Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoEn Gaza-sektoro, la kronvirusa epidemio (Covid-19) povus konduki al katastrofo, timas la humanitaraj organizaĵoj. La palestina enklavo, troloĝata, suferas israelan blokadon de multaj jaroj. Ĝia sansistemo plu estas limigita, dum la kronviruso nun ĉeestas sur la teritorio. Por bremsi la epidemion de kronviruso, la gazaaj aŭtoritatoj fermis, krom la lernejojn kaj universitatojn, ankaŭ la moskeojn, la bazarojn, la kafejojn kaj la restoraciojn. Neniu kolektiĝo estas permesita, kaj la moviĝoj estas limigitaj. Tiuj limigoj eĉ pli komplikas la vivon de la Gazaanoj. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Konferenco pri klimata ŝanĝiĝo prokrastita: Unuiĝintaj Nacioj kaj Britio merkrede [la 1an de aprilo 2020] anoncis pri decido prokrasti la pintkunsidon pri Klimata ŝanĝiĝo planitan por la venonta novembro en Glasgovo [Glasgow], Skotlando pro la efikoj de la nova kronviruso Covid-19, kiun alfrontas la mondo.. En sia oficiala komuniko UN esprimas esperon sciigi pri la nova dato de la kunsido. La antaŭa pintkunsido, antaŭvidita porĈilio, okazis en Madrido pasintdecembre ĉeestate de kelkaj internaciaj gvidantoj kaj aktivuloj pri la klimato, interalie, la junulino Greta Thunberg [ˈɡrêːta ˈtʉ̂ːnbærj]. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)

Forpasis Albert Uderzo: la 92-jaraĝa Albert Uderzo estis franca desegnisto de la fama komiksa serio Asteriks. Li forpasis la 24an de marto en Francio. En la jaro 1951 li renkontis René Goscinny, kiu mem desegnis bildstriojn kaj estis talenta verkisto. Goscinny tiam verkis la rakontojn, kiujn Uderzo ilustris. Ili kune produktis komiksajn seriojn, inter alie ekde 1959 Asteriks, kiu fariĝis ilia plej granda komuna sukceso. Post la morto de René Goscinny en 1977 Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion, kiu parte aperis ankaŭ en Esperanto. (Raporto de Vikipedio)