Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-07
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa Taglibro de Anne Frank: inspira legaĵo dum tempo de deviga hejma restado. Temas pri vivrakonto de juna knabino dum la Dua Mondmilito. Post kiam ŝia familio, kune kun alia familio kaj juna dentisto, estis arestitaj kaj deportitaj al la koncentrejo, amikoj de la familio trovis la taglibron de Anne Frank inter la personaj posedaĵoj. Je tiu momento la situacio de Anne ankoraŭ estis necerta, kaj la taglibro estis zorgeme konservata. Post la milito montriĝis, ke Anne, ŝiaj patrino kaj fratino, la familio Van Daan kaj la dentisto S-ro. Dussel, ne supervivis la koncentrejojn en Bergen-Belsen kaj Aŭŝvico. Nur la patro de Anne, Otto Frank supervivis la abomenindaĵojn. Otto Frank decidis redakti la taglibron kaj eldoni ĝin, kaj tiel okazis en 1947 sub la titolo La Taglibro de Anne Frank. La libro estas tradukita en multajn lingvojn, interalie en Esperanton. (Raporto de Vikipedio)

En Gaza-sektoro, la kronvirusa epidemio (Covid-19) povus konduki al katastrofo, timas la humanitaraj organizaĵoj. La palestina enklavo, troloĝata, suferas israelan blokadon de multaj jaroj. Ĝia sansistemo plu estas limigita, dum la kronviruso nun ĉeestas sur la teritorio. Por bremsi la epidemion de kronviruso, la gazaaj aŭtoritatoj fermis, krom la lernejojn kaj universitatojn, ankaŭ la moskeojn, la bazarojn, la kafejojn kaj la restoraciojn. Neniu kolektiĝo estas permesita, kaj la moviĝoj estas limigitaj. Tiuj limigoj eĉ pli komplikas la vivon de la Gazaanoj. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Forpasis Albert Uderzo: la 92-jaraĝa Albert Uderzo estis franca desegnisto de la fama komiksa serio Asteriks. Li forpasis la 24an de marto en Francio. En la jaro 1951 li renkontis René Goscinny, kiu mem desegnis bildstriojn kaj estis talenta verkisto. Goscinny tiam verkis la rakontojn, kiujn Uderzo ilustris. Ili kune produktis komiksajn seriojn, inter alie ekde 1959 Asteriks, kiu fariĝis ilia plej granda komuna sukceso. Post la morto de René Gosciny en 1977 Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion, kiu parte aperis ankaŭ en Esperanto. (Raporto de Vikipedio)