Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-04-09
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTrump atakas la Mondan Organizaĵon pri Sano: marde, la 7an de aprilo, dum gazetara konferenco en la Blanka Domo, usona Prezidento Donald Trump senrespondece antaŭenpuŝis ne-aprobitajn medikamentojn kiel "solvon" por la kronvirusa malsano. Li klarigis, ke kvankam li "ne estas kuracisto", li tamen pensas, ke uzi tiajn medikamentojn estas bona ideo, tute kontraŭ la konsiloj de profesiuloj kaj sciencistoj. Dum kaosa gazetara konferenco, en kiu li kiel kutime rifuzis klare respondi demandojn kaj interrompis kaj insultis ĵurnalistojn, li minacis forpreni la financan subtenon al la Monda Organizaĵo pri Sano de Unuiĝintaj Nacioj, ĉar ne plaĉis al li, ke tiu organizaĵo laŭdas la ĉinan respondon al sia kronvirusa krizo. Nur kelkajn minutojn poste li deklaris, ke li nur pensis pri tio, sed ne vere volis fari tion, aŭ, en aliaj vortoj, simple minacis pri tio en sia kutime kruda maniero. La Monda Organizaĵo pri Sano de Unuiĝintaj Nacioj jam plurfoje laŭdis la elstaran respondon de Ĉinio al la defioj de la kronvirusa malsano. Multaj ĵurnalistoj raportas, ke Donald Trump simple celis distradi de sia katastrofe malrapida reago al la kronvirusa eksplodo en Usono, kaj de sia malkompetenta traktado de la krizo. (Raporto de Studio)

Usono armas la kronviruson kontraŭ aliaj landoj: la 4an de aprilo (2020) konata usona kinoreĝisoro Oliver Stone skribis en artikolo en la gazeto New York Daily News, ke li kondamnas la usonan registaron por la rifuzo forigi murdajn sankciojn kontraŭ Irano kaj Venezuelo dum la tutmonda sana krizo. Li diris: "Kiel multaj religiaj studuloj avertis, 'plagoj elmontras la fundamentojn de maljusteco' en niaj socioj”. La premiita filmisto elstarigis la diferencojn inter la registaro de Usono kaj tiuj de Kubo aŭ Ĉinio, kiuj sendis kuracistojn kaj kuracajn provizojn al kelkaj landoj tra la mondo por kontraŭbatali la pandemion. Li diris: "Ĉi tiuj agoj reprezentas la specon de internacia solidareco de la homaro, kiun la mondo bezonas nun. Bedaŭrinde, la federacia registaro en Vaŝingtono montras nuntempe la kontraŭon. Ĝuste oni diras, ke Usono armas la viruson kontraŭ ĉi tiuj landoj." Pro la kontraŭleĝaj usonaj sankcioj, Irano pagis pezan prezon pro la pandemio. La Islama Respubliko estas "laŭdire la sola lando en la mondo, kiu ne povas aĉeti medikamentojn bezonatajn por kontraŭbatali la pandemion". La holivuda direktoro kondamnis la decidon de la usona prezidanto Donald Trump subteni kaj, en iuj okazoj, pliigi la ekonomian premon sur landojn kiel Kubo, Venezuelo kaj Nikaragvo, ĉar la viruso streĉas sanservajn sistemojn en la tuta mondo. En la okazo de Venezuelo, usona "trudado" kondukis la Internacian Monan Fonduson (IMF) rifuzi al Sud-Amerika lando prunton de kvin miliardoj da usonaj dolaroj por helpi batali la pandemion. Plie, Usono ekpremis Karakason meze de la monda sano-krizo, akuzante la registaron pri trafiko de drogoj kaj postulante "transiran registaron " anstataŭi prezidanton Nicolas Maduro. (Raporto de Telesur)

La Taglibro de Anne Frank: inspira legaĵo dum tempo de deviga hejma restado. Temas pri vivrakonto de juna knabino dum la Dua Mondmilito. Post kiam ŝia familio, kune kun alia familio kaj juna dentisto, estis arestitaj kaj deportitaj al la koncentrejo, amikoj de la familio trovis la taglibron de Anne Frank inter la personaj posedaĵoj. Je tiu momento la situacio de Anne ankoraŭ estis necerta, kaj la taglibro estis zorgeme konservata. Post la milito montriĝis, ke Anne, ŝiaj patrino kaj fratino, la familio Van Daan kaj la dentisto S-ro. Dussel, ne supervivis la koncentrejojn en Bergen-Belsen kaj Aŭŝvico. Nur la patro de Anne, Otto Frank supervivis la abomenindaĵojn. Otto Frank decidis redakti la taglibron kaj eldoni ĝin, kaj tiel okazis en 1947 sub la titolo La Taglibro de Anne Frank. La libro estas tradukita en multajn lingvojn, interalie en Esperanton. (Raporto de Vikipedio)