de duonhisado de la nacia flago. (Raporto de Ĉina Radio Internacia)

Konferenco pri klimata ŝanĝiĝo prokrastita: Unuiĝintaj Nacioj kaj Britio merkrede [la 1an de aprilo 2020] anoncis pri decido prokrasti la pintkunsidon pri Klimata ŝanĝiĝo planitan por la venonta novembro en Glasgovo [Glasgow], Skotlando pro la efikoj de la nova kronviruso Covid-19, kiun alfrontas la mondo.. En sia oficiala komuniko UN esprimas esperon sciigi pri la nova dato de la kunsido. La antaŭa pintkunsido, antaŭvidita porĈilio, okazis en Madrido pasintdecembre ĉeestate de kelkaj internaciaj gvidantoj kaj aktivuloj pri la klimato, interalie, la junulino Greta Thunberg [ˈɡrêːta ˈtʉ̂ːnbærj]. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)

Urĝa mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj: la 23an de marto 2020 Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres, anoncis la jenan apelacion: Nia mondo alfrontas komunan malamikon: COVID-19. La viruso ne interesiĝas pri nacieco aŭ etneco, partio aŭ kredo. Ĝi atakas ĉiujn homojn, senindulge. Dume, arma konflikto daŭre furiozas tra la mondo. La plej vundeblaj – virinoj kaj infanoj, handikapitoj, la marĝenaj kaj la dislokitaj – pagas la plej altan prezon. Ili estas ankaŭ la plej senŝirmaj kontraŭ plene detruaj perdoj pro COVID-19. Ni ne forgesu, ke en landoj ruinigitaj pro milito, la sansistemoj kolapsis. Profesiuloj pri sano, jam malmultaj, estas ofte aparte minacataj. Rifuĝintoj kaj aliaj personoj dislokitaj pro perforta konflikto estas duoble vundeblaj. La furiozo de la viruso montras la stultecon de milito. Jen kial hodiaŭ mi alvokas al tuja tergloba pafĉeso en ĉiuj anguloj de la mondo. Venis la momento por forŝlosi konflikton kaj kune fokusiĝi sur la vera granda barakto por niaj vivoj. Al militaj partioj, mi diras: Retiriĝu el minacado. Flankenmetu malfidon kaj malamikecon. Silentigu la pafilojn; haltigu la artilerion; ĉesigu la bombadon. Temas pri decidiga momento... Por helpi krei koridorojn por vivosava subteno. Por malfermi valorajn fenestrojn por diplomatio. Por alporti esperon al lokoj inter la plej vundeblaj de COVID-19. Ni inspiriĝu de koalicioj kaj dialogado, kiuj iom post iom formiĝas inter rivalaj partioj por ebligi komunajn alfrontojn al COVID-19. Sed da tiuj ni bezonas multe pli. Finu la malsanon de milito kaj kontraŭbatalu la malsanon, kiu ruinigas nian mondon. Ĉio komenciĝas per mi